Alphen aan den Rijn
El Vikipedio
| Komunumo Alphen aan den Rijn | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
|||||
![]() |
|||||
| Provinco | Zuid-Holland | ||||
| Urbestro | N.P.M. Schoof | ||||
| Ĉefloko | Alphen aan den Rijn | ||||
| Areo - Tero - Akvo |
57,68 km² 55,06 km² 2,61 km² |
||||
| Loĝantaro - Loĝdenso |
70.775 (1-a de julio 2006) 1285 loĝ./km² |
||||
| Geografia situo | 52°08' N 4°39' E | ||||
| Gravaj trafikaj arterioj | N11 N207 | ||||
| Retnumero | 0172 | ||||
| Poŝtkodoj | 2400 - 2409 | ||||
| Oficiala retejo | www.alphenaandenrijn.nl | ||||
Alphen aan den Rijn (52° 08′ N; 04° 39′ E Mapo) estas urbo kaj komunumo en Zuid-Holland Nederlando. Ĝi situas ĉe la Malnova Rejno inter Leiden, Gouda, Bodegraven kaj Ter Aar. Ekster la urbo Alphen aan den Rijn en la komunumo situas la vilaĝoj Aarlanderveen kaj Zwammerdam. La loĝantoj de Alphen aan den Rijn nomas la centron de ilia loĝloko "la vilaĝo".
[redakti] Historio
Jam antaŭ 2000 jaroj loĝis homoj en la regiono ĉe Alphen aan den Rijn.
Dum la romia tempo la Malnova Rejno estis la ĉefbranĉo de la Rejno. Ĝi ankaŭ estis la limo de la Romia Imperio.
Sur la loko kie nun situas la centro de Alphen aan den Rijn, estis dum la romia tempo la Castellum Albanianae (romia fortikaĵo).
En la komunumo situas la temoparko Archeon.

