Carhaix-Plouguer
| Carhaix-Plouguer | ||
|---|---|---|
La « domo de la seneskalo » (16-a jc) fariĝinta turismoficejo |
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | Bretonio | |
| Departemento | Finistère | |
| Arondismento | Châteaulin | |
| Kantono | Carhaix-Plouguer (ĉefurbo) | |
| Interkomunumreto | Komunumreto de la komunumoj de Poher | |
| Urbestro | Christian Troadec (2001-2014) | |
| Insee-kodo | 29024 | |
| Poŝtkodo | 29270 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 8 156 (2008[1]) | |
| Loĝdenso | 316 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Koordinatoj | 48°16′42″N 3°34′02″U / 48.278334°N, 3.567223°UKoordinatoj: 48°16′42″N 3°34′02″U / 48.278334°N, 3.567223°U | |
| Alteco | 69 ĝis 169 m | |
| Areo | 25,81 km2 | |
| Situo | ||
|
|
||
Carhaix-Plouguer estas komunumo de la departemento Finistère, en la regiono Bretonio, en Francio.
Geografio [redakti]
Carhaix situas en regiono Poher, grava parto de Kernevo, inter la montoj de Arrée norde kaj la Nigraj Montoj (Francio) sude. Geologie, Carhaix situas en la centro de la baseno de Châteaulin, konsistanta precipe el skisto ofte ardezaj kaj el grejso en topografia kaviĝo inter la montoj de Arrée kaj la Nigraj montoj.
Fariĝintaj komunumoj dum la franca revolucio, Carhaix kaj Plouguer kunfandiĝis en 1956 kaj elektis la nomon Carhaix-Plouguer. Ekde 1862, la urba konsilio de Carhaix deziresprimis tion[2].
Distancoj al pluraj francaj urboj (birdofluge) [redakti]
Carhaix-Plouguer okupas centran pozicion centre de la okcidenta parto de la bretona duoninsulo. Ĝi situas proksimume je egala distanco de pluraj grandaj urbaj areoj : Brest, Quimper, Saint-Brieuc, Lorient [3]
| Urbo | Morlaix | Guingamp | Pontivy | Quimper | Lorient | St-Brieuc | Brest | Vannes | Rennes | Nantes | Le Mans | Paris |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Distanco
Direkto |
39 km
(N) |
45 km
(N-E) |
50 km
(E) |
51 km
(S-O) |
61 km
(S) |
65 km
(N-E) |
69 km
(N-O) |
92 km
(S-E) |
141 km
(E) |
191 km
(S-E) |
282 km
(E) |
440 km
(E) |
Origino de la nomo [redakti]
En ĉarto subskribita de la grafo de Kernevo, Hoël, por donaci « vilaon situanta apud Caer Ahes, en kiu troviĝas la preĝejo sanctus Kigavus (sankta Quijeau) »[4], troviĝas la plej malnova formo de la nomo de Carhaix, proksima kaj samtempa al la formoj troveblaj en la mezepokaj romanoj. La ĉarta kompreneble antaŭa la morton de Hoël en 1084.
Historio [redakti]
Prahistorio [redakti]
Neniu restaĵo antaŭa al la gaŭla periodo estis trovita en Carhaix, eĉ se tiaj restaĵoj troviĝas norde en la kampadejo de Artus en Huelgoat kaj pli oriente en la kampadejo de Paule[5].
Vorgium, gallo-romia ĉefurbeto [redakti]
Arkeologiaj serĉoj[6] komencitaj en la 18-a jc kaj nun metodaj ekde 1995 malkovras pli kaj pli da restaĵoj de konstruaĵoj. Multaj gallo-romiaj restaĵoj estis trovitaj kaj ili interesis siatempe Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne.
Carhaix, kruciĝejo de romianaj vojoj kaj poste de reĝaj ; la france « chemins d'Ahes » [redakti]
Ekde la romia epoko, Vorgium (Carhaix) estis vera kruciĝejo, la france Annales de Lausanne en 818 kvalifikis Carhaix (kie la reĝo de Francio Ludoviko la 1-a kaj ties ost (= armeo) estus restadanta en tiu dato) Corophesium ( = kruciĝejo) pro sia centra pozicio okcidente de la armorika duoninsulo : ok romiaj vojoj eliris el Carhaix irantaj, inkluzivante de la disbranĉiĝoj, en 12 malsamaj direktoj[7].
Carhaix en la Mezepoko [redakti]
Carhaix en la frua Mezepoko : la primitiva paroĥo de Plouguer [redakti]
Tiu periodo de la historio de Carhaix estas mlalbone konata.
La ĉefurbo de la mezepoka Poher [redakti]
Poher estas la Pou-Kaer, la lando de la Civito. La nomo Kaer estas vorto komuna al la britonaj keltaj lingvoj, kiu signifas fortikigitan lokon.
En 878, la urbo eble estis prirabita de la vikingoj, sed tio ne estas certa. Ekde la 9-a jc, la ĉartaro de Redon mencias Poucar aŭ Poucher kaj tio respondus al la spaco inter la montoj de Arrée kaj la Nigra monto, buŝo de la rivero Aulne kaj la lando de Quintin oriente[8].
La detruoj ligitaj al la hereda milito de Bretonio (1341 - 1364) [redakti]
Carhaix en la moderna epoko [redakti]
Carhaix en la 17-a kaj 18-a jc [redakti]
Carhaix en la franca revolucio [redakti]
La tria ordeno de la seneskalejo de Carhaix skribis plendokajeron[9] petanta la egalecon de la impostoj por la tri ordenoj, la neniigon de la nearmulaj impostoj ('france taille), hejmimpostoj (france fouage) kaj de dekonaĵimpostoj (france dîme) kaj de la malkontrakteblaj farmobienoj kaj de la senjoraj justicoj.
En la 19-a jc [redakti]
La pludaŭro de la tradicia vivo [redakti]
La malfermo de la kanalo inter Nantes kaj Brest en ĉ. 1830, profitis al la ardezejoj kaj al la regiona agrokulturo, sed ne dinamikigis Carhaix, eĉ se ĝi estigas lan havenon de Carhaix.
Carhaix kaj La Tour d'Auvergne [redakti]
En la 20-a jc [redakti]
La fervoja stelo de Carhaix [redakti]
La unua mondmilito [redakti]
207 soldatoj de Carhaix kaj Plouguer estis mortigitaj en la unua mondmilito.
-
Carhaix : la monumento al la mortintoj de Carhaix (de René Quillivic)
La dua mondmilito [redakti]
Administracio [redakti]
Demografio [redakti]
Demografia evoluo [redakti]
Piramido de la aĝoj [redakti]
Ekonomio [redakti]
Bretona lingvo [redakti]
Lokoj kaj monumentoj[10] [redakti]
-
Carhaix : preĝejo Saint-Trémeur, altaro de saint Trémeur (flanka dekstra altaro)
-
Carhaix : kapelo Sainte-Anne, le ĥorejo
-
Carhaix : kapelo Sainte-Anne, Dipatrino kun Infano
-
Carhaix : kapelo Sainte-Anne, statuo de sankta Antonio
-
Carhaix : kapelo Sainte-Anne, statuo de sankta Katarina de Alexandrio
Personoj ligitaj al la komunumo [redakti]
Naskiĝoj [redakti]
- Alano la Tordbarba (ĉ. 911), duko de Bretonio
- Pierre-Trémeur Le Dissez de Pénanrun, naskiĝinta en la 25-a de Januaro 1731 en Carhaix, advokato en la bretona Parlamento, estis seneskalo de Lamballe kaj anstataŭa deputito de la elektodistrikto de Saint-Brieuc en la ĝenerala Asembleo de Bretonio kaj en la konstitucianta Asembleo (li ne ĉeestis)[11].
- Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne, lingvisto, historiisto, militisto mortinta sur batalkampo en 1743
- Maxime Julien, grafo de Émeriau, vicadmiralo, pajro de Francio (1762-1845)
- Arsène Lambert, brigadgeneralo, senatano (1834-10-a de Januaro 1901). Li estis la unua franco, kiu esploris Futa_Ĝalon en Gvineo. Dum la milito de 1870, li komandis la defendon de Bazeilles kaj estis kaptita de la prusoj[12].
- Ferdinand Lancien, urbestro de Carhaix, kuracisto, deputito, senatano (1874-1955)
- Félix Jobbé-Duval, pentristo (1821 en Carhaix, 1889 en Parizo)
- Louis Quintin (1836), kirurgo kaj esploristo
- Vefa de Bellaing (1909)
- Christophe Honoré (1970), kinisto.
- Marie-Louise Cloarec, naskiĝinta en la 10-a de majo 1917 en Carhaix, forlasis Carhaix en 1940 al Grenoble kaj Alĝero kaj engaĝiĝis en la transmisikorpo. Arestita de la Gestapo en la 27-a de Aprilo 1944 en Parizo, ŝi estis kondukita al la koncentrejo de Ravensbrück, kie ŝi estis mortpafita en la 18-a de Januaro 1945[13].
Mortoj [redakti]
- Roger Guenver, amatora arkeologo fakulo pri gallo-romia periodo
Fikcio [redakti]
- Léodagan, ludita de Lionnel Astier en la televidserio Kaamelott, estas reĝo de Carmélide.
Artistoj, verkistoj kaj personoj, kiuj vivis en Carhaix [redakti]
- François Jaffrennou (Taldir), ĵurnalisto, presisto, negocisto (1879-1956)
- Léon Le Berre, ĵurnalisto(1874-1946)
- Jacqueline Le Page, verkisto
- Mikaël Kerne, kantisto, aŭtoro-komponisto
- Ronan Gorgiard, ĵurnalisto
- Nono, desegnisto
- Marie-Josée Christien, poeto, fondintino de la revue Spered Gouez.
- Sébastien Le Balp, gvidanto de la ribelo de la fiska papero, dirata « ribelo de la ruĝĉapuloj », reĝa notario en Carhaix (1639-1675)[14].
- Vincent Samuel Billette de Villeroche (1729-1811) deputito al la ĝenerala Asembleo de Bretonio, poste al la Nacia Asembleo de 1789 ĝis 1791, por la seneskalejo de Carhaix, Châteaulin kaj Quimperlé
Rakonto [redakti]
- Ernest du Laurens de la Barre transkribis tradician bretonan rakonton titolitan france Trémeur ou l'homme sans tête[15], kiu komenciĝas tiel : Malnovtempe, loke de Plouguer, tie, sur la bordoj de la rivero Aulne, sube de Carhaix, vilaĝo loĝata de paganoj, kiuj kultis diojn, diinojn, diablinojn kaj amason da malbonaĵoj. Mi aŭdis de kleruloj ke iliaj ĉefoj estis nomataj druidoj...
Kulturaj okazaĵoj [redakti]
- La festivalo 'Vieilles Charrues' (En Julio ekde 1991)[16]
- La Librofestivalo en Bretonio (organizata de la bretona kultura centro Egin, okazas en la lasta semajnfino de Oktobro ekde 1989)
- La premio de la Romano de la Urbo Carhaix, kreita en 1999 laŭ iniciato de la urbo Carhaix, estis atribuita dum la Librofestivalo. Premiitoj : Yvon Inizan (1999), Bernard Garel (2000), Jacques Josse (2001), Soazig Aaron (2002), Marie Le Drian (2003), Cédric Morgan (2004), Arnaud Le Gouëfflec (2005), Marie-Hélène Bahain (2006), Sylvain Coher (2007), Françoise Moreau (2008), Tanguy Viel (2009)
- En 1948, Polig Montjarret esti je la origino de la kreado de la dua bagado privarbita al la fervoja personalo, dirata 'bagado de la fervojistoj de Carhaix', la dua post tiu de Saint-Marc, à Brest.
- Revuo {br}}Kreiz Breizh, eldonata de la asocio france 'Les Mémoires du Kreiz Breizh'. 1-a eldono en 2000.
- Revuo bretone Spered Gouez ('la sovaĝa spirito, fondita en 1991 de Marie-Josée Christien, eldonata de la bretona kultura centro, okaze de la Librofestivalo en Bretonio.
Sportaj okazaĵoj [redakti]
- La duonmaratonoj Huelgoat-Carhaix kaj Poullaouën-Carhaix[17] 10 km okazas ĉiujare en Majo.
Transportoj [redakti]
Bibliografio [redakti]
- Collectif (Erwan Chartier, dir.), france Carhaix : deux mille ans d'histoire au cœur de la Bretagne, Éditions ArMen, 2005, 203 p.
- france Carhaix et le Poher, itinéraires intérieurs, direction Marie-Josée Christien (hors-série Spered Gouez, 2004)
- Ronan Gorgiard, france Les Vieilles Charrues : le Wood-soc breton : 10 ans de labour, Éditions An Here, 2002
- Mesgouez D., france Histoire des rues de Carhaix, Coop Breizh, Spezet, 1991
- François Moal, france Carhaix et le Poher : aux carrefours de l'histoire, Coop Breizh, Spezet, 1986
- Louis Pape. france La Civitas des Osismes à l'époque gallo-romaine . Presses universitaires de Rennes, 1978. Thèse universitaire.
Vidi ankaŭ [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ france laŭleĝaj loĝantaroj en 2008 sur la retpaĝo de INSEE
- ↑ france Procès-verbal des séances du conseil général du Finistère, session de 1862, legebla de http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k5568478p.r=Plouguer.langFR
- ↑ france Calcul de l'orthodromie. Alirita 9-an de Oktobro 2011.
- ↑ Paul de Berthou, france Cartulaire de l'abbaye Sainte-Croix de Quimperlé, 2-a eldono, 1904, legebla el Gallica.
- ↑ Régis Le Gall Tanguy, france L'Évolution d'un ancien chef-lieu de cité : Carhaix (Finistère) au Moyen Âge, université de Poitiers, 2006, consultable http://www.scribd.com/doc/34989956/L%E2%80%9Fevolution-d%E2%80%9Fun-ancien-chef-lieu-de-cite-Carhaix-Finistere-au-Moyen-Age
- ↑ http://vorgium.pagesperso-orange.fr/accueil.htm
- ↑ Jean-Yves Éveillard, france La Voie romaine de Rennes à Carhaix. Recherches autour d’un itinéraire antique. Brest, université de Bretagne occidentale, 1975
- ↑ R. Couffon, « france Les pagi de la Domnonée au 9e}} selon les hagiographes bretons », Mémoires de la Société d'archéologie et d'histoire de Bretagne, tome 24, 1944
- ↑ Parlamentaj arkivoj de 1787 ĝis 1860 ; 2-7. États généraux ; Cahiers des sénéchaussées et bailliages. Série 1 / Tome 2 / impr. par ordre du Sénat et de la Chambre des députés ; sous la dir. de MM. Jules Mavidal et Émile Laurent,... consultable sur Gallica.
- ↑ france http://www.ville-carhaix.com/fr/decouvrir/patrimoine/index.asp
- ↑ René Kerviler, france Recherches et notices sur les députés de la Bretagne aux États-généraux et à l'Assemblée nationale constituante de 1789, 1885, legebla el Gallica.
- ↑ Gazeto Le Matin n°6165 de la 11-a de Januaro 1901, legebla el Gallica.
- ↑ http://www.memoresist.org/spip.php?page=oublionspas_detail&id=1227
- ↑ Yann Brekilien france Histoire de la Bretagne, paĝoj 237 ĝis 239
- ↑ Émile Souvestre, Ernest Du Laurens de La Barre, François-Marie Luzel, "Contes et légendes de Basse-Bretagne", Société des bibliophiles bretons et de l'histoire de Bretagne, Nantes, 1891, legebla el http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k110018s/f103.image et pages suivantes
- ↑ FR3 (7-an de Julio 1995). Le festival des vieilles Charrues. L'Ouest en Mémoire (INA). Alirita 27-an de Junio 2011.
- ↑ Duonmaratono Huelgoat-Carhaix kaj Huelgoat-Carhaix (10 km)
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Komunumoj de Francio | |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Finistère |