Vannes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vannes

Placo en Vannes
Placo en Vannes

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio Francio
Regiono Francio Bretonio
Departemento Francio Morbihan (subprefektejo)
Arondismento Vannes (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
Urbestro François Goulard (UMP)
Interkomunumreto Communauté d'agglomération du Pays de Vannes
Poŝtkodo 56000
Kodo laŭ INSEE 56260
Retpaĝaro http://www.mairie-vannes.fr/
Demografio
Loĝantaro 52 983 (2008)
Loĝdenso 1 640 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
47°39′21″N 02°45′37″O  /  47.65583°N, 2.76028°O / 47.65583; 2.76028 (Vannes)Koordinatoj: 47°39′21″N 02°45′37″O  /  47.65583°N, 2.76028°O / 47.65583; 2.76028 (Vannes)
Alto 0-56 m
Areo 32,3 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Vannes
Red pog.svg


v  d  r
Information icon.svg

Vannes (bretone Gwened, galoe Vann) estas franca komunumo en la departemento Morbihan. Ĝi estas la prefektujo de la departemento kaj havis 52 984 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2007.

Blazono

Historio[redakti | redakti fonton]

Vannes estas unu el la plej antikvaj urboj de Bretonio. Ĝi situas ĉe la fundo de “Golfo de Morbihan”. Ĝi datumas de antaŭ pli ol 2000 jaroj. Je la fino de la 1-a jarcento antaŭ Kristo, la romianoj fondis urbeton sur teritorio de la mara popolo “Venetoj”, sur la monteto “Boismoreau”, nun nomata kvartalo Sankta Paterno. La romianoj estis venkintaj la gaŭlojn. kiuj ne plu volis pagi la tritikimposton de “Julio Cezaro”.

Ili nomis la novan urbon “Darioritum”, kaj prosperigis ĝin per tera kaj ŝipa komerco (kun landoj kiel Hispanio, Portugalio, Norvegio, Svedio kaj tiuj de la balta maro). Ĝis la 19-a jarcento, la mara komerco estis por la urbo fonto de riĉiĝo. Sed, pro enŝlimiĝo, oni senĉese devis modifi la instalaĵojn de la haveno. Iu el la ĉefaj komercoj estis tiu pri la vino. Poste multnombraj ŝipkonstruejoj stariĝis laŭ la kajoj. Ili konstruis la famajn ŝipojn “Chasse-Marée”, kiu trampis laŭlonge de la marbordo.

Dum la 3-a jarcento, unua remparo ĉirkaŭis Vannes-n por defendi la urbon kontraŭ la ĝermanaj atakoj. Kun surfaco de nur kvin hektaroj, ĝi estis ĉefe rifuĝejo.

Poste, en la 13-a jarcento, pro kreskigo de la loĝantoj, la tiama duko longigis ĝin. Nun, nur parto de la murego plustaras, videbla. La cetero estas aŭ detruita, aŭ kaŝita de aliaj konstruaĵoj. Oni povas ankoraŭ vidi ses pordegojn.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pordo Saint-Vincent[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej prestiĝa. Ĝi datumas de la jaroj 1620. Konstruita du jarcentojn post la dua remparo, tiu pordego ne havis defendan rolon, kiel oni povas konstati. Neniu fortifikaĵo ene. Nur praktika kaj ornama funkcio. Sur la fasado estas ŝildo ornamita de la urba blazono (blanka ermeno en la mezo kaj rubando kun la vortoj “à ma vie” : Oni estu fidela pri siaj ideoj dum sia tuta vivo. Sur la ŝildo, oni vidas ankaŭ kronon, remparon kun tri turoj kaj ambaŭflanke de la blazono leporhundojn. Tiuj-ĉi estis aldonitaj honore al la reĝo Francisko la 1-a (Francio) sekve al la subskribo de la senfina ligiltraktato (“traité du lien perpétuel”), t.e. la aneksado de Bretonio fare de Francio. En supera niĉo de la fasado staras statuo de “Sankta Vincento Ferrer”, la patrono de Vannes, kies iuj ostoj estas konservitaj en la katedralo (aliaj en lia hispana naskiĝurbo, Valencio). Pli malfrue, oni starigis grekajn kolonojn laŭ la tiama modo.

La pordego “St Vincent” malfermas la urbon al la haveno.

La turo de la konestablo[redakti | redakti fonton]

La Turo de la Konestablo en Vannes

Ĝi staras meze de la orienta remparflanko. Ĝi datumas de la 15a jarcento. Ĝi enhavas kvin nivelojn kiujn komunikigas du ŝraŭbformaj ŝtuparoj. Destinita al “Connetable”, tio estas al la estro de la dukarmeo, ĝi neniam estis finita, ĉar la tiama duko, Francisko la 2-a (Bretonio), preferis forlasi la “Ermenan Kastelon” kaj instaliĝi en Nantes. Ĉe la unua nivelo estas loĝejo por soldatoj. En la superaj etaĝoj, kamenoj kaj larĝaj fenestroj indikas restadejan funkcion.

Maldekstre de la sekvanta turo, la pulveja turo, oni vidas diferencon en la strukturo de la murego : malsamajn ŝtonojn, malsamajn krenelojn kaj embrazurojn (la truoj por ŝuti ĵetaĵojn). Tio indikas du konstruadajn epokojn. Daŭrigante laŭ la remparo, oni preterpasas ĝia gaŭlo-romia parto. Fronte al la prefektejo, la tavoloj de la murego bone videblas. Ŝtonaj tavoloj intermetitaj kun brikaj, kies celo estis malfortigi la kanonajn frapojn (la brikoj disrompiĝis, la murego plustaris).

La katedralo[redakti | redakti fonton]

Fasado de la katedralo de Vannes

Ĝi superas la ĉirkaŭitan urbon. En la 15-a jarcento, la malnova romanika kirko estis renovigita kaj pligrandigita ĉar, pro kresko de la pilgrimado pri Sankta Vincento Ferrer, la preĝejo iĝis tro malvasta.

La sanktulo havas sian statuon sur la fasado de la katedralo. Li estis hispana monaĥo, fama predikanto kiu vojaĝis tra la tuta Eŭropo, elfarante miraklojn kaj resanigante malsanulojn. Aŭdinte pri li, la duko Johano la 5-a venigis lin por instrui al la popolo. Post dujara predikado tra la duklando, li revenis al Vannes, malsana kaj senfortigita. Li mortis en 1419 kaj estis entombigita en la katedralon.

Iu anekdoto rakontas ke ankaŭ du Dukinoj deziris, je sia morto, esti entombigitaj apud li. Post longe, kiam la blankmarmora altarejo estis starigota, pro ties pezego, oni timis la disfalon de la apuda kriptovolbo. Do, oni eltiris la sanktulon kaj ŝtopplenigis la kripton, forgesante la virinojn ! Antaŭ nelonge, dum prifosadoj en la kripto, arkeologoj retrovis iujn el iliaj ostoj. De tiu tempo, plato pendas sur piliero memore al ili.

Danke al la pilgrimado, la episkopoj ricevis monrimedojn kiuj ebligis ilin transformi, pligrandigi kaj ornami la katedralon. Tio klarigas la malsaman aĝon de la diversaj partoj.

Alia anekdoto : apud la altaro estas statuo de la sanktulo Isidro la plugisto. Li estis hispana kamparano. Li vivis dum la 12-a jarcento kaj estis tre pia; tiom pia ke, laŭdire, ĉar li preĝis la tutan tagon, la anĝeloj plugis anstataŭ li! La bretona klerikaro havis la ideon proponi lin al la adoro de la popolo anstataŭ Sanktulo Fiacre, antaŭa patrono de la lokaj kamparanoj kies devoteco iĝis kaduka. La klerikaro vestis la statuon de Isidro per tradicia bretona kostumo de bonhava kamparano, kun multnombraj butonoj, ili aldonis garbon de tritiko kaj serpon, kaj tio bone funkciis : la statuoj multiĝis kaj la devoteco grandiĝis !

Ni eliru el la katedralo tra la pordo de la kanonikoj. Du grandaj pentraĵoj ornamas la murojn : sur iu, Sankta Vincento Ferrer konvertas nekristanoj en Hispanio, sur la alia li estas mortonta. Apud li, “Jeanne de France”, unu el la dukinoj kiuj entombiĝos en la kripton.

Amuzaĵoj: Suprenirante sur la strato de la kanonikoj, oni povas vidi, fronte al la florvendejo, ĉe la supro de iu domego, virbuston kiu ŝtopas al si la orelojn. La kialo estas ke li timas pri la bruego de la sonorilturo!

La trabfakaj domoj[redakti | redakti fonton]

Trabfakaj domoj en la placo Henriko la 4-a

Laŭ la malnovaj stratoj, oni vidas multnombrajn domojn el ligno kies tegmentoj preskaŭ kuntuŝiĝas. Mezepoke, pro malmultekosto, oni konstruis domstrukturojn el ligno, sen najloj, laŭ la tekniko de la tenono kaj mortezo,t.e.trabfakaĵojn . La trabkunigo estis fortigita nur per kejloj. La horizontalaj traboj inter du niveloj estas la “sablières”. La pli malpli vertikalaj estas la “colombs”. De tio devenas la franca nomo de tiuj domoj : “maisons à colombages”. Inter la traboj estis pajlargila mortero, ankaŭ ne multekosta. La bazoj estis ĝenerale ŝtonaj. La etaĝoj estis ofte pli vastaj ol la baza, pro la kialo ke la impostoj dependis de la okupita tersurfaco kaj plie, ne estis granda spaco en la urbo. Alia avantaĝo por tiuj komercaj domoj: la superaj etaĝoj protektis la montrotablojn de la komercistoj. Fakte, tiam, la vendejoj estis sur la stratoj mem, antaŭ la domoj. La vendistoj apogis tablojn sur la bazaj ŝtonoj. Tiu aranĝo de niveloj estis nomata korbelo. Lignopeco, la konzolo, ofte ornamita, helpis subteni la pezon de la supera etaĝo.

Kelkaj trabfakaj domoj prezentas signojn de la konstruistoj : romianajn ciferojn sur la traboj de la banko “crédit agricole” placo Henriko la 4-a - aŭ frazojn sur la trabo sablière : “Jean Foliart m’a fait faire l’an 1560” sur la vendejo “Mât de Misaine/Sonia B”, (“de Dieu en mes affaires Yves et Perrine fait ce logis”, t.e. ni deziras ke Dio estu en nia propriaĵo” sur la najbara domo de la turisma oficejo) - aŭ ornamaĵojn : bestojn sur la konzoloj de la vendejo “enfance”, 13an de la strato Sankta Salomon.

Iu interno de trabfaka domo bone renovigita estas videbla fronte al la katedralo. Estas unu el la domoj malavantaĝe de kiuj la Cohue pligrandiĝis, kiel ni vidos poste. Tiu domo estas mirinda : ĝi estis prestiĝa kun siaj kvar etaĝoj kaj sia kelo. Tra la granda montra fenestro, oni vidas kelon kiun oni atingis ne per la nuna ŝtuparo sed per ekstera truo kaj eskalo. Oni vidas ankaŭ pluvakvan cisternon kiun plenigis elturniĝema sistemo de kanaloj. La loĝantoj tre komforte ĉerpis la akvon ekde la teretaĝo per ŝnuro kaj sitelo. Kiam delonge ne pluvis, ili uzis puton en la ĝardeno malantaŭe. La plej granda danĝero por tiaj domoj estis la fajro. Sed malgraŭ la bruligoj, proksimume 170 lignodomoj plustaras en la urbo ! La proprietuloj ricevas helpojn de la urbo kaj de la Stato por renovigi tiajn domojn. La plejparto bele kaj laŭregule faras tion, sed kelkaj fuŝas.

La Cohue[redakti | redakti fonton]

“Cohue” estas mezepoka bretona vorto kiu indikas bazarhalon. Gi apartenis al la Duko. Dum la XIIIa jarcento estis nur vasta halo por vendistoj. Je la XVa jarcento, duka juĝoĉambro estis aranĝita ĉe la unua etaĝo, kaj du grandaj apertutoj estis kreitaj ambaŭflanke ĉe la enirejo. Oni tiam pligrandigis la halon, uzante la najbarajn domojn. Oni bone ankoraŭ vidas, ene de la Cohue, la malantaŭan parton de tiuj trabaraj domoj. Bretona parlamento kunvenis tie dum sia forpelo en 1675. (fakte, dum la reĝado de Ludoviko la 14a la parlamentanoj el Rennes, la ĉefurbo, koleris kontraŭ la plialtiĝo de impostoj kaj estis elpelitaj al Vannes. Oni konstruis tiam por ili belajn domojn el ŝtono). Nun la Cohue estas muzeo pri pentraĵoj kaj skulptaĵoj.

La kvartalo Sankta Paterno[redakti | redakti fonton]

La mallibereja pordego en Vannes

La mallibereja pordego malfermas al la kvartalo Sankta Paterno, la plej malnova de la urbo. Je la XVIIIa jarcento, oni uzis ĝin kiel malliberejon. Ĝi estas mirinda ekzemplo de fortifikita pordego, kun ŝutotruoj kaj duobla levponto (unu por la piedirantoj, unu por la ĉaretoj). Oni ankoraŭ vidas la du fendojn en kiujn glitis la herso. Antaŭe estis du samaj turoj ambaŭflanke, sed ve, la maldekstra estis detruita dum la XVIIa jarcento por konstrui domon.

La preĝejo Sankta Paterno

Starigita sur la monteto “Boismoreau”, ĝi estas la plej malnova kvartalo, fakte la unue konstruita urbo : la romiana Darioritum. La grundo kaŝas multnombrajn vestiĝojn de termobanejoj, forumoj, vilaoj … Mezepoke, post kiam la urbocentro translokiĝis al la monto Méné, ĉirkaŭ la katedralo, oni konstruis preĝejon dediĉitan al Sankta Paterno.

Paterno estis la unue konita episkopo de Vannes. Li vivis dum la Va jarcento. Liaj relikvoj estas prezervitaj en la kirko kiu iĝis etapo de fama bretona pilgrimado: la Tro Breizh. Solaj aŭ pluropaj, la pilgrimantoj bretone turneas, preĝonte sur la tombojn de la sep sanktuloj fondintaj Bretonujon, fondintoj de la plej malnovaj bretonaj episkopujoj.