Sankta Vincento Ferrer
El Vikipedio
| Vincento Ferrer | |
|---|---|
| Naskiĝo | 23-a de januaro 1350 |
| Morto | 5-a de aprilo 1419 |
| Kanonizita | 3-a de junio 1455, en kirko Santa Maria Sopra Minerva (Romo) de Kaliksto la 3-a |
| Festotago | |
| Atributoj | fajra globo kaj stelo |
Vincento Ferrer; bildo fare de Francesco del Cossa
Vincento FERRER (hispane Vicente Ferrer, valencie Vicent Ferrer; naskita la 23-an de januaro 1350 en Valencio, mortinta la 5-an de aprilo 1419 en Vannes) estis hispana dominikana sacerdoto. Li provis pace solvi la okcidentan skismon de la katolika eklezio. En 1455 li estis sanktigita de papo Kaliksto la 3-a (same valenci-landano).
Liaj sanktulaj atributoj estas fajra globo, stelo kaj baptujo. Li ofte estas prezentata kiel predikanto, kun levita dekstra montra fingro kaj libro en la maldekstra mano.
Oni asertas pri li la konvertadon de miloj da nekristanoj kaj diversajn miraklojn, ekzemple la refluigon de sekiĝinta akvofonto kaj la aperon de flamo super lia kapo.
Verkoj [redakti]
- De moderno ecclesiae schismate (doktoreca disertaĵo, teologia pravigo de la legitimeco de Klemento la 7-a)
- De vita spirituali
- Sermones
- De suppositionibus dialecticis
- Quaestio solemnis de unitate universalis
- Tractatus novus et valde compendiosus contra perfidiam iudaeorum
- Tractatus consolatorius in tentationibus circa fidem
- Liber de sacrificio Missae
- De suppositionibus terminorum
- De interiori homine formatvus
- De unitate universalis