Granda okcidenta skismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miniaturo de Jean Froissart, 15-a jarcento : en 1378, la romkatolika Eklezio dividiĝis en du movadojn, kiuj interbatalis dum la sekvaj 30 jaroj.

La granda okcidenta skismo, aŭ papa skismo estis ideologia malakordiĝo kaj rompo ene de la romkatolika Eklezio inter 1378 kaj 1417. Je ĝia fino, tri homoj samtempe proklamis sin kiel la legitima papo, tiel ke estis papo kaj kontraŭpapoj. La skismo fakte originis ne pro aŭtenta teologia malkonsento, sed pro politikaj interesoj. Ĝi finiĝis per la koncilio de Konstanco (1414-1418).

La samtempaj pretendoj de tri homoj pri la papa ofico sufiĉe difektis la prestiĝon de la roma pontifiko. Tiu skismo estas kelkfoje simple nomita "Granda skismo", kvankam tiu termino pli ofte estas aplikata al la Orienta Skismo inter katolikismo kaj ortodoksismo (1054).