Santa María la Blanca (Toledo)
Santa María la Blanca, en hispana origine, Sankta Maria Blanka, estas fama monumento kaj interesa vidindaĵo en la urbo de Toledo, Hispanio. Temas pri katolika preĝejo, kiu dekomence estis sinagogo kaj nur poste iĝis preĝejo katolika. Estas de stilo mudeĥara kaj datas el la 12a jarcento. Kvankam apartenanta el la Katolika Eklezio, ĝi ne funkcias kiel preĝejo, sed kiel muzeo vizitebla kaj vizitinda.
Konstruita en 1180 (laŭ atesto de skribaĵo videbla sur trabo), tiu konstruaĵo mudeĥara posedas kvin navojn separatajn per pilieroj sur kiuj estas hufoferaj arkoj. Estas ioma kontrasto inter la simpleco de la ekstero de la sinagogo kaj ties prilaborita interno.[1] Tiu sinagogo havis konsiderindan influon sur aliaj hispanaj sinagogoj; ekzemple, ĉe la sinagogo de Segovio.
La muroj estas tutblankaj, de kio la nomo, kaj el briko, kun hufoferaj arkoj kaj oktogonaj pilieroj, geometria ornamaĵo en la frisoj kaj vegetala ĉe la kapiteloj de la pilieroj. Ĉiuj tiuj karakteroj kaj la distribuado de la spacoj, kun navoj formataj per la sukcedo de hufoferaj arkoj tenitaj de pilieroj, similas al la tiparo propra de moskeo, kaj certe tiu stilo mudeĥara, plej ofte estis realigita de arabaj kostrulaboristoj.
Dum la 19a jarcento, la interna dispono kaj stilo de moriskoj de Santa María la Blanca utilis kiel modelo por gravaj sinagogoj de Eŭropo kaj Ameriko.[2]
Notoj [redakti]
- ↑ url=http://cvc.cervantes.es/artes/sefarad/sefardita/presentacion.htm El legado del sefarad, Centro Virtual Cervantes, konsultita la 7-1-2008.
- ↑ Joseph Jacobs kaj A.W. Brunner http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=1213&letter=S%7Ctítulo=Synagogue Architecture: Influence of Pseudo-Moorish, Jewish Encyclopaedia, 1901-1906. La stilo de moriskoj estis favorata de diversaj komunumoj de askenazoj dum la dua duono de la 19a jarcento. Tiuj komunumoj konstruigis templojn por epoko karakterigita de eklekta historiismo en arkitekturo. La jenaj temploj similas iel al la Sinagogo de Toledo: Korusa Sinagogo de Bukareŝto (1857), Hispana Sinagogo de Prago (1868-93) kaj Sinagogo de la Rue de la Victoire en Parizo (1874); aliaj pli malproksimaj: Granda Sinagogo de Florenco (1840-74), Centra Sinagogo de Budapeŝto (1854-59), Nova Sinagogo de Berlino (1859-66), Centra Sinagogo de Novjorko (1872).

