Cuxhaven

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cuxhaven
Blazono
Cuxhaven (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Cuxhaven
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 53°51′50″N 08°41′56″O  /  53.86389°N, 8.69889°O / 53.86389; 8.69889 (Cuxhaven)
Alto super la marnivelo 2 m
Areo 161,91 km²
Telefona antaŭkodo 04721-2,-3,-4
Poŝtkodo 27472, 27474, 27476, 27478
Aŭtomobila kodo CUX
Oficiala kodo 03 3 52 011
Komunumestro Arno Stabbert
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
Komunuma retejo www.cuxhaven.de
v  d  r
Information icon.svg

Cuxhaven estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Cuxhaven de la federacia lando Malsupra Saksio. La 31-an de decembro 2005 la urbo havis 52095 loĝantojn. La urbo situas borde de la Norda Maro, en elstara loko fine de terlango inter la elfluejoj de la riveroj Weser sudokcidente kaj Elbo nordoriente, kaj konsideriĝas la internacia kargoŝipa haveno por la urbo Hamburgo, kiun tra la rivero Elbo ne atingas ĉiuj modernaj ŝipegoj. Sendepende de la granda haveno, dum la somero la urbo pro abundaj apudurbaj sablaj plaĝoj estas plena je feriaj gastoj.

Esperanto en Cuxhaven [redakti]

Inter la 27-a de decembro 1975 kaj la 3-a de januaro 1976 la 19-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en la urboparto Cuxhaven-Berensch pritraktis la temon "Ĝenerala lingvistiko". Dek ses jarojn poste, inter la 27-a de decembro 1991 kaj la 3-a de januaro 1992 la 35-a Internacia Seminario denove okazis en la Cuxhaven kaj pritraktis la temon "Ameriko - ĉu 500 jaroj da civilizacio aŭ koloniismo?". La loko estis simbola nelaste pro tio, ke de Cuxhaven dum la lastaj jarcentoj granda parto de la mezeŭropaj elmigrintoj al Ameriko forlasis la "malnovan kontinenton".