Metropola regiono Hamburgo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
la metropola regiono Hamburgo

La eŭropa metropola regiono Hamburgo estas unu el 11 metropolaj regionoj en Germanio. Ĝi ampleksas la federacian landon Hamburgo kaj partojn de la federaciaj landoj Ŝlesvigo-Holstinio kaj Malsupra Saksio.

Enhavo

Geografio [redakti]

La eŭropa metropola regiono Hamburgo ampleksas la federacian landon kaj hansan urbon Hamburgo, la distriktojn Cuxhaven, Harburg, Lüchow-Dannenberg, Lüneburg, Rotenburg, Soltau-Fallingbostel, Stade kaj Uelzen de la federacia lando Malsupra Saksio kaj la distriktojn Duklando Lauenburg, Segeberg, Steinburg, Stormarn, Pinneberg kaj Dithmarschen de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Entute la metropola regiono havas proksimume 4,3 milionojn da loĝantoj.

El inter tio, la "urbaro Hamburgo" aŭ "aglomeraĵo Hamburgo" (germane Agglomeration Hamburg) amplekssas la rekte kun la hansa urbo interplektitajn urbojn kaj komunumojn kaj havas proksimume 2,6 milionojn da loĝantoj.

Historio [redakti]

Dum la jaro 1991 la senato de la libera kaj hansa urbo Hamburgo kaj la landaj registaroj de Malsupra Saksio kaj Ŝlesvigo-Holstinio interkonsentis pliintensigi la politikan kunlaboron en la regiono ĉirkaŭ la urbego Hamburgo. La forta ekonomia kresko de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento pro la spacomanko en la hansa urbo devigis unuflanke novajn entreprenojn serĉi sidejon en la zono ĉirkaŭ la kerna urbo, kaj aliflanke igis civitanojn kun laborposteno en hamburga aŭ apudhamburga entrepreno serĉi loĝejon en tiu apudurbega zono, tial ke pli kaj pli da homoj kaj da varoj intervojaĝis inter la kerna urbo kaj la ĉirkaŭa zono.

La intensa kunlaboro ekde tiam ne nur plibonigis la trafikajn vojojn, sed ankaŭ plifaciligis multajn administrajn paŝojn kaj helpis kunordigi la urboplanadon (kiom da lernejoj kaj infanĝardenoj kie, kiom da hospitaloj kaj sportaj instalaĵoj, kiom da maljunuloflegejoj kaj tiel plu).

Limoj al kaj kunlaboro kun najbaraj regionoj [redakti]

La urbo Hamburgo kaj la 14 ĉirkaŭaj distriktoj daŭre plibonigas komunajn projektojn, surbaze de regiona evolua koncepto, kiu reviziiĝas ĉiun kvinan jaron. La regiona entrepreno por publika transporto "Hamburger Verkehrsverbund" kunordigas la servon de busoj, trajnoj kaj tramoj kun unuecaj prezoj kaj biletoj en la regiono.

La hansa urbo Lubeko en Ŝlesvigo-Holstinio kaj la distriktoj Ludwigslust kaj Parchim (ekde septembro 2011 unuigita distrikto Ludwigslust-Parchim) en la najbara federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio) ekde la jaro 2003 estas kunlaboraj partneroj de la metropola regiono Hamburgo.

La regiono estis inter el la unuaj sep oficialaj eŭropaj metropolaj regionoj de Germanio: La aliaj estis Berlino-Brandenburgio, Munkeno, Nurenbergo, Rejno-Majno, Rejno-Ruhr, Stutgarto kaj Saksia Triangulo). Ekde la jaro 2005 en norda Germanio, proksime de Hamburgo aldoniĝis la metropolaj regionoj Bremeno-Oldenburgo kaj Hanovro-Braunschweig-Göttingen.

Pro densaj aŭtoŝoseaj, trajnaj kaj ŝipaj ligoj ekzistas forta konekto al la najbara metropola regiono Sundo, transnacia regiono el la urbaro ĉirkaŭ Kopenhago en Danio kaj Malmö en Svedio, kiu iniciiĝis pro la konstruo de la Sundoponto.

Limoj al la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo [redakti]

En Malsupra Saksio la limoj de la metropola regiono Hamburgo foje nomatas arbitraj. Ekzemple en la distrikto Rotenburg (Wümme), kiu situas rekte inter Hamburgo kaj Bremeno, iuj komunumoj pli orientiĝas al Bremeno kaj iuj pli al Hamburgo, kaj multaj unuopaj civitanoj orientiĝas laŭ personaj preferoj. La distrikto Cuxhaven iĝis membro en ambaŭ metropolaj regionoj, sen klara prefero.

Limoj al la metropola regiono Hanovro-Braunschweig-Göttingen [redakti]

La tre malurba distrikto Soltau-Fallingbostel de Malsupra Saksio apartenas kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al tiu de Hanovro-Braunschweig-Göttingen. Tie tamen relative klare eblas difini, kiuj partoj de la distrikto orientiĝas en kiun direkton, ĉar la areo de la norda, eksa distrikto Soltau tre interplektiĝas kun Hamburgo kaj la suda, eksa distrikto Fallingbostel interplektiĝas kun Hanovro.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    paĝoj de la metropola regiono Hamburgo (germanlingvaj)