Distrikto Pinneberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
administra sidejo: Pinneberg
areo: 664 km²
enloĝantoj: 300.292 (fine de novembro 2006)
loĝdenso: 452 po km²
aŭtokodo: PI (Pinneberg)
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La distrikto Pinneberg - germane Kreis Pinneberg - situas en sudokcidento de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, nordokcidente de la urbo Hamburgo. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Pinneberg. Laŭ areo ĝi estas la plej eta distrikto de la federacia lando, sed laŭ la nombro de enloĝantoj la plej granda. La distrikto apartenas al la metropola regiono Hamburgo.

Najbaras la ŝlesvigo-holstiniaj distriktoj Steinburg okcidente kaj norde, kaj Segeberg oriente, krome la federacia lando Hamburgo sudoriente kaj la distrikto Stade de la federacia lando Malsupra Saksio sudokcidente. La insulo Helgolando en la Norda Maro ekde la jaro 1932 apartenas al la distrikta teritorio.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 6 komunumaroj, en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter, kaj aldone el 11 sendependaj urboj. Ĉiuj komunumaroj konsistas el pluraj neurbaj kaj parte ankaŭ urbaj komunumoj, kaj kune ofertas grandan parton de la publikaj servoj. Sume en la distrikto ekzistas 49 unuopaj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de novembro 2006.

Sendependaj urboj:

Komunumaroj (Ämter) kun unuopaj membraj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj:

* administra sidejo

  1. Klein Nordende (3.034)
  2. Klein Offenseth-Sparrieshoop (2.718)
  3. Kölln-Reisiek (2.620)
  4. Raa-Besenbek (508)
  5. Seester (978)
  6. Seestermühe (920)
  7. Seeth-Ekholt (862)
  1. Haselau (1.103)
  2. Haseldorf * (1.711)
  3. Hetlingen (1.338)
  1. Bokel (634)
  2. Brande-Hörnerkirchen * (1.626)
  3. Osterhorn (443)
  4. Westerhorn (1.310)
  1. Appen (5.807)
  2. Groß Nordende (707)
  3. Heidgraben (2.282)
  4. Heist (2.746)
  5. Holm (3.089)
  6. Moorrege * (4.014)
  7. Neuendeich (518)
  1. Bönningstedt * (4.077)
  2. Borstel-Hohenraden (2.148)
  3. Ellerbek (4.251)
  4. Hasloh (3.410)
  5. Kummerfeld (2.102)
  6. Prisdorf (2.209)
  7. Tangstedt (2.127)
  1. Bevern (583)
  2. Bilsen (713)
  3. Bokholt-Hanredder (1.259)
  4. Bullenkuhlen (363)
  5. Ellerhoop (1.326)
  6. Groß Offenseth-Aspern (435)
  7. Heede (720)
  8. Hemdingen (1.653)
  9. Langeln (504)
  10. Lutzhorn (814)

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio jam dum la prahistoria epoko estis enloĝata, pri kio inter alie atestas tombaj montetoj en la okcidento de la distrikto. Ankaŭ la prahistoria "oksa vojo" Ochsenweg, kiu gvidis norden al Danio, gvidis tra la distrikto.

Dum la mezepoko la distrikta teritorio estis parto de la historia regiono Stormarn de la Graflando Holstinio, en kiu dum la jaro 1111 ekregis grafo Adolf la 1-a el la dinastio Schauenburg. Dum pluraj generacioj ekestis la dinastia linio Pinneberg de la dinastio Schauenburg. Post kiam la aliaj dinastiaj linioj formortis kaj la reĝo Kristiano la 1-a de Danio, Norvegio kaj Svedio feŭde ricevis la aliajn partojn de la Graflando Holstinio, en la teritorio de la hodiaŭa distrikto Pinneberg ekestis la Graflando Holstinio-Schauenburg, kiu ekestis ĝis la jaro 1640 kaj nur tiam iĝis parto de la Reĝlando Danio. Dum la jaro 1867 la teritorio denove iĝis parto de Germanio kaj ekestis la distrikto Pinneberg, kies limoj ĝis la jaro 1970 ankoraŭ plurfoje iom ŝanĝiĝis.

Monaĥejo Uetersen kaj nobelaj rezidejoj[redakti | redakti fonton]

la monaĥejo Uetersen

La monaĥejo Uetersen fondiĝis dum la 13-a jarcento, kvankam la plej frua skriba dokumento pri ĝi datiĝas nur el la mezo de la 14-a jarcento, kiam kavaliro donacis parton de sia posedo al la monaĥejo. Dum la jaro 1658 ĝi forbruliĝis kadre de atako de la armeo de Svedio, kaj la loka nobelo petis la reĝon de Danio, en Hetlingen borde de la rivero Elbo konstrui fortikaĵon, por pli bone defendi la regionon.

holstinia ĉevalo

En la monaĥejo komenciĝis la bredado de holstiniaj ĉevaloj, kiu ĝis hodiaŭ estas aprezata ĉevala raso. Samtempe kun la monaĥejo, inter la 12-a kaj 14-a jarcentoj ekestis pluraj nobelaj rezidejoj sur la teritorio de la nuna distrikto. Ekzemplo estas fortikaĵo de la kavaliroj de Barmstedt sur insuleto de la lago Rantzauer See en Barmstedt.

la baroka kastelo Drostei en Pinneberg

La fortikaĵo de Pinneberg jam ekestis dum la 12-a jarcento, kaj fine de la 14-a jarcento konkeriĝis fare de la armeo de la grafa dinastio Schauenburg. Dum 1472 tie ekestis renesanca kastelo, kiu tamen detruiĝis meze de la 18-a jarcento kaj anstatauiĝis pere de baroka kastelo Drostei.

Ankaŭ en Haseldorf dum la 12-a jarcento ekestis fortikaĵo, kiu detruiĝis dum 1627 kadre de la Tridekjara Milito. La hodiaŭa kastela konstruaĵo ekestis dum la jaro 1804. Pliaj ruinoj de mezepokaj fortikaĵoj troveblas ekzemple en Wedel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]