Distrikto Schleswig-Flensburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
administra sidejo: Schleswig
areo: 2071 km²
enloĝantoj: 197.241 (fine de junio 2005)
loĝdenso: 95 po km²
aŭtokodo: SL (Schleswig)
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La distrikto Schleswig-Flensburg (Ŝlesvigo-Flensburgo)- germane Kreis Schleswig-Flensburg, dane Slesvig-Flensborg amt - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Schleswig. Laŭ sia areo, la distrikto post la distrikto Rendsburg-Eckernförde estas la dua plej granda de la federacia lando.

La distrikto norde limas kun Danio kaj la Golfeto de Flensburg (germane Flensburger Förde), oriente al la okcidenta parto de la Balta Maro. Ene de Germanio, najbaras la distriktoj Rendsburg-Eckernförde sude, Dithmarschen sudokcidente kaj Norda Frislando okcidente. La eksterdistrikta urbo Flensburg komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto.

marborda klifo

En la oriente parto de la distrikto situas la pejzaĝo Angeln inter la Golfeto de Flensburg kaj la rivero Schlei [prononco "Ŝlaj]: Tiu regiono estis la historia hejmo de la praangloj, ĝermanoj kiuj - kune kun pluraj triboj de la saksoj meze de la unua jarmilo post Kristo (ĉefe dum la 5-a kaj 6-a jarcento) elmigris al Britio kaj kies pranepoj estas la hodiaŭaj angloj. La regiono geografie estas tute ebena: en la pejzaĝo Angeln situas la plej alta punkto de la distrikto, la monteto Scheersberg.

Kvankam origine en la regiono ekzistis tre multaj marĉoj kun unikaj plantaj kaj bestaj medioj, la plej multaj el tiuj marĉoj dum la jarcentoj pro sekigo kaj forpreno de torfo perdiĝis. La plej multaj restintaj marĉaj teritorioj nuntempe estas naturprotektataj.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 17 komunumaroj, en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter, kaj aldone el 5 sendependaj urboj. Ĉiuj komunumaroj konsistas el pluraj neurbaj kaj parte ankaŭ urbaj komunumoj, kaj kune ofertas grandan parton de la publikaj servoj. Sume en la distrikto ekzistas 136 unuopaj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Sendependaj urboj:

Komunumaroj (Ämter) kun unuopaj membraj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj:

* administra sidejo

  1. Eggebek * (2.586)
  2. Janneby (444)
  3. Jerrishoe (987)
  4. Jörl (852)
  5. Langstedt (1.038)
  6. Sollerup (491)
  7. Süderhackstedt (346)
  8. Wanderup (2.227)
  1. Gelting * (1.800)
  2. Hasselberg (890)
  3. Kronsgaard (252)
  4. Maasholm (661)
  5. Nieby (225)
  6. Pommerby (188)
  7. Rabel (637)
  8. Rabenholz (302)
  9. Stangheck (246)
  10. Stoltebüll (835)
  1. Borgwedel (721)
  2. Busdorf * (2.030)
  3. Dannewerk (1.085)
  4. Fahrdorf (2.557)
  5. Geltorf (428)
  6. Jagel (961)
  7. Lottorf (203)
  8. Selk (816)
  1. Handewitt * (6.123)
  2. Jarplund-Weding (4.437)
  1. Ausacker (548)
  2. Freienwill (1.483)
  3. Großsolt (1.902)
  4. Hürup * (1.195)
  5. Husby (2.231)
  6. Maasbüll (715)
  7. Tastrup (443)
  1. Arnis, urbo (308)
  2. Grödersby (269)
  3. Oersberg (343)
  4. Rabenkirchen-Faulück (663)
  1. Alt Bennebek (356)
  2. Börm (780)
  3. Dörpstedt (564)
  4. Groß Rheide (1.026)
  5. Klein Bennebek (581)
  6. Klein Rheide (348)
  7. Kropp * (6.426)
  8. Tetenhusen (938)
  1. Dollerup (1.031)
  2. Grundhof (939)
  3. Langballig * (1.470)
  4. Munkbrarup (1.071)
  5. Ringsberg (531)
  6. Wees (2.291)
  7. Westerholz (759)
  1. Oeversee (2.027)
  2. Sankelmark (1.378)
  3. Sieverstedt (1.681)
  4. Tarp * (5.607)
  1. Havetoftloit (949)
  2. Rüde (363)
  3. Satrup * (3.536)
  4. Schnarup-Thumby (612)
  1. Böxlund (102)
  2. Großenwiehe (2.801)
  3. Hörup (642)
  4. Holt (183)
  5. Jardelund (318)
  6. Lindewitt (2.067)
  7. Medelby (900)
  8. Meyn (646)
  9. Nordhackstedt (492)
  10. Osterby (342)
  11. Schafflund * (2.327)
  12. Wallsbüll (914)
  13. Weesby (477)
  1. Hüsby (756)
  2. Lürschau (1.128)
  3. Schuby * (2.583)
  1. Bollingstedt (1.451)
  2. Ellingstedt (833)
  3. Hollingstedt (999)
  4. Jübek (2.569)
  5. Silberstedt * (2.265)
  6. Treia (1.510)
  1. Bergenhusen (680)
  2. Erfde (2.108)
  3. Meggerdorf (702)
  4. Norderstapel * (833)
  5. Süderstapel (1.071)
  6. Tielen (306)
  7. Wohlde (521)
  1. Ahneby (222)
  2. Esgrus (837)
  3. Niesgrau (595)
  4. Quern (1.355)
  5. Steinberg (993)
  6. Steinbergkirche * (1.385)
  7. Sterup (1.442)
  1. Böklund * (1.451)
  2. Brodersby (491)
  3. Goltoft (230)
  4. Havetoft (871)
  5. Idstedt (831)
  6. Klappholz (541)
  7. Neuberend (1.145)
  8. Nübel (1.383)
  9. Schaalby (1.698)
  10. Stolk (828)
  11. Struxdorf (703)
  12. Süderfahrenstedt (514)
  13. Taarstedt (875)
  14. Tolk (1.065)
  15. Twedt (515)
  16. Uelsby (461)
  1. Böel (753)
  2. Boren (760)
  3. Brebel (404)
  4. Dollrottfeld (255)
  5. Ekenis (244)
  6. Kiesby (221)
  7. Loit (266)
  8. Mohrkirch (1.023)
  9. Norderbrarup (675)
  10. Nottfeld (141)
  11. Rügge (238)
  12. Saustrup (233)
  13. Scheggerott (389)
  14. Steinfeld (735)
  15. Süderbrarup * (3.854)
  16. Ulsnis (702)
  17. Wagersrott (229)

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

la vikinga muzeo Haithabu
la ŝipo Nydam

La plej gravaj muzeoj de la distrikto troviĝas en la urbo Schleswig. La landa muzeo por arto kaj kultura historio kaj la landa arkeologia muzeo havas sian sidejon en la kastelo Gottorf: inter la eksponaĵoj menciindas inter alie la historia ŝipo Nydam kaj iuj surprize bone konserviĝintaj kadavroj de malbonŝancaj homoj, kiuj dronis en marĉo kaj kies korpoj konserviĝis sub la marĉa surfaco. En la plej granda prahistoria muzeo de Germanio entute prezentiĝas pli ol 5 milionoj da trovaĵoj en granda kolekto prahistoria kaj malpli granda mezepoka. La vikinga muzeo Haithabu en Haddeby apud Schleswig same apartenas al la landa arkeologia muzeo kaj ekde 1985 prezentas trovaĵojn el la historia vikinga urbo. Proksime de la kastela insulo de la urbo Schleswig ankoraŭ ekzistas etnografia muzeo, kiu prezentas la historion de ĉiutaga regiona kulturo el la lasta jarmilo.

La pejzaĝa muzeo Unewatt en Langballig konsistas el kvar muzeaj insuloj, sur kiuj prezentiĝas tipaj historiaj agrikulturaj konstruaĵoj (kamparaj bienoj, laktoprilaborejo, ventomuelejo) kaj ilaroj en historia vilaĝo. Kerno de la muzeo Danewerk (Danevirkegården) en la komunumo Dannewerk estas historia digaro, pruvaĵo de pratempa fortikaĵo kaj la plej granda geografia monumento de Norda Eŭropo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]