Haithabu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Haithabu (norena lingvo Heiðabýr, el heiðr = erikejo, kaj býr = bieno; dane Hedeby, latine Heidiba, nuntempa germana nomo de la loĝloko Haddeby) estis la unua vera urbo de la mezepoko en norda Eŭropo kaj iĝis ĉefa merkatejo por la komerco inter Skandinavio, la teritorioj borde de la Norda Maro kaj Baltio.

Haithabu situis sur duoninsulo de la rivero Schlei [prononco "Ŝlaj"] ĉe la istmo de norda Germanio inter la Norda kaj la Balta Maroj, sude de Jutlando, la kontinenta landoparto de Danio. La loko troviĝis sur la historia nord-suda "oksa vojo". Nuntempe la areo apartenas al la komunumo Busdorf proksime de la urbo Schleswig en la distrikto Schleswig-Flensburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio.

La historia loko, kiu ekde multaj jarcentoj ne plu estas loĝata, kune kun la ĉirkaŭa fortikaĵa digaro Danewerk kaj la Ringa Digaro de la slava popolo vagroj en Oldenburg (Holstinio) konsistigas la plej grandan historian geografian monumento de Norda Eŭropo.

Superrigardo de la areo

Historio de la loko[redakti | redakti fonton]

Post la popolmigrado, je kies sekvo la ĝermanaj popoloj de engloj kaj saksoj dum la 5-a kaj 6-a jarcentoj post Kristo elmigris al Britio, danoj kaj jutlandanoj el la nordo enmigris dum la unua duono de la 8-a jarcento en la forlasitajn regionojn - ĝis la sudaj limoj de la rivero Schlei kaj la Golfo de Eckernförde de la Balta Maro.

Memorŝtono el la jaro 804 pri la fondiĝo de la urbo Haithabu

Plej malfrue dum la jaro 770 la urbo Haithabu fondiĝis kaj iĝis la plej signifa komerca loko de la danaj vikingoj. Dum la 9-a jarcento ekestis dua loĝloko pli norde, kaj iom pli poste plia loĝloko ĉe la rojo Haithabu inter la du aliaj unuaj lokoj. Fine de la 9-a jarcento la norda kaj suda parto de la urbo forlasiĝis, kaj la centra parto restis la protektiĝis per parto de la digaro Danewerk.

Dum la jaro 808 la dana reĝo GodofridusGöttrick detruigis la konkurantan slavan komercan lokon Reric en la proksimeco de la nuna urbo Wismar, iom pli oriente ĉe la bordo de la Balta Maro. La tieaj komercistoj estis translokigitaj de la danoj al Haithabu, kaj la komercejo pro tio tre ampleksiĝis - ĉio ĉi antaŭ la unuiĝo de la unuopaj danaj triboj al unueca regno.

Inter la 9-a kaj 10-a jarcento Haithabu havis proksimume 1.000 enloĝantojn kaj estis grava komerca centro. Produktiĝis propraj moneroj. Proksimaj rilatoj ekzistis kun la komercejoj Västergarnviken (nuntempe Paviken) kaj Fröjel sur la insulo Gotlando, Avaldsnes kaj Kaupang en Norvegio, Sigtuna kaj Birka Uppåkra apud la nuna urbo Lund en Svedio, Dorestad en Nederlando, Novgorod en Rusio, Ribe kaj Tissø en Danio kaj ĉe la suda bordo de la Balta Maro Jomsburg (Vineta), Menzlin, Ralswiek, Truso (apud Dancigo) kaj Wiskiauten (apud Cranz sur la Kurona Duoninsulo) kaj Grobiņa en Baltio.

Dum la jaro 934 la orientfranka-saksa reĝo Henriko la 1-a venkis la armeon de la dana reĝo Knuto la 1-a en la "batalo de Haithabu" kaj poste konkeris la urbon. Per tio la regiono inter la riveroj Eider kaj Schlei dumtempe apartenis al la germanlingva Sankta Romia Imperio.

Haithabu nun estis komerca centro pro sia situo inter la Franka Imperio kaj Skandinavio, kaj inter la Balta kaj la Norda Maroj. La kronikisto Adamo de Bremeno nomis la urbon portus maritimus (do oceana haveno), kaj raportis, ke de tie ekvojis ŝipoj al Svedio kaj eĉ al Grekio. La urbo iĝis metia centro por la produktado de argilaĵoj, vitraĵoj kaj ilaroj, kaj eĉ arabaj komercistoj kiel dum la jaro 965 Ibrahim ibn Jaqub vizitis kaj priskribis la urbon.

Dum la jaro 948 Haithabu iĝis sidejo de kristana episkopo, post kiam jam ĉirkaŭ la jaro 850 unua kristana preĝejo estis starigita en la urbo.

Parto de la impona duoncirkla digo ĉirkaŭ la urbo

Dum la 10-a jarcento Haithabu plej floris kaj kun pli ol 1.500 enloĝantoj estis la plej signifa komerca centro de la regionoj de la okcidenta Balta Maro. Dum 983 la dana reĝo Harald Bludenta rekonkeris la urbon por Danio, sed sub la germana imperiestro Konrado la 2-a ĉirkaŭ la jaro 1000 denove apartenis al la germanlingva Sankta Romia Imperio.

Kvankam naŭ metrojn alta digo ĉirkaŭis la urbon, ĝi detruiĝis dum la jaro 1050 kadre de batalo de la regantoj Harald Hardrada de Norvegio kaj Sven Estridsson de Danio. La historiisto Adamo de Bremeno priskribas tiun detruon. Poste ĝi nur parte rekonstruiĝis, kaj dum la jaro 1066 prirabiĝis kaj detruiĝis de la slavoj tiam loĝantaj oriente de la Golfo de Kijlo. La enloĝantoj decidis translokiĝi al la urbo Ŝlesvigo kaj ne rekonstruis la centron Haithabu.

Nuntempe en la loko de la historia urbo troviĝas la vikinga muzeo Haithabu.

La loĝloko[redakti | redakti fonton]

Rekonstruitaj domoj

La grandaj "halodomoj" de la loĝloko el grandaj lignaj traboj kaj interplektitaj branĉoj havis tegmentojn el kano - la areo de la unuopaj domoj variis inter 3,5 oble 17 metroj kaj 7 oble 17,5 metroj. En la loĝloko ekestis diversaj specoj, de tombejoj, danaj brultomboj, svedaj ĉambrotomboj, saksaj kaj slavaj urnotomboj kaj kristanaj ĉerkotomboj. El tiu kolekto dedukteblas la interpopola miksaĵo de la urbo, sed ankaŭ la influo de la kristanigo ekde la jaro 826. Krome troviĝis multaj diversaj metiejoj, fortikaĵjoj, marpontoj kaj stokejoj.

Nuntempa muzeo[redakti | redakti fonton]

La vikinga muzeo Haithabu

La plej gravaj trovaĵoj la la historia vikinga vilaĝo Haithabu ekde la jaro 1985 prezentiĝas en sanoma vikinga muzeo. Kerno de la kroma proksima muzeo Danewerk (Danevirkegården) en la najbara komunumo Dannewerk estas la samnoma historia vikinga digaro, pruvaĵo de pratempa fortikaĵo kaj la plej granda geografia monumento de Norda Eŭropo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]