Vagroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la teritorio de la tribaro vagroj ĉirkaŭ la jaro 1000

La vagroj (germane Wagrier) estis historia okcidentslava tribo, kiu dum la mezepoko vivis en parto de la nuna federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio.

Ili estis la nordokcidenta parto de slava tribaro, kiu nomiĝas abotritojobotritoj. La teritorio, en kiu ili setlis ekde la 7-a jarcento post Kristo, apleksis la orienton de la regiono Holstinio, inter la rivero Trave kaj la Golfo de Kijlo. La ĉefa fortikaĵo de la vagroj estis mara komerca centro, kiu havis la slavan nomon Starigard kaj la platgermanan nomon Oldenburg ("malnova fortikaĵo"). Ĉi tie estis la rezidejo de la tribestroj kaj la vagra kulta centro. Dum la unua duono de la 10-a jarcento armeo de la germana imperiestro Oto la 1-a konkeris la tribon kaj perforte devigis ĝin al kristaniĝo. Tamen la lokaj tribestroj restis regionaj regantoj. En Oldenburg (germane por "malnova fortikaĵo"), proksime de la insulo Fehmarn en la Balta Maro, dum 968 fondiĝis kristana diocezo. Jam dum la slavaj ribeloj de la jaroj 983 kaj 990 tamen la diocezo detruiĝis, restariĝis, kaj dum 1066 plian fojon por preskaŭ 100 jaroj detruiĝis.

Dum la granda slava ribelo de la jaro 983 la tribaro resendependiĝis de germana (franka) regado, kaj sekve sub la nekristana tribestro Kruto eĉ inter la jaroj 1066 ĝis pli-malpli 1090 estis la gvidantoj de la tuta slava tribaro de obotritoj.

La vagroj en la regionoj de la okcidenta Balta Maro estis timataj piratoj, kiuj laŭ modelo de la vikingoj prirabis marbordajn urbojn kaj vilaĝojn, ĉefe sur la danaj insuloj.

Dum la jaroj 1138 kaj 1139 la teritorio konkeriĝis de la saksoj loĝantaj norde de la rivero Elbo. La duko Henriko la Leono donis la teritorion kiel feŭdo al la grafo Adolfo la 2-a de Holstinio, kiu ekde la jaro 1143 komencis setligi germanlingvajn farmistojn en la sudaj kaj centraj partoj de Vagrio. La nordaj partoj ĉirkaŭ Oldenburg kaj Lütjenburg (malaltgermane por "eta fortikaĵo") unue restis slavaj. Tamen la posteuloj de la vagroj dum la postaj jarcentoj pli kaj pli asimiliĝis al la nova germanlingva plimulto kaj transprenis ties lingvon.