Jutlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

w1

Jutlando
La ebena duoninsulo kun ĝia diversaj regionoj.
La ebena duoninsulo kun ĝia diversaj regionoj.
Akvejo 1 Norda Maro, Limfjord
Akvejo 2 Kattegat, Balta Maro

Geografia situo

55° 37′ 46″ N, 9° 12′ 4″ O55.6294444444449.2011111111111Koordinatoj: 55° 37′ 46″ N, 9° 12′ 4″ O
Areo 29.775 km² en Danujodep1 w3
v  d  r
Information icon.svg
La norda bordo de Jutlando ĉe Henne Strand.
Satelita foto de Jutlando kaj Danio.

Jutlando (dane Jylland) estas duoninsulo norde de Germanio, kaj la sola parto de Danio kiu ne estas insulo. Jutlando estas geografie tre ebena, kaj neniu punkto foras pli ol 100 km de la maro, kio donis al la areo mildan, insulecan klimaton kaj bonegan teron por agrikulturo. En Jutlando troviĝas fjordo Limfjorden kaj rivereto Gudenåen.

Historio de Jutlando[redakti | redakti fonton]

Ĝi enloĝatis ekde prahistoriaj tempoj far diversaj popoloj, interalie de iu tre kelteca. Spuroj de ĝermanoj troveblas depost jaro 0, kaj runaj skribaĵoj en la Praskandinavia lingvo de ĉirkaŭ jaro 400 (interalie la menhiro de Jelling, la "baptomarko de Danio"). Jutlando historie ĉiam estis parto de la Dana Regno, sed la homoj tie nomis sin jutoj kaj parolis ĝermanan dialekton sufiĉe fremda por la Danaj insulanoj. Dum epoko de la vikingoj Jutlando longe estis la ĉefa parto de la regno, kaj kulture etendiĝis suden ĝis Hamburgo. Poste, la duonsinsulo pli subombriĝis de Sjælland, kaj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj ĝi pli-malpli estis la "sovaĝa okcidento" de Danio, kie nur loĝis malmultaj kaj malriĉaj bienistoj, parolante (laŭ la oreloj de ĉefurbanoj) "krudan" lingvon, kaj kie la registaro trovis eblecon libere eksperimenti per trajnlinioj. Tiuperiode, la arbaro preskaŭ forhakitis, kaj la pejzaĝon markis vastaj erikejoj. La spiriton brile kaptis aŭtoroj kiel 18-a-jarcenta Jeppe Aakjær kaj 20-jarcenta Johannes V. Jensen. En ĵusaj tempoj, Jutlando restis la "pli malforta kuzo" de Sjælland; kaj kvankam ĝi nun ĝuas ĉiajn aspektojn de moderneco, Kopenhago daŭre tienigis aferojn iomete maldelikatajn por la ĉefinsulanoj: Nenie en Danio troviĝas pli da aŭtoŝoseoj, kaj multaj ne-Danoj spertas Jutlandon nur tra aŭtofenestro survoje de Germanio al Norvegio aŭ Svedio. Kiam oni ideumis pri nuklea energio en la 1970-oj, Jutlando ŝajnis natura elekto por ekkonstrui stacion. Tamen nenio tiurilate okazis, kaj hodiaŭ la jutan pejzaĝon markas energi-produktantaj ventomueliloj, kampoj, vilaĝoj kaj multe pli da arboj ol jam cent jarojn antaŭe. La jutaj dialektoj daŭre alsimiliĝas al la Dana de Kopenhago, sed en kelkete da ekstercentraj lokoj restas lingvaĵoj tiom tieaj ke Ethnologue kalkulis ilin propra lingvo. Ĉiuokaze, la juta etoso restas; estas interalie speciala tipo de juta humuro kion aliaj Danoj ne same bone perceptas. La jene menciitaj aferoj kondukis al eta, sed registrebla, jutlanda regionismo.

"Jutlando, vi estas ĉefa lando." -Hans Christian Andersen

Provincoj de Jutlando (Amter)[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de Jutlando[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]