Jutoj
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 7 Jul. 2012.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La jutoj estis anoj de antikva popolo kiu verŝajne devenis de Jutlando.
Kune kun la engloj kaj la saksoj la jutoj disrabis Anglion ekde la malfrua 3-a jarcento, kaj poste invadis la landon. La tri popoloj estis konataj kiel la anglosaksoj. La jutoj okupis Kent, Hampshire kaj Isle of Wight. Dum la malfrua 7-a jarcento, laŭ la anglosaksa historiisto Bede, la jutaj nobeloj de Hampshire kaj Isle of Wight estis mortigataj de batalistoj de Wessex: eble la nenobeloj asimiliĝis de la loĝantoj de Wessex.

