Runaj alfabetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Runaj alfabetoj (nomataj ankaŭ futhark pro la nomoj de ties 6 unuaj literoj) estis nelatinaj alfabetoj uzitaj inter la 3-a jarcento kaj 20-a jarcento de nordeuropaj ĝermanaj popoloj. Oni opinias, ke ili rezultas el mikso kaj influo de helenaj, latinaj, italikaj kaj "alpaj" literoj. Ili konjekteble estis elpensitaj en la du unuaj jarcentoj; la lastaj regionoj, kie ili estis plu uzitaj, estas Skandinavio.

Konstruado kaj tipoj[redakti | redakti fonton]

La runaj alfabetoj ekzistas en pluraj formoj; La ĝermanaj aŭ maljunaj, la anglosaksaj aŭ la frisaj, la danaj aŭ junaj, la svedaj aŭ mallongbranĉetaj kaj la Mezepokaj runoj. La diversaj tipoj ne uziĝis samtempe; sed pli bone estus rigardata kiel pluraj malsamtempaj evoluiĝaj variantoj de la sama skribsistemo. Nur estas unu ekzemplo de enskribo kiu havas plurajn diversajn malsamtempajn variantojn, La Rök-ŝtono.

Ĝermanaj runoj[redakti | redakti fonton]

La ĝermana runalfabeto en medaliono

La ĝermana runalfabeto ekuziĝis dum la 3-a jarcento en la tuta ĝermana mondo. La plej malnova surskribaĵo estas La Kylver Ŝtono sur la baltmara insulo Gotlando kun la tuta alfabeto. Oni supozas, ke la surskribaĵo estas de sorĉa tipo, ĉar ĝi estas skribita en interna flanko en tombo, eble por malebligi la reaperon de la mortulo. Ne estas multaj surskribaĵoj kun ĝermanaj runoj, eble ĉar oni skribigis rune sur branĉetpecoj kaj ostoj kiu polviĝis en la tero. La tekstoj de tiu periodo estas ekskluzive magitipaj formuloj aŭ nomoj de mortaj homoj.

La ĝermana runalfabeto ne estis deĉifrita ĝis la 19-a jarcento, tiam oni komparis La Anglosaksan Runpoemon, kiu rakontis pri la nomoj de la anglosaksa runalfabeto kun la ĝermana. Ĉar tiuj alfabetoj similas, la runsciencistoj de Skandinavio finfine deĉifrigis la sonojn kaj ektradukigis la ĝis tiam netradukitajn tekstojn.

La ĝermana runalfabeto havas dudek kvar literojn kiuj reprezentas dudek kvar sonojn kaj egale da signifoj. La signifoj eble uziĝis por diveni, sed tio ne estas certa. La romana historisto Tacitus menciis en sia libro Ĝermanio, ke la ĝermanaj divenistoj uzis pecojn de branĉetoj, kiam ili divenis kaj eble runoj estis surskribitaj sur tiuj. En Nova Epoko-movado, la novpaganistoj uzas nove verkitan sistemon por uzi la ĝermanan runalfabeton divenaĵe, tia sistemo ne estas orginala aŭ malnova – ĝi evoluis dum la 7-a jardeko en britaj kaj usonaj neopaganistaj grupoj, sed nuntempe estas uzata tutmonde kiel aŭtentika sistemo. Legu plu ĉi-sube.

La nomoj de la ĝermanaj runoj estas:

Fehu Ūruz Þurisaz Ansuz Raidō Kaunan Gebō Wunjō Haglaz Naudiz Īsaz Jera Īhaz Perþō Algiz Sōwilō Tīwaz Berkenan Ehwaz Mannaz Laguz Iŋwaz Dagaz Ōþalan
f u th,þ a r k g w h n i j ï,ei p R s t b e m l ŋ d o
f u þ a r k g w h n i j ï p z s t b e m l ŋ d o
besto forto virego azo rajdo malsano donaco ĝojo hajlo neceso glacio jaro taksuso piro? alko suno dio betulo ĉevalo viro lago Ingvo tago posedaĵo

La Anglosaksaj runoj[redakti | redakti fonton]

La kesto de Frank

La anglosaksa runalfabeto similas al la pli malnova ĝermana, sed ĝi havas pli da literoj por sonoj parolitaj en la anglosaksa lingvo. Estas proksimume ducent surskriboj kun anglosaksaj runoj, ĉefe sur la Britaj insuloj kaj en Frislando (la alfabeto ankaŭ nomiĝas la frisaj runoj). La anglosaksaj popoloj (kiuj en la 4-a jarcento ekmigris de Frislando, Jutlando kaj Saksio al Anglio) uzis ĝin ekde la 4-a jarcento ĝis la fino de la 10-a jarcento, kiam la latina skribsistemo elpremigis la runojn.

En La anglosaksa runpoemo la nomoj de ĉiu anglosaksa runo estas enskribita kun sia signifo - sed iuj de la runoj ne estas deĉifritaj, ĉar ni ne konas la signifojn de la ĝermanaj vortoj. En la ĝermana runalfabeto ankaŭ estas runoj sen deĉifritaj signifoj, sed oni devas memori ke la ĝermana alfabeto malhavas orginalan runpoemon, kaj la signifoj kaj nomoj de la runoj estas postkonstruaĵoj - ĝi ne estus rigardata kiel absoluta vereco.

Aliaj tipoj de la anglosaksa runalfabeto ekzistis en la regionoj ĉirkaŭ Bavario, la markomanaj runoj - kiuj erare ricevis la nomon laŭ la Markomanoj, ĝermana tribo kiu loĝis en nuntempa Bavario. Ĝi estas miksaĵo inter ĉefe la anglosaksaj runoj kaj la ĝermanaj kaj ĝi estas preskribiĝita en 8-a jarcenta manuskripto De Inventione Litterarum.

feoh ur þorn os rad cen gyfu wynn hægl nyd is ger eoh peorð eolh sigel tir beorc eh mann lagu ing eðel dæg ac aesc yr ior ear
Rune-Feoh.png Rune-Ur.png Rune-Thorn.png Rune-Os.png Rune-Rad.png Rune-Cen.png Rune-Gyfu.png Rune-Wynn.png Rune-Hægl.png Rune-Nyd.png Rune-Is.png Rune-Ger.png Rune-Eoh.png Rune-Peorð.png Rune-Eolh.png Rune-Sigel.png Rune-Tir.png Rune-Beorc.png Rune-Eh.png Rune-Mann.png Rune-Lagu.png Rune-Ing.png Rune-Eðel.png Rune-Dæg.png Rune-Ac.png Rune-Æsc.png Rune-Yr.png Rune-Ior.png Rune-Ear.png
f u þ, ð o r k g w h n i j eo p x s t b e m l ŋ œ d a æ y ia, io ea
prospero uro dorno buŝo rajdo torĉo donaco ĝojo hajlo neceso glacio jaro taksuso piro? alko suno dio betulo ĉevalo viro lago Ingvo posedaĵo tago kverko frakseno angilo tombo

La Danaj runoj[redakti | redakti fonton]

La danaj runoj
La Rök-ŝtono en Rök, Svedio

Iutempe inter la 5-a kaj la 6-a jarcentoj ŝanĝiĝis la malnova, ĝermana runalfabeto al nova sistemo; la pli novaj runoj aŭ la danaj runoj. Oni ne certe scias kial tio ŝanĝo okazis, la ŝanĝoj ne aperis gradon post grado sed subite. En la 9-a jarcenta runŝtono de Rök (bildo) ambaŭ sistemoj estas uzita, fakto kiu diras al ni ke eble la nova sistemo estis verko de sola homo aŭ grupo.

La danaj runoj havas pli malmulte da literoj, kio plifaciligas la sistemon je skribado, sed pli malfacile legebla. Tial evoluis sistemo por uzi la saman runliteron por du aŭ pli sonoj, por diferencigi la sonojn oni metas punkton en la signo, tia runo nomiĝas pikiĝa runa.

La nomo "Danaj runoj" estas iomete misgvidanta. Nuntempe la dana lingvo estas la lingvo de Danio, sed dum la vikinga epoko, "Dana lango" estis la nomo de la tutskandinava lingvo. Pluraj sciencistoj ne uzas la terminon, ĉar ĝi estas iomete tro arĥaika, la nomo pli nova runalfabeto estas opiniata ke pli korekta. Fakte, estas pli multaj de malkovritaj enskriboj danrunaj en Svedio ol en Danio.

La danaj runoj estas la runoj de la famaj runŝtonoj – ekzistas iom da ĝermanrunaj runŝtonoj kaj runenskribitaĵoj, sed ili ofte estas mallongtekstaj kaj/aŭ nedeĉifrataj. La skandinava literaturo ekis kiam la enĉizis poemojn, rakontojn kaj tombtekstojn en la skandinava granito – la plej konata, longa kaj grava teksto de pra-historia skandinavio estas la Rök-ŝtono kun la unua ekzemplo de sveda poezio, la poemo pri Teodoriko la granda (kiu fakte priskribas faman statuon de li en Ravenna, Italio, poste en Aĥeno, Germanio ĉar Karolo la granda movigis ĝin tie): Teodoriko la brava / ĉefo de la marmilitistoj, / regis ĉi tiojn marbordojn de Hreið-maro. / Nun li sidas arme / en sia gota ĉevalo, / ŝildo ŝovita en brako, / princo de la Mæringoj.

La Svedaj runoj[redakti | redakti fonton]

La mallongbranĉaj runoj

La nomo "Svedaj Runoj" estas (kiel la afero de la danaj runoj) iomete erara ĉar ili estis uzita en aliaj regionoj ol Svedio. Dum la sveda imperia periodo svedaj historiistoj provis farigi la svedan prahistorion pli grandioza por pravigi la ekspansiemajn planojn de la svedaj reĝoj. Pro tial ili nomigis varianto de la danaj runoj "La Svedajn Runojn" malgraŭ la certaĵo ke ili originas de Danio. La nuntempa scienca nomo de la alfabeto estas mallongbranĉaj runoj.

La mallongbranĉaj runoj estis la ĉefe uzita skribsistemo de la vikingoj – malmultaj neŝtonaj enskribaĵoj de la vikingoj estas konservitaj, sed kelkaj enskriboj sur porkaj ripoj estas ĉiujare trovitaj dum prifosadoj en ekz. Sigtuna kaj Lödöse. Ĉi tiuj enskribaĵoj koncernas normalajn aferojn kiel amo, festo kaj religio kaj la plejparto de la runoj estas mallongbranĉaj. La uzado de mallongbranĉaj runoj sur ŝtono estas malpli normala ol uzado de danaj runoj, sed kelkfoje la runisto miksas la leterojn; eble kaŭze de eraro sed pli probable ĉar li ne konis la diferencon.

La sentrunkaj runoj[redakti | redakti fonton]
La sentrunkaj runoj

Varianto de la mallongbranĉaj runoj estas la sentrunkaj aŭ la helsinglandaj (laŭ la provinco de Svedio kie la plejparto de la enskribaĵoj estas trovata). La mallongbranĉaj runoj ŝparas tempon kaj spacon al la skribisto kaj estas pli facile enskribitaj sur molaj materialoj kiel ligno aŭ mura strukaĵo; la sentrunkaj runoj estas unu paŝo plu – "la trunko" de la runo; la ĉefa streko en kiu la branĉoj aŭ la aldonaj streketoj estas elĉizitaj, estas forprenita kaj restas nur la branĉoj. La sistemo similas stenografia skribsistemo kaj ŝparas eĉ pli tempon kaj spacon ol la mallongbranĉaj runoj. Pro tial ĝi ankaŭ estas malfacillegebla por aliulo ol la skribisto kaj la signifo de la literoj estis mistero ekde la fino de la vikinga epoko ĝis la solvado de la fama sveda sciencisto Anders Celsius dum la 1700-oj.

La mezepokaj runoj[redakti | redakti fonton]

Kiel skribi Esperanton runskribe[redakti | redakti fonton]

Ĉar Esperanto havas plurajn nerunalfabetajn sonojn, la esperantisto, kiu emas skribi per runoj, ofte havas problemon. Ĉi tio nur estas propono (verkita de Robin Rönnlund), aŭ ekzemplo, kiel skribi Esperanton runmaniere.

Eo-alfabeta litero Runo Nomo de la runo
a a ansuz
bo b berkenan
co c cen
ĉo ĉ ger
do d dagaz
e e ehwaz
fo f fehu
go g gebô
ĝo ĝ ingwaz
ho h haglaz
ĥo ĥ hægl
i i isa
jo j jera
ĵo ĵ iwaz
ko k kaunan
lo l lagu
mo m mannaz
no n naudiz
o o oþalan
po p perþo
ro r raido
so s sowilo
ŝo ŝ sigel
to t tiwaz
u u uruz
ŭo ŭ wynn
zo z algiz

La esperanta literumo similas la malnovan runskribon ("duoblaj literoj" ne ekzistas; la malnovsveda "Gunnar" iĝas "gunar"). Tial la esperantruna skribsistemo ne estus tro malfacila por komencantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]