Billund

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
tradicia gastejo en Billund

Billund estas urbeto en la regiono Syddanmark (suda Danio) de Danio, centre de la duoninsulo Jutlando. Temas pri la dua plej granda urbo en la samnoma komunumo. Laŭ la stato de 2009 la urbeto havas 6.033 loĝantojn.


Billund internacie aparte konatas pro la sidejo de la dania firmao LEGO, kiu produktas infanludilajn konstruobrikojn, kaj pro la porinfana amuzparko Legoland Billund.

Enhavo

Geografio[redakti]

Billund situas 13 kilometrojn oriente de la samkomunuma urbo Grindsted, 56 kilometrojn nordoriente de Esbjerg kaj 27 kilometrojn okcidente de la regiona ĉefurbo Vejle.

la flughaveno Billund

Trafiko[redakti]

La urbo posedas internacian flughavenon kun 3100 metrojn longa avia dromo. La flughaveno estas la dua plej granda en Danio kaj havas la IATA-kodon BLL. Laŭ propraj informoj, la flughaveno dum la jaro 2007 havis pli ol 2,2 milionojn da pasaĝeroj.[1].

Referencoj[redakti]

  1. retejo de la flughaveno Billund

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    oficiala retejo de la komunumo Billund
Ekstera ligilo    retejo de la amuzparko Legoland (plurlingva)