Fyn
El Vikipedio
Fyn (dana prononco [fyn], foje esperantlingve nomata Fueno[1]) estas la dua plej granda insulo de Danio, meze inter Jutlando kaj Sjælland (Zelando). Ĝi estas konektita al ambaŭ per pontoj. Okcidente la dividilo inter Fueno kaj Jutlando estas la markolo Eta Belto, oriente la dividilo inter Fueno kaj Zelando estas la markolo Granda Belto.
La plej granda urbo de Fueno estas Odense, kiu estas ankaŭ la naskiĝurbo de la mondfama dana verkisto Hans Christian Andersen. Danoj ofte priskribas Fyn kiel "la ĝardeno de Danio". Alia diraĵo estas "Fyn er fin" ("Fyn belas").
Urboj (laŭ grando): Odense, Bogense, Middelfart, Assens - Fåborg, Svendborg, Nyborg, Kerteminde
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Notoj
- ↑ ekzemple nomata Fueno en la kongresa libro kaj aliaj publikaĵoj de la IJK 1975 en Fredericia