Distrikto Nordokcidenta Meklenburgo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Distrikto Nordokcidenta Meklenburgio
Origina nomo Landkreis Nordwestmecklenburg
Wappen Landkreis Nordwestmecklenburg.png
Lando Germanio
Estas parto de Meklenburgo-Antaŭpomerio
Administra centro Wismar
Loĝantaro (laŭ la stato de 2010-12-31) 160 423
Loĝdenso 76 hom./km²
Areo 2 227 km²
Mecklenburg-Vorpommern NWM 2011.svg
La Distrikto Nordokcidenta Meklenburgio sur la mapo de Meklenburgo-Antaŭpomerio
Aŭtaj kodoj NWM, HWI
La oficiala paĝaro
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Distrikto Nordokcidenta Meklenburgo (germane: Landkreis Nordwestmecklenburg) situas en la nordokcidento de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Wismar estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 227 km² loĝas 160 423 homoj; do meznombre 76 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Nordokcidenta Meklenburgo estas signita per 8.

Mecklenburg-Vorpommern (map).jpg

Najbaraj distriktoj estas - laŭ administra divido ne plu aktuala ekde la 4-a de septembro 2011 - oriente Bad Doberan (1) kaj Güstrow (3) - nun distrikto Rostock, sudoriente Parchim (10) kaj sude Ludwigslust (4) - nun distrikto Ludwigslust-Parchim - kaj la eksterdistrikta urbo Schwerin. En la okcidento apudas la ŝlesvigo-holstinia distrikto Duklando Lauenburg kaj la urbo Lübeck.



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj