Distrikto Duklando Lauenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
administra sidejo: Ratzeburg
areo: 1263 km²
enloĝantoj: 187.053 (fine de septembro 2006)
loĝdenso: 148 po km²
aŭtokodo: RZ (Ratzeburg)
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La distrikto Duklando Lauenburg - germane Kreis Herzogtum Lauenburg - situas en la pleja sudo de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Ratzeburg. La distrikto apartenas al la metropola regiono Hamburgo.

Najbaras la distriktoj Stomarn - plus la eksterdistrikta urbo Lubeko - nordokcidente kaj norde, Nordokcidenta Meklenburgo kaj Ludwigslust de la najbara federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio oriente, Lüneburg kaj Harburg de la najbara federacia lando Malsupra Saksio sude (natura suda limo de la distrikto estas la rivero Elbo) kaj la federacia lando Hamburgo okcidente.

La distrikto ĝis hodiaŭ restis tre arbaroriĉa. Kun la "Saksa Arbaro" (Sachsenwald) ĝi disponas pri la plej granda arbara areo de la federacia lando. La natura parko "Lagoj de Lauenburg" (Naturpark Lauenburgische Seen) estas inter la plej aĝaj naturaj parkoj de Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo de la hodiaŭa distrikto ekde la 14-a jarcento estis la norda parto de la historia duklando Lauenburg respektive poste Sachsen-Lauenburg. De 1702 ĝi iĝis parto de la princlando Hanovro, de 1815 ĝis 1865 apartenis al Danio kaj ekde tiam al Prusio. Post la alligo de la areo al la nova prusia provinco "Ŝlesvigo-Holstinio" dum la jaro 1876 la distrikto ricevis de la registaro de Prusio la rajton daŭre teni la nomon "duklando" (Herzogtum). Ĝis la jaro 1937 ene de la distrikta teritorio estis multaj eksklavoj de Meklenburgo kaj Lubeko, nur dum tiu jaro ili integriĝis en la distrikton. Historia administra centro estas la urbo Ratzeburg, kvankam la urbo Geesthacht intertempe havas pli da enloĝantoj.

Post la Dua Mondmilito oriente de la distrikto estis la limo inter la brita kaj sovetunia zonoj de Germanio, kaj la posta limo inter la du germanaj ŝtatoj FRG kaj GDR, kiu flanke de orienta Germanio iĝis limo fortege armee kontrolata. La distrikto devis cedi tri komunumojn al la najbara sovetunia zono de Germanio kaj posta GDR, sed kompense ricevis de tie kvar aliajn komunumojn najbarajn al la urbo Ratzeburg. Post la reunuiĝo de Germanio de la jaro 1990 oni decidis teni la distriktan limon armee interkonsentitan dum la jaro 1945.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 10 komunumaroj, en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter, kaj aldone el 6 sendependaj urboj. Ĉiuj komunumaroj konsistas el pluraj neurbaj kaj parte ankaŭ urbaj komunumoj, kaj kune ofertas grandan parton de la publikaj servoj. Sume en la distrikto ekzistas 132 unuopaj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2012.

Menciindas, ke kompare kun la resto de la federacia lando la komunumoj kaj ankaŭ komunumaroj de la distrikto havas malmultajn loĝantojn (pluraj komunumoj eĉ malpli ol 100 loĝantoj) kaj estas aliflanke relative multnombraj. La landa registaro tre penas krei pli grandajn administrajn unuojn, sed la plej multaj loĝantoj rezistas al ĉiaj provoj ŝanĝi la historiajn limojn.

Sendependaj urboj:

Komunumaroj (Ämter) kun unuopaj membraj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj:

* administra centro

  1. Behlendorf (391)
  2. Berkenthin* (2074)
  3. Bliestorf (639)
  4. Düchelsdorf (158)
  5. Göldenitz (234)
  6. Kastorf (1177)
  7. Klempau (626)
  8. Krummesse (1745)
  9. Niendorf apud Berkenthin (191)
  10. Rondeshagen (807)
  11. Sierksrade (350)
  1. Alt Mölln (876)
  2. Bälau (252)
  3. Borstorf (277)
  4. Breitenfelde (1899)
  5. Grambek (414)
  6. Hornbek (186)
  7. Lehmrade (490)
  8. Niendorf (Stecknitz) (659)
  9. Schretstaken (473)
  10. Talkau (528)
  11. Woltersdorf (291)
  1. Besenthal (78)
  2. Bröthen (275)
  3. Büchen* (5671)
  4. Fitzen (339)
  5. Göttin (53)
  6. Gudow (1658)
  7. Güster (1239)
  8. Klein Pampau (613)
  9. Langenlehsten (167)
  10. Müssen (1005)
  11. Roseburg (525)
  12. Schulendorf (444)
  13. Siebeneichen (264)
  14. Tramm (347)
  15. Witzeeze (874)
  1. Aumühle (3153)
  2. Börnsen (4330)
  3. Dassendorf* (3181)
  4. Escheburg (3339)
  5. Hamwarde (766)
  6. Hohenhorn (522)
  7. Kröppelshagen-Fahrendorf (1200)
  8. Wiershop (160)
  9. Wohltorf (2391)
  10. Worth (171)
  11. Sachsenwald, arbaro
  1. Albsfelde (67)
  2. Bäk (875)
  3. Brunsmark (157)
  4. Buchholz (231)
  5. Einhaus (371)
  6. Fredeburg (46)
  7. Giesensdorf (118)
  8. Groß Disnack (79)
  9. Groß Grönau (3595)
  10. Groß Sarau (902)
  11. Harmsdorf (294)
  12. Hollenbek (415)
  13. Horst (232)
  14. Kittlitz (254)
  15. Klein Zecher (243)
  16. Kulpin (213)
  17. Mechow (110)
  18. Mustin (726)
  19. Pogeez (395)
  20. Römnitz (53)
  21. Salem (595)
  22. Schmilau (549)
  23. Seedorf (531)
  24. Sterley (938)
  25. Ziethen (996)
  1. Basedow (650)
  2. Buchhorst (167)
  3. Dalldorf (368)
  4. Juliusburg (172)
  5. Krukow (165)
  6. Krüzen (369)
  7. Lanze (280)
  8. Lütau (699)
  9. Schnakenbek (833)
  10. Wangelau (217)
  1. Duvensee (541)
  2. Grinau (311)
  3. Groß Boden (192)
  4. Groß Schenkenberg (528)
  5. Klinkrade (615)
  6. Koberg (761)
  7. Kühsen (378)
  8. Labenz (842)
  9. Lankau (478)
  10. Linau (1188)
  11. Lüchow (298)
  12. Nusse (1060)
  13. Panten (608)
  14. Poggensee (349)
  15. Ritzerau (284)
  16. Sandesneben* (1685)
  17. Schiphorst (610)
  18. Schönberg (1371)
  19. Schürensöhlen (145)
  20. Siebenbäumen (632)
  21. Sirksfelde (325)
  22. Steinhorst (545)
  23. Stubben (384)
  24. Walksfelde (182)
  25. Wentorf (Komunumaro Sandesneben) (682)
  1. Basthorst (412)
  2. Brunstorf (641)
  3. Dahmker (152)
  4. Elmenhorst (889)
  5. Fuhlenhagen (315)
  6. Grabau (293)
  7. Groß Pampau (149)
  8. Grove (258)
  9. Gülzow (1239)
  10. Hamfelde (463)
  11. Havekost (180)
  12. Kankelau (207)
  13. Kasseburg (570)
  14. Kollow (597)
  15. Köthel (276)
  16. Kuddewörde (1360)
  17. Möhnsen (552)
  18. Mühlenrade (182)
  19. Sahms (373)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]