Lauenburg (Elbo)
| Lauenburg (Elbo) | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | ||||
| Distrikto | Distrikto Duklando Lauenburg | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 54°27′45″N 09°05′45″O / 54.4625°N, 9.09583°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 49 m | ||||
| Areo | 9,54 km² | ||||
| Loĝantaro | 11234 (stato 2011-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
| Telefona antaŭkodo | 04153 | ||||
| Poŝtkodo | 25866 | ||||
| Aŭtomobila kodo | RZ | ||||
| Oficiala kodo | 01053083 | ||||
| Komunumestro | Andreas Thiede | ||||
| Adreso de la administrejo | Amtsplatz 6 21481 Lauenburg/Elbe |
||||
| Komunuma retejo | www.lauenburg.de | ||||
Lauenburg (Elbo) estas eta urbo ĉe la rivero Elbo en sudorienta Ŝlesvigo-Holstinio, sude de Lubeko. Ĝi donis sian nomon al historia mezepoka duklando kaj al la nuna distrikto Duklando Lauenburg, al kiu la urbo apartenas, kvankam la administra centro de la distrikto situas en la najbara urbo Ratzeburg. Fine de decembro 2011 la urbo havis 11234 loĝantojn.
Apud Lauenburg troviĝas strata kaj fervoja ponto trans la Elbo.
La urbo estis fondita en la jaro 1182 fare de Bernardo de Askanio, la antaŭulo de la dukoj de Lauenburg. Lauenburg estis duklando ĝis 1689. La areo de la mezepoka feŭdo estis proksimume identa al la hodiaŭa distrikto. En la mezepoko Lauenburg estis komercejo sur la Malnova Salstrato kiu transpasis la Elbon ĉi tie. Hodiaŭ ĝi estas la suda finpunkto de la Elbo-Lubeko-Kanalo.
En 1931 tie okazis la Ido-konferenco.

