Distrikto Lüneburg
El Vikipedio
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia Lando: | Malsupra Saksio |
| Administra urbo: | Lüneburg |
| Areo: | 1.323 km² |
| Loĝantoj: | 178090 (fine de decembro 2011) |
| Loĝdenso: | 132 |
| Aŭtokodo: | LG |
| Municipokodo: | 03355 |
| Komunumoj: | 43 |
| Situo ene de Malsupra Saksio | |
La distrikto Lüneburg (germane Landkreis Lüneburg) situas en la pleja nordoriento de la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio - iom sudoriente de Hamburgo, borde de la rivero Elbo. Administra centro estas la samnoma urbo Lüneburg. La distrikto havas areon de 1 323 km², kaj fine de decembro 2011 ĝi havis 178090 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
Eksterlanda kunlaboro [redakti]
Ĝemelaj urboj, distriktoj kaj komunumoj [redakti]
La distrikto Wągrowiec kaj ĝiaj respektivaj komunumoj subskribis partnerecan kontrakton kun la distrikto Lüneburg. La distriktoj interŝanĝas siajn spertojn pri la municipa nivelo kaj kunlaboras en la sferoj kultura, sporta, turista kaj socia.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||