Distrikto Lüneburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Lüneburg en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Lüneburg
Areo: 1.323 km²
Loĝantoj: 187552
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 132
Aŭtokodo: LG
Municipokodo: 03355
Komunumoj: 43
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Lüneburg (germane Landkreis Lüneburg) situas en la pleja nordoriento de la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio - iom sudoriente de Hamburgo, borde de la rivero Elbo. Administra centro estas la samnoma urbo Lüneburg. La distrikto havas areon de 1 323 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 187 552 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo.

Eksterlanda kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj, distriktoj kaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Wągrowiec kaj ĝiaj respektivaj komunumoj subskribis partnerecan kontrakton kun la distrikto Lüneburg. La distriktoj interŝanĝas siajn spertojn pri la municipa nivelo kaj kunlaboras en la sferoj kultura, sporta, turista kaj socia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]