Distrikto Wągrowiec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Wągrowiec
Pola nomo Powiat Wągrowiecki, Distrikto Wągrowiec
Flago Blazono
Situo en regiono
Distrikto
Provinco Grandpollando
Ĉefurbo Wągrowiec (legu: Vongrovjec)
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj 2
    kampaj 4
Urbeco 47
Areo 1040,8 km2
Loĝantaro 70233 (en 2019)
Loĝdenso 67/km2
Aŭtokodo PWA
TERYT 4.30.38.28.00.0
Adreso de estraro ul. Kościuszki 15
Poŝtkodo de estraro 62-100
Telefono de estraro 67 262-01-68
Fakso de estraro 67 262-01-68
Retpaĝaro de distrikto http://www.wagrowiec.pl
vdr

La distrikto Wągrowiec (pole: Powiat Wągrowiecki) estas distrikto en Grandpollando en Pollando. Oni establis ĝin en la jaro 1999 kadre de la administracia reformo. Ĉefurbo estas la samnoma urbo Wągrowiec [Vongrovjec]. Fine de 2019 en la distrikto vivis 70 233 loĝantoj.

La distrikto situas en la nord-orienta parto de la vojevodio Grandpollando. Ĝi okupas la surfacon de 1040,8 km² kaj situas en la historie etnografia regiono nomata Pałuki (legu: Paŭuki), sur la kruciĝo de itinero de Piastoj kun itinero de Cistercianoj. Ĝi estas loĝata de pli ol 70 mil loĝantoj en la komunumoj de Wągrowiec, Skoki, Gołańcz [Goŭanjĉ], Damasławek [Damasŭavek], Mieścisko [Mjeŝcjisko], Wapno [Vapno] kaj la urbo Wągrowiec.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • Pri la historio de la distrikto vidu en koncerna ĉapitro de la urbo Wągrowiec.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ladistrikto troviĝas en la nord-orienta parto de Grandpollando, grandparte en historia kaj etnografia regiono Pałuki [Paŭuki]. La terenon formis retiriĝanta glaĉero. La teritorion karakterizas amika naturĉirkaŭaĵo, beleco de la naturo kaj pitoreskaj pejzaĝoj. Troviĝas ĉi tie multaj lagoj, kio kreas bonajn kondiĉojn por ripozo kaj akvosportoj kiel kajaksporto, velado, boatado, motorboatado, akvoskoterado kaj ankaŭ ventsurfado. Ĉi tie estas ankaŭ paradizo por fiŝhokistoj; la lagoj abundas je fiŝoj - angiloj, plotoj, ezokoj, bramoj, tinkoj. Plimulton da distriktaj lagoj ĉirkaŭas arbaroj, en kiuj bone markitaj piedaj kaj biciklaj itineroj invitas kaj instigas por aktivado ne nur la lokan loĝantaron, sed ankaŭ turistojn.

Arbaroj okupas 19.622 ha, tio estas 18,89% de la tuta areo de la distrikto.

La distrikto estas tereno malmulte medipoluciita. Troviĝas ĉi tie kelkaj interesaj naturprotektataj terenoj - la arbara, "Dębina" ("Kverkejo"), kiu situas kelkajn kilometrojn de la distrikta ĉefurbo. Tiu naturrezervejo okupas la areon de 40 ha kaj sur ties tereno troviĝas proksimume 300-jaraĝaj kverkoj. Inter ili la plej grandioza estis agnoskita kiel naturmonumento kaj ricevis la nomon Wojciech Korfanty. Krom la kverkoj kreskas tie ankaŭ aliaj arboj - tilioj, ulmoj, aceroj, fagoj, platanaceroj kaj en la suba arbarkreskaĵo troviĝas protektataj specioj de sovaĝaj floroj kaj plantoj, ekzemple unuflora meliko, koridalo, birdonesta orkideo. En la arbaro trovas loĝlokon ankaŭ diversaj specioj de birdoj, inter ili griza ardeo kaj migra falko.

Sur la tereno de la lagoj de Bracholin (Braĥolin) troviĝas rezervejo de faŭno, en kiu troviĝas 139 specioj de birdoj, en tiu nombro 68 estas specioj ĉi tie nestantaj kiel ekzemple tre malofte renkontata lana anaso, griza ansero, kelkaj specioj de podicipoj kaj ankaŭ marĉa strigo.

La distrikton trafluas kvar riveroj: Wełna (Veŭna), Nielba (Njelba), Struga Gołaniecka (Struga Goŭanjecka) kaj Mała Wełna (Malgranda Veŭna). Du el ili - Nielba kaj Wełna - kruciĝas, kreante unikan hidrografian fenomenon, nomatan populare sed false forkiĝo: malgraŭ la kruciĝo, ĉiu rivero gvidas sian propran akvon, nur malgranda kvanto de la akvo miksas sin.

Statistikaj donitaĵoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto okupas la areon de 1040,8 km² kaj estas unu el la pli grandaj distriktoj de Grandpollando. Loĝas en ĝi pli ol 68 miloj da loĝantoj.

Konsistigas ĝin 7 komunumoj:

  • La Urba Komunumo Wągrowiec
  • Urbo-vilaĝaj komunumoj - Gołańcz (Goŭanjĉ), Skoki.
  • Vilaĝaj komunumoj - Damasławek (Damasŭavek), Mieścisko (Mjeŝcjisko), Wapno (Vapno), Wągrowiec

Ĝemelaj urboj, distriktoj kaj komunumoj[redakti | redakti fonton]