Wełna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wełna
rivero
Bazaj informoj
Situo en Pollando
Longeco 118 km
Fluo
Fonto proksime de Gniezno
- Koordinatoj 52° 30′ 52″ N, 17° 38′ 18″ O (mapo)52.51444444444417.638333333333
Enfluejo ĉe Oborniki en la riveron Varto
- Koordinatoj 52° 38′ 39″ N, 16° 48′ 17″ O (mapo)52.64416666666716.804722222222
Geografio
Trairataj urboj Janowiec Wielkopolski, Wągrowiec kaj Rogoźno
Map
Wełna
vdr

La rivero Wełna (jen pole, prononco [VEŬna], germane Welna, ankaŭ Kleine Warthe) situas en la provinco aŭ historie vojevodio Grandpollando de Pollando. Ĝi estas dekstra alfluanto de la rivero Varto, kun longeco de 118 kilometroj kaj basena areo de 2.635 km². Ĝia fonto estas proksime de Gniezno, dum sia vojo ĝi pasas tra Janowiec Wielkopolski, Wągrowiec kaj Rogoźno, kaj fine apud Oborniki ĝi enfluas en la riveron Varto.