Sankta Tudvalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Tudvalo
Ikono pentrita por la ortodoksa asocioSankta Anna de Bretonujo
Ikono pentrita por la ortodoksa asocio
Sankta Anna de Bretonujo
Naskiĝo 490 en ĉe Devon en Britujo
Morto 563 en Tréguier, Bretonujo
Adorita en Romkatolika eklezio,
Orienta ortodoksa eklezio,
Anglikana komunumo
Festotago 30-an de Novembro
v  d  r
Information icon.svg

Sankta Tudvalo estis unu el Sep sanktuloj fondintaj Bretonujon kaj la unua episkopo de Tregoro en Bretonujo

La ĉefurbo de Bro-Dreger, Tréguier estas unu el la etapoj de la pilgrimado Tro Breizh (turneo de Bretonujo), kiu estiĝis en la mezepoko.

La festotago de Sankta Tudvalo estas la 30-a de novembro.

Tugdual, Tudal (Landudal), Thual (Saint-Thual), Oual (kapelo en Loctudy), Pabu (Saint Pabu Trebabu, Pabu Lanbabu) estas la aliaj nomoj de Tudvalo. Pabu devenas de la vorto pab aŭ pap en la malnova bretona lingvo, kiun la monaĥejoj uzis por nomi la patron, la abaton, t.e. la estron de la monaĥejo.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Sankta Tugdual naskiĝis en 490 en Devon, en Dumnonia. Li estis la filo de la reĝo Hoel la 1-a kaj lia patrino estis Sankta Pompée. Li estis la frato de la reĝo Hoel la 2-a, Sankta Seve kaj Sankta Lunaire. Li estis edukita en la monaĥejo de Llantwitt, en Kimrujo.

Laŭ Chanoine Hervé Calvez[1], anĝelo demandis al li iri en Armorikon. Kiam li estis 25 jaraĝa, li enmigris tien kun 72 pastroj kaj laikoj. Ĉestis inter ili Sankta Ruellin, Sankta Guevroc, Sankta Goneri, Sankta Loevan kaj Sankta Briac. Ŝia patrino Sankta Pompée kaj ŝia fratino Sankta Seve akompanis lin.

Alveno en Le Conquet[redakti | redakti fonton]

Li albordiĝis je Le Conquet, kaj fondis monaĥejon en lann Pabu la nuna Trebabu en la regiono Bro-Leon, je duonhoro de la maro. En Saint-Pabu li fondis ermitejon. Li deziris, ke estos aprobitaj siaj konstruaĵoj . Li do vizitis la princon, kiu regis Domnonian en Bretonujo. Li nomiĝis Deroc’h, li sukcedis Rigualon post la morto de Withur. Tiu princo konsentis, kaj donacis la teritorion, kiu situis inter Landivisiau kaj Morlaix. Tie situas la urboj Sainte-Seve, el la nomo de lia fratino, kaj la villaĝo Trepompe, el la nomo de lia patrino.

Tra la tuta Domnonia de Bretonujo[redakti | redakti fonton]

Post kelka tempo, li forlasis la lann Pabu kaj trairis la tutan Domnonian kun kelkaj discipuloj. Tiu regiono de Bretonujo enhavis Tréger Goelo Penthievre kaj iris ĝis Dol kaj la rivero Couesnon apud Monto Sankta Mikaelo. La nuna urbo Saint-Lunaire nomiĝis antaue Pontual . Pluraj nobelaj familioj donacis bienojn, por ke li povos fondi monaĥejojn.

Fondinto de Tréguier[redakti | redakti fonton]

La episkopujo de Tregoro en Bretonujo

La ĉefan monaĥejon, kiun li fondis estis tiu de Val-Tregor, kiun oni nomis en la bretona lingvo Traon-Trecor, Lann-Treguer en la mezepoko, kaj hodiaŭ Tréguier (Landreger bretone). La loko situas sur altaĵo en la enfluejo de du riveroj. Pli kaj pli da kristanoj alvenis . La tombo de Pompée troviĝas en la preĝejo de Langoat.

La episkopo[redakti | redakti fonton]

Tiom da kristanoj demandis al Tugdual fariĝi episkopo, ke li foriris al Angers. La episkopo Sankta Aubin bonvenigis lin, kaj proponis, ke ili kuniru viziti la reĝon Childebert en Parizo. Kiam li staris antaŭ la reĝo, kolombo malsupreniris, kaj staris sur la dekstra ŝultro de Tugdual. Tiel impresita pro tiu mirindaĵo li estis, ke la reĝo proponis doni al li, kion li deziris.

_ Nur bonvolu agnoski la donacojn de la sinjoroj kaj princoj al miaj monaĥoj, la bienojn sur kiuj ni konstruis niajn monaĥejojn.

Childebert konsentis. Kiam Tugdual estis forironta, delegitaro de la loĝantaroj de Treger petis de Childebert, ke Tugdual fariĝos episkopo. Tiel farite.

Ĉirkau la la monaĥejo de Lann-Tréguier estis kreskinta granda vilaĝo kaj tie estis fondita la episkopejo. Post 1802 la episkopujo Tregoro (Bro-Dreger bretone) estos ligita al la episkopujo de Bro Sant-Maloù

Papo[redakti | redakti fonton]

La papa kruco

Ĉar pli kaj pli da malpiuloj insultadis lin, li decidis pilgrimiri en Romon. Li alvenis en la tempo, kiam estis entombigita la papo. Li do ĉeestis la funefran ceremonion, kaj poste, kiam ĉiuj kuniĝis por elekti la novan papon, kolombo blanka malsupreniris sur la kapon de Tudvalo. La popolamaso elektis lin sub la nomo Leo V Papa Britigenus. Sed, post du jaroj, blanka ĉevalo alvenis por preni lin. Li do surĉevaliris kaj revenis al Tregoro. La statuo de Sankta Tudvalo prezentas lin en la kostumo de papo, portante la tiaron kaj la papan krucon, baritan per tri krucetoj

Morto de la sanktulo[redakti | redakti fonton]

La katedralo de Tregoro

Antaŭ sia morto, li proponis Ruellin kiel sian sukcesoron. Li mortis je la 30a de novembro 553 aŭ 563. Parto de la relikvoj estas en Tregoro kune kun tiuj de Ivo Hélory de Kermartin

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Les grands saints bretons Ed. Arthaŭd 1935

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]