Ivo Hélory de Kermartin
El Vikipedio
| Saint Yves | |
|---|---|
| La relikvoj de sankta Ivo kaj de sankta Tugdual elirantaj de la katedralode Tréguier | |
| Naskiĝo | 17-a de Oktobro 1253en nobeldomo de Kermartin en Minihy-Tréguier |
| Morto | 19-a de Majo 1303en Tregoro |
| Adorita en | Roma Katolika Eklezio |
| Kanonizita | 1347 de Klemento la 6-a |
| Ĉefsanktejo | Tréguier kie okazas fama Pardonprocesio ĉiujare, la 19-an de Majo |
| Festotago | 19-a de Majo |
| Atributoj | Kutime reprezentata kun monsaketo en la mano, por signi la monon, kiun li donis al la malriĉuloj en sia vivo, kaj pergameno en la alia, por signi sian eklezian juĝistan postenon. Ankaŭ ofte reprezentata inter riĉulo kaj malriĉulo. |
| Patroneco | Li estas la sankta patrono de ĉiuj juĝaj kaj juraj profesioj, kaj aparte de la advokatoj. Li estas ankaŭ unu el la du sanktaj patronoj de Bretonio. |
Sankta Ivo Hélory de Kermartin, Ivo de Tréguier aŭ simple sankta Ivo en la katolika tradicio, naskiĝis en ĉ. 1250 kaj mortis en 1303. En la bretona lingvo, li estas nomata sant Erwan en Trégor, Iwan, Youenn aŭ Eozen en aliaj regionoj. Pastro kaj eklezia juĝisto de diocezo (diocezo de Rennes kaj poste de Tréguier), li dediĉis sian vivon al la juĝado kaj al la malriĉuloj. La katolika Eklezio agnoskis lin kiel sanktulon kaj festas lin en la 19-a de Majo.
Ne ekzistas Vivo de sankta Ivo verkita de liaj samtempanoj, sed nur la proceduro farita en 1330 por atingi sian kanonizadon. Post lia kanonizado, pluraj verkoj pri lia vivo estis skribitaj en la franca, en la latina, en la bretona kaj en la itala.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- [1] Vivo de sankta Ivo de Christian Bertin (en esperanto)
