Klemento la 6-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klemento la 6-a
Clemens VI.gif
Naskonomo Pierre Roger
Komenco de pontifiko 7-a de majo 1342
Fino de pontifiko 6-a de decembro 1352
Antaŭulo Benedikto la 12-a
Sekvanto Inocento la 6-a
Dato de naskiĝo en 1291
Loko de naskiĝo Rosiers-d'Égletons, Limoĝio, reĝlando Francio
Dato de morto 6-a de decembro 1352
Loko de morto Avinjono
v  d  r
Information icon.svg

Klemento la 6-a (latine Clemens Sextus, naskonome Pierre Roger), origine benedikta monaĥo, estis papo de la romie katolika eklezio, elektita en la jaro 1342. Li oficis ĝis sia morto la 6-an de decembro 1352, dum 10 jaroj kaj 7 monatoj, kaj estis la kvara el la papoj de Avinjono. Sume temis pri la 198-a papo. Li plej konatas pro tio ke li regis dum la tempo de la nigra morto (1348–1350), granda kaj tuteŭropa epidemio de pesto, kaj universale absolvis ĉiujn pekojn de tiuj kiuj mortis en la epidemio (kaj pro la kriza situacio eventuale ne havis ŝancojn konfesi siajn pekojn al ekleziulo).


persona papa blazono de li, poste transprenita ankaŭ de Gregorio la 11-a