Nigra morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilustraĵo pri la Nigra Morto en la Togenburga Biblio

La nigra morto estis epidemio de pesto -plej verŝajne Bubona pesto- en la mezepoko. Ĝia unua apero kaŭzis amasan morton en Eŭropo, inter 1347 kaj 1351. Proporcie, ĝi postulis pli da vivo ol la pli fruaj epidemioj aŭ militoj.

La pesto disvastiĝis el Ĉinio kaj interna Azio, Eŭropon atingis en 1347, post kiam kipĉakoj atakis ĝenovan setlejon sur la Krimea duoninsulo kaj ili katapultis pestoinfektitajn kadavrojn en la urbon. La malsano disvastiĝis el la mediteraneja havenoj kaj atingis en 1347 Sicilion, poste nordan Afrikon, la Italan duoninsulon, Iberion, Anglion kaj Francion (1348), Aŭstrion, Hungarion, Svislandon, Germanion kaj la Germanan ebenaĵon (1349), same Skandinavion kaj Baltion (1350). La pesto revenis en 1361–63, 1369–71, 1374–75, en 1390 kaj en 1400.

La morta proporcio estis la plej granda en la dense loĝitaj urboj, inter monaĥoj. Malpli suferis la Princlando de Milano, Flandrio kaj Bearno, dum multaj mortis en Toskano, Aragono, Katalunio kaj Langvedoko.

Mortis multaj nobeloj kiel Eleonora, edzino de Petro la 4-a de Aragono, Alfonso la 9-a (reĝo de Kastilio) kaj Johanna, filino de Eduardo la 3-a dumvoje al sia geedza festo kun filo de Alfonso. Mortis du episkopoj de Canterbury: John de Stratford kaj Thomas Bradwardine unu post la alia. Petrarca perdis Laura'n – inspiranton de liaj multaj versoj – kaj la apoganton, kardinalon Giovanni Colonna.

Ĝenerale, mortis inter ok-ono kaj triono de la loĝantaro, depende de la areo. La franca kronikisto Jean Froissart kalkulis, ke mortis proksimume triono de la loĝantaro. Loĝantaro de Anglio en 1400 estis duono kompare al tiu de 1300. En Anglio senhomiĝis ĉ. 1000 vilaĝoj. Laŭ kelkaj kalkuloj mortis entute ĉ. 20 milionoj da homoj je la pesto.

Loĝantaro de okcidenta Eŭropo atingis la nombron de antaŭ 1348 nur komence de la 16-a jarcento.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Oni provizore tuj ĉesis militi, la komercado grave malpliiĝis. Daŭra efiko estis la nekultivado de agroj, pro tio bankrotis kelkaj bieneguloj aŭ ili devis akcepti anstataŭ laboro monimposton. Tiel kreskis la enspezo de la metiistoj kaj kamparanoj.

Psiĥa efiko de la nigra morto montriĝis norde de la Alpoj, kie la verkistoj, artistoj turnis sin al temoj de la nigra morto.