Langvedoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Langvedoko
france Languedoc, okcitane Lengadòc
historia teritorio
Flago
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Historiaj regionoj Graflando de Tuluzo, Reĝlando de Aragono
Parto de Langvedoko-Rusiljono, Sudo-Pireneoj
Montaro Pireneoj
Ĉefaj centroj
Memorindaĵoj Kataristaj burgoj
Riveroj Hérault, Aldeo, Lez
Plej granda urbo Tuluzo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Langvedoko enkadre de Francio
Langvedoko enkadre de Francio
Langvedoko enkadre de Francio
Mapo de la Langvedoka Provinco en la reĝa tempo (14a-18a jarcentoj)
Mapo de la Langvedoka Provinco en la reĝa tempo (14a-18a jarcentoj)
Mapo de la Langvedoka Provinco en la reĝa tempo (14a-18a jarcentoj)
Vikimedia Komunejo: Languedoc
Noto : Limoj de la historia Langvedoko ne precize koincidas kun la nuntempa Langvedoko-Rusiljono.
LangvedokofranceLanguedoc — estas historia regiono en suda Francio. Ĝia nomo devenas de la okcitana Lengadòc [lengodó], kiu signifas òc-lingvo (òc estas la okcitana vorto por "jes" — norda Francio krontraste estis nomita la lando de langue d’oïl, oïl estis la nordfranca vorto por "jes" el kiu venas la nuna franca oui [ŭi]). La nomo Langvedoko plu ekzistis en la nomo de la eksa administra regiono Langvedoko-Rusiljono (nun Okcitanio). Limoj de historia Langvedoko ne precize koincidas kun la nuntempa Langvedoko-Rusiljono: parto de ĝi apartenis al eksa regiono Sudo-Pireneoj (nun ankaŭ Okcitanio) interalie la gravaj urboj Albi kaj Tuluzo, la lasta mem estas ties ĉefurbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tipa bildo de la montara regiono Cévennes meze de Langvedoko: pejzaĝo kun profundaj riveraj kanjonoj

Kiu ajn estu la politika difino kaj la precizaj limoj de Langvedoko temas pri regiono ĉe Mediteranea marbordo ĉe Golfo de Liono, sude de Francio (antaŭe de Gaŭlio) kiu etendiĝas de Rodano ĝis Pireneoj. Laŭ la marbordo estas pli malpli etenditaj ebenaĵoj kiuj limiĝas al diversaj montaroj: Pireneoj sude, Korbjeroj okcidente, Nigra Montaro, Espinuzo kaj Cevenoj, partoj de Centra Masivo, norde. La regiono havas konekton kun Akvitanio okcidente laŭ la valoj de Aldeo kaj Garono tra la malalta Sojlo de Naurouze, kiu ne konsistigas barilon: tra ĝi estas gravaj komunikaj vojoj : strato (RN 113, antikve temis pri Via Aquitania), la Suda Kanalo, fervojo kaj Aŭtovojo (A62-E80). Ĝi ankaŭ komunikas kun rodana valo de kiu ĝin disigas neniu monto. Laŭ rodana valo ankaŭ estas gravaj vojoj uzeblaj per ŝipoj, stratoj (RN7), aŭtovojo (A7-A9 E15-E80), fervojo kiu fariĝos rapida ĉirkaŭ 2020. Dum la tuta historio la situo de la regiono laŭ gravaj vojoj faciligis alvenon de homoj el diversaj regionoj. Ankoraŭ nuntempe grava trafiko transiras tra la regiono.

La regiono allogas homojn kiuj tien enloĝas: en la lastaj jardekoj la kresko de la enloĝantaro de Langvedoko estas unu el la plej fortaj en Francio dum kelkaj aliaj regionoj emas malkreski. En 50 jaroj la loĝantonombro duobliĝis kaj same la nombro da konstruaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komparo de la limoj respektive de Romia Narbona Provinco, Septimanio, Langvedoko kaj de la nuna Langvedoko-Rusiljono. Blue aperas la nomoj de la gaŭlaj etnoj (pagi). Fonto: Atlas historique de la province de Languedoca, CRISES

Kiam oni interesiĝas pri la historio de Langvedoko, la unua demando estas kiel difini tiun regionon.

Temas pri regiono ĉe mediteranea marbordo de Pireneoj ĝis Rodano kiu dum la jarcentoj estis ero de diversaj regnoj kun malsame difinitaj limoj. La nuna grava limo inter Francio kaj Hispanio situas laŭ la Pireneoj. Antaŭ la tempo de la Romianoj rolis kiel limo la rivero Hérault kiu disigis Masalianojn [1] de Iberoj. En aliaj tempoj la grava politika limo situis je Korbjeroj[2] kiu ekzemple disigis francajn kaj aragonajn reĝlandojn dum Mezepoko ĝis la reĝado de Ludoviko la 14-a. Tamen plurfoje en la historio kvazaŭ samgranda regiono ekzistis kun similaj sed ne identaj limoj: la romia Narbona provinco, visigota Septimanio, reĝtempa Langvedoko kaj nuna administra regiono Okcitanio.

Langvedoko estas karakterizita per sia situo kiel trapasejo de vojoj : de Italio kaj de Nordo tra la Rodana valo al Hispanio laŭ la Mediteranea marbordo, kaj al Okcidento sekvante la valojn de Aldeo kaj Garono. Pro tio en la regiono aperis tre diversaj popoloj, kaj ĝi fariĝis sinsekva posedaĵo de diversaj regnoj: Masalianoj, Iberoj, Romianoj, Visigotoj, Maŭroj, Frankoj, Reĝlando de Aragono, Graflando de Tuluzo, Francaj Reĝlando kaj Respubliko.

Antikveco[redakti | redakti fonton]

En antikveco la regiono estis loĝata de popoloj kiujn la Helenoj kaj la Romianoj nomis Keltoj, Iberoj, Liguroj, Elisikoj kaj Gaŭloj kaj kiuj havis komercajn rilatojn kun Helenoj, Etruskoj, Fenicoj, Iberoj. Tamen per tiuj nomoj, ne estas klare kiuj estis tiuj loĝantoj: ĉu temis pri apartaj popoloj, ĉu temas pri diversaj nomoj por parencaj popoloj?b La vortoj uzataj respektive de Helenoj kaj Romianoj estas malprecizaj kaj ne ĝuste informas pri la nomataj etnoj. Estas supozeble ke la situacio estis komplika: iuj popoloj vivis en la regiono ekde la komenco de la Ferepoko kaj aliaj popoloj venis poste el aliaj regionoj, kaj iliaj kulturaj trajtoj pli malpli miksiĝis. Keltojn oni nomas popolaro kies kultura lulilo troviĝis en centra Eŭropo kaj de tie vaste etendiĝis en ĉiujn direktojn al britaj insuloj, ibera duoninsulo, norda Italio, malgranda Azio, nunaj Francio kaj Germanio.

Iajn spurojn de ili oni havas ĉie: lingvajn, etnonomajn kaj arkeologiajn: en la regiono oni trovis tre multajn kaj diversajn objektojn precipe en la multnombraj opidumoj. Koncerne la mediteranean bordon de Gaŭlio ĝiajn loĝantojn oni nomis Liguroj kaj ŝajnas ke ili estis miksaĵo de antikvaj antaŭkeltaj popoloj kaj de keltaj. La nomo « Elisikoj » aperas nur en tri antikvaj historiaj dokumentoj: temas pri potenca organizita popolo kiu loĝis ĉirkaŭ Narbono 6 ĝis 4 jarcentojn antaŭ nia erao. La regiono estis ankaŭ tuŝita de ibera kulturo kiu etendiĝis ĉe Mediteraneo de la nuna Andaluzio ĝis Rodano.

Oni trovis multajn skribaĵojn en la ibera lingvo, kiujn oni kapablas legi, kvankam la lingvo ne ankoraŭ estas komprenata. Helenoj, Foceanoj, kreis komercajn havenojn el kiuj plej gravaj estis Marsejlo, Agdo kaj Ampurio[3]. Kiam Marsejlo sendependiĝis de la Helenoj, ĝi superregis la komercon de la regiono sur la marbordo ĝis rivero Hérault: transe regis Iberoj. La regiono estis tuŝita de la punikaj militoj inter Romio kaj Punikoj. Hanibalo trovis en la regiono aliancanojn kiuj pace lasis lian armeon trapasi dum ĝia vojaĝo de Iberio al Italio.

La romia gaŭlia Narbona Provinco laŭ A.H. Dufour, 1846, « la Gaule sous l'Empire romain ».

Ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ nia erao Romianoj supervenkis la Punikojn kaj milite ekposedis la regionon, punante la venkintojn pro sia alianco kun la Punikoj. En tiu sama tempo aperis Volkoj, kelta popolo eble kiel dungsoldatoj de la Punikoj. Romianoj establis militan politikan kaj komercan regadon kun ĉefurbo en Narbono. La romia Narbona provinco apartenis al romia imperio 150 jarojn antaŭ la konkero de la cetero de Gaŭlio: pro tio ankaŭ ĝi estis pli "romanigita".


Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Septimanio en 537

La regiono, estinte ero de la roma Imperio ĝis ties disfalo, fariĝis posedaĵo de la Visigotoj. Sidonio Apolinara[4] nomis « Septimanio » tiun eksan parton de Gaŭlio kiu apartenis al la visigota reĝlando ĝis araba-berbera konkero en 714. En Septimanio rifuĝis la ariana herezio kaj Judoj fuĝantaj katolikajn persekutojn. Maŭroj posedis la regionon dum mallonga tempo (721-759) ĝis konkeris ĝin, Karlo la Granda. Post la disfalo de ties reĝlando Okcitanio esti regata de pluraj grafoj : de Akvitanio, de Tuluzo, de Provenco kaj de Katalunio.

En Mezepoko Langvedoko ne aparte ekzistis kaj ties teritorio apartenis al la diversaj grafoj kun ŝanĝiĝemaj limoj. La posedaĵoj de la grafoj ofte estis komplike interplektitaj, ĉiu ero povante troviĝi meze de teritorioj apartenantaj al alia grafo.


Milito kontraŭ la Albigensistoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de Okcitanio dum la krucmilito kontraŭ la Albigensistoj (1209)
  •  Aragono
  •  kaj vasaloj
  •  Graflando de Tuluzo
  •  kaj vasaloj
  •  Aliaj posedaĵoj
  • Mapo de Okcitanio dum la krucmilito kontraŭ la Albigensistoj en la momento de la batalo de Muret en 1213.
  •  Aragono kaj vasaloj: Bearno, Comminges, Gévaudan kaj Provenco
  •  Protektorato de Petro 2-a de Aragono: graflandoj de Tuluzo kaj de Foix
  •   Eksaj posedaĵoj de Domo Trencavel donitaj al Simon de Montfort
  •  aliaj posedaĵoj
  • Langvedoko plej parte estis posedaĵo de la grafo de Tuluzo ĝis la krucmilito kontraŭ la Albigensistoj (1208-1249). Pretekstante religian krucmiliton kun la aprobo de la katolika papo, la francaj reĝoj kaj la nordfrancaj baronoj milite konkeris la regionon de Béziers ĝis Tuluzo kun granda perforto: la tuta loĝantaro de Béziers estis buĉita, lastaj ribelantaj «Kataroj» estis bruligitaj en pluraj lokoj (Minerve[5], Montségur[6]...). Fakte la «kataran» kredon (ili mem neniam nomis sin tiaj, sed «bonaj kredantoj») volis forigi la papo kaj la franca reĝo ĉar ĝi endaĝerigis ilian ptotencon. De tiam la regiono fariĝis parto de la Franca reĝlando. Dume Rusiljono estis posedaĵo de la reĝo de Aragono, ĝis kiam Ludoviko la 14-a aldonis ĝin al sia reĝlando. Ĝis la Franca Revolucio Langvedoko estis provinco kun propra asembleo nomita les États du Languedoc[7] kiu kunsidadis en diversaj urboj : Tuluzo, Albi, Karkasuno, Bitero, Narbono, Montpeliero, NimoBeaucaire.

    Moderna tempo[redakti | redakti fonton]

    Pirenea-Mediteranea eŭroregiono

    En la 18a jarcento la administrado (france: intendance) de Langvedoko arigas du distrikojn (france généralités[8]): Montpeliero kaj Tuluzo.

    En 1790-1791, okaze de la kreo de la departementoj, la administrado de Langvedoko estas disigta al departementoj Ardèche, Gard, Hérault, Aude, Tarn, Lozère, de granda parto de Haute-Loire kaj de Haute-Garonne kaj parto de Ariège kaj de Pyrénées-Orientales (Fenouillèdes).

    En la 20-a jarcento kvin el tiuj departementoj ( Lozère, Gard, Hérault, Aude kaj Pyrénées-Orientales) ekkonsistigis novan regionon nomitan Langvedoko-Rusiljono. Georges Frêche[9], plurjara prezidento de la Regiono provis renomi ĝin al "Septimanio" sed pro protestoj, lia propono ne estis akceptita. Malgraŭ penoj por igi Montpelieron alloga ĉefurbo, la regiono ne havas fortan identecon kaj iuj partoj estas turnitaj al najbaraj grandurboj : Gard al Marsejlo, okcidento de Aude kaj Pyrénées-Orientales al Tuluzo, kaj eĉ al Barcelono. Lozère estas iom apartigita pro malbonaj komunikrimedoj pro sia situo en Centra Masivo.

    De la 19-a jarcento granda parto de la kultiveblaj terenoj estas dediĉitaj al la vito kiu konsistigas de tiam la plej gravan agrikulturan produkton de la regiono. De 1950 dua ekonomia aktiveco estas turismo: la langvedoka marbordo allogas ĉiusomere amasojn da homoj el tuta Francio kaj el aliaj eŭropaj landoj. La vitkulturo ofte suferas krizajn situaciojn kiuj estigis ekzemple gravajn ribelojn en 1907[10]. De kelkaj jardekoj estas tendenco forigi vitojn kaj lasi la terenojn nekultivitaj, aŭ surkonstruitaj. Foje oni plantas olivarbojn anstataŭe. Produkto de olivoleo kiu preskaŭ ĉesis denove disvolviĝas.

    La nuna regiono heredas okcitanan kaj katalunan kulturojn, el kiuj elstaras la trobadora kulturo, la katarisma herezio, la ribelado de la vitkulturistoj en la komenco de la 20-a jarcento, kaj la fondo de vinfaraj kooperativoj laŭ anarko-sindikatisma influo. Sed tiuj apartaj trajtoj emas malaperi en la kadron de la franca nacio kaj nun en eŭropan kadron. Langvedoko estas nun ano de Pirenea-Mediteranea[11] eŭroregiono[12].


    Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. fr:Histoire de Marseille de sa fondation au Vème siècle: Historio de Marsejlo de ties fondiĝo ĝis la 5a jarcento (france)
    2. Korbjeroj (france: Massif des Corbières)
    3. Ampurio (france: Empúries)
    4. Sidonio Apolinara (france: Sidoine Apollinaire)SIDONIO, Leteroj, libro III, I, 4
    5. Minerve (france: Minerve)
    6. Montségur (france: Montségur)
    7. États du Languedoc (france: États du Languedoc)
    8. Dum la franca reĝa tempo généralité estas la nomo de financa distrikto administrata de financa "Generalo" (Général des finances)
    9. Georges Frêche (france: Georges Frêche)
    10. fr:Révolte des vignerons du Languedoc en 1907
    11. Pirenea-Mediteranea Eŭroregiono (france: Eurorégion Pyrénées-Méditerranée)
    12. eŭroregiono (france: Eurorégion)

    Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    1. Atlas historique de la province de Languedoc Arkivigite je 2011-11-23 per la retarkivo Wayback Machine (Historia maparo de la Langvedoka Provinco), direktita de Élie Pélaquie, C.R.I.S.E.S. Arkivigite je 2009-05-23 per la retarkivo Wayback Machine (Centre de recherches interdisciplinaires en sciences humaines et sociales de Montpellier), 2009
    2. Les Celtes de Gaule méditerranéenne, Définition et caractérisation, Dominique GARCIA, Actes de la table ronde de Budapest 17-18 juin 2005, éditions Bibracte, Glux-en-Glenne, Francio, 2006

    Fontoj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]