Arianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Arianismo estas parto de la unitarisma aŭ kontraŭtrinitarisma branĉo de kristanismo kaj floris ekde la 4-a jarcento. Ario, pastro de Egiptio, instruis, ke Jesuo Kristo ne estas Dio sed estas supernatura kreito de Dio. Jesuo ja estas perfekta, dia, sed nek egala al Dio nek eterna (ĉar Jesuo, kiel kreito, havas ekeston). Li estas la Filo de Dio, la Logos de Dio, sed ne Dio mem. Do arianismo ne kredis al la Sankta Triunuo.

Arianismo floris ekde la 4-a jarcento precipe inter gotoj kaj aliaj ĝermanoj, dum la latinlingvanoj plejparte apartenis al la granda eklezio kiu ne ankoraŭ splitiĝis inter katolikismo kaj ortodoksismo.

Por batali kontraŭ sia "hereza" rivalo, la katolik-ortodoksa eklezio formulis la Nicean Kredon je 325 ĉe la Koncilio de Niceo, sed la arianismo ne estis tute kondamnita ĝis la Unua koncilio de Konstantinopolo je 381. Sankta Atanazio estis la ĉefa kaj la plej fama batalinto kontraŭ la arianismo.

La reakcio kontraŭ arianismo ne nur helpis difini katolikismon, sed ankaŭ naskis nestorianismon.

Post 381, la arianismo ankoraŭ daŭris, precipe ekster la imperio inter la ĝermanoj. Do, kiam la okcidenta imperio estis konkerita de la ĝermanoj en la 5-a jarcento kaj Romo disfalis, arianismo trovis duan vivon. La visigotoj regantaj Iberion havis arianismon oficialan. Sed la frankoj konvertis al ortodoksismo (kaj, ekde 1054, al katolikismo) kaj fariĝis la ĉefa potenco inter la ĝermanoj. La arianismo forvelkis, kaj en la 8-a jarcento ĝi estis mortinta.

La ariana eklezio ludis gravan rolon por la evoluo de la gota lingvo. Ĝia episkopo Vulfilo faris gotan tradukon de la Biblio, dum pli-malpli samtempe lia ortodoksa-katolika kolego Hieronimo faris Vulgaton. Partoj de la gota traduko restas en Codex argenteus aŭ la Arĝenta Libro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]