Arĝenta Libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wulfila bibel.jpg

La Arĝenta Libro (latine, Codex Argenteus) aŭ Arĝenta Biblio estas la plej fama libro en la gota lingvo, kaj estas unu el la plej antikvaj libroj en iu ajn ĝermana lingvo. Ĝi estas luksa evangeliaro, verŝajne eldonita en Raveno, Italio por la reĝo Teodoriĥo la Granda (ĉ. 455-526). Ĝi estas la plejparto el la korpo de gotaj skriboj.

La Arĝenta Libro nun restas en Upsalo, Svedio, kie 100 mil homoj vidas ĝin ĉiujare. La originala libro enhavis almenaŭ 336 foliojn; la nuna libro nur enhavas 187 foliojn. Unu alia folio troviĝis en 1970 en Speyer en Germanio.

La nomo devenas de la arĝenta kaj ora inko en kiu ĝi estas skribita (sur folio purpura). Ĝi ne estas plena Biblio, sed nur enhavas la kvar evangeliojn, kiel tradukitaj el la greka lingvo en la gotan de Vulfilo en la 4-a jarcento.

Tridek jaroj post Teodoriĥo, la gota regno en Italio disfalis kaj la libro perdiĝis ĝis la 16-a jarcento, kiam ĝi reaperis en Werden, Germanio en benediktana monaĥejo. La vojaĝo inter Raveno kaj Werden dum mil jaroj estas nekonata. Eble Karolo la Granda, kiu vizitis Ravenon kaj estis fascinato de Teodoriĥo kaj Raveno, forportis la libron al Aĥeno, kiu estas proksime de Werden.

Post Werden, la libro estis la posedaĵo de la imperiestro Rudolfo la 2-a, kiu tenis la libron kun libroj de magio en sia kastelo en Prago. En 1648, Svedio venkis la urbon kaj la libro fariĝis la posedaĵo de la sveda reĝino, Reĝino Kristina. Ĝi nun estas la posedaĵo de la Universitato de Upsalo, depost 1669 (post kiam ĝi preskaŭ perdiĝis en la maro je 1662).

Codex Argenteus.jpg
Argenteus Cover.jpg


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]