Gota lingvo
| Gota | ||
| 𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺 (Gutisk), 𐌲𐌿𐍄𐌰𐍂𐌰𐌶𐌳𐌰 (Gutarazda) | ||
| Parolata en | Ojumo, Dakio, Itala duoninsulo, Gallia Narbonensis, Iberio, Krimeo | |
| Skribo | Gota alfabeto, foje ankaŭ latinida skribo | |
| Morto | ĉ. la 9-a jarcento, kelkaj parolantaj komunumoj povas travivi ĝis la 17-a jarcento | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
| Hindeŭropa |
||
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | Neniu | |
| ISO 639-2 | got | |
| Vikipedio | ||
La gota lingvo estis antikva ĝermana lingvo kiu floris en la 6-a jarcento post la disfalo de la romia imperio, kiam la gotoj regis Iberion, Septimanion (sudan Gaŭlio) kaj Italion, inter aliaj. Nun mortinta, ĝi estas antikva kuzo de la moderna angla kaj germana lingvo.
La gota lingvo restas en nur deko de dokumentoj, sed tiuj estas la plej antikvaj skriboj de iu ajn ĝermana lingvo. Tial ĝia studo multe helpis lingvosciencon. La plej fama el la dokumentoj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro.
Ĉar la gotoj estis kristanigitaj de Vulfilo, misiisto el Konstantinopolo, la gota estas skribita en skribo grekeca kun aldonaj runoj, ne latina. Antaŭ la gotoj kristaniĝis, ili skribis per runoj. Pli da informo pri la gota alfabeto troviĝas ĉe Skriboj de la Mondo.
Familinomoj hispanaj kun finaĵo de -ez (ekzemple, Fernández, González) estas el gota origino.
Enhavo |
[redakti] Specimeno de la lingvo
La Patro Nia:
- atta unsar þu in himinam weihnai namo þein
- quimai þiudinassus þeins wairthai wilja þeins
- swe in himina jah ana airþai hlaif unsarana
- þana sinteinan gif uns himma daga jah aflet uns
- þatai skulans sijaima swaswe jah weis afletam
- þaim skulam unsaraim jah ni briggais uns in
- fraistubnjai ak lausai uns of þamma ubilin
[redakti] Krimea gota lingvo
Simila lingvo kiun oni nomas krimea gota lingvo estis registrita de nederlanda ambasadestro en Krimeo en la 17-a jarcento. Li rimarkis similaĵon al sia nederlanda en loka parolo kaj notis glosojn. Tio estas ĉio dokumentita de tiu branĉo.