Universitato de Upsalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Universitato de Upsalo , svede Uppsala universitet, en la sveda urbo Upsalo estas la plej malnova universitato en Skandinavio. Ĝi estis fondita la 27-an de februaro 1477, sed ne funkciis sub la regado de Gustavo Vasa kaj certan tempon poste. En 1595 la universitato denove komencis sian laboron. Studis en ĝi interalie Carl Michael Bellman, Christopher Polhem, Gustaf Fröding kaj Carl von Linné. 1891 ĝis 1892 instruis tie Théophile Cart.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvazaŭ motoro de la elformiĝado de la Universitato de Upsalo estis ĉefepiskopo Jakob Ulvsson. Antaŭ li la instruo konsistis precipe el prelegoj pri filozofio, juro kaj teologio dum ne okazis ia ajn eduko pri teknikonaturscienco. La teologia fakultato longe estis la gravita centro de la universitato.

Listo da iamaj universitatanoj[redakti | redakti fonton]

(daŭrigota)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

En sveda Vikipedio:

Referencoj[redakti | redakti fonton]