Torbern Bergman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Torbern Bergman
(1735-1784)
Sveda kemiisto kaj mineralogo
Sveda kemiisto kaj mineralogo
Naskiĝis 20-a de marto 1735
en Låstad, Västergötland, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Mortis 8-a de julio 1784
en Medevi, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Alma mater Universitato de Upsalo
v  d  r
Information icon.svg

Torbern Olof Bergman (1735-1784) (* Låstad, Västergötland, en la 20-a de marto 1735 - Medevi, en la 8-a de julio 1784)[1] estis sveda kemiisto kaj mineralogo. Li studis en la Universitato de Upsalo kaj doktoriĝis en 1758. Lia kontribuado estis ĉefe por la fiziko, astronomio, geologio kaj mineralogio. Li studis fizikon kaj matematikon antaŭ ol fariĝi profesoro pri kemio kaj metalurgio, kariero kiun li konservis ĝis sia vivofino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis profesoro de Carl Wilhelm Scheele kiu ĉiam apogis lin kaj ebligis al li fariĝi membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio, en la 25-a de aprilo 1765. Li respondecis pri pluraj gravaj malkovroj, same kiel tiu de la fiksa aero (karbonata acido), de la oksalata acido, de la hepata gaso (aŭ hidrogena sulfito). Li reformis la mineralogion surbaze de la kemia komponaĵo de la korpoj, kaj estis la unua observi la konstantan geometrian formon de la kristaloj rilate al la naturo de ĉia substanco.

Li enkondukis la dunoman nomenklaturon de la saloj kaj estis la aŭtoro de iu kemia klasifikado de la mineraloj, surbaze de la kemia komponaĵo. La analiza kemio signifoplene avancis pere de la laboroj de Bergman, kiu apartigis la metalojn (kationojn) laŭgrupe, originante la sisteman kemian analizon. Li ofte konsideratas la fondinto de la kvanta neorgana analizo kaj unu el la fondintoj de la kemia mineralogio.

Bergaman estis grava kontribuanto por la avancado de la kvanta analizo, kaj disvolvis skemon por la klasifikado de la mineraloj bazita sur la kemiaj karakterizaĵoj kaj ties aspekto. Oni elstarigas liajn esplorojn pri la kemio de la metaloj, speciale tiun de bismuto kaj nikelo. Li elvolvis kvantajn metodojn por determini la kalcion, la plumbon kaj la sufatacidon. Li identigis la manganon, izolis la volframon kaj li sukcesis, per oksidado de la sukero, la oksalatan acidon. Li studis la kemian karakterizaĵojn de la aluno, kaj enkondukis la koncepton pri la proporcioj de la konstantaj kombinaĵoj. Lia "Disertacio pri la selektaj afinecoj" entenas la plej grandajn tabelojn jam publikigitajn. Bergman estis la unua kemiisto kiu utiligis la sistemon pri nomumo A, B, C, ktp., por la kemiaj specioj, krom ankaŭ elvolvigi ian retetan teorion pri la kristaloj.

Li ankaŭ studis la karbonan dioksidon kaj elvolvis la procedojn por produkti artefaritan mineralakvon: en 1771, kvar jarojn poste Joseph Priestley esti kreinta la artefaritan karbonathavan akvon, Bergman elpensis ian procezon por ties produktado ekde la kreta ŝtono, sub la agado de la sulfata acido.

Li ankaŭ estas konata dank'al sia apogo al Carl Wilhelm Scheele, dum multaj jaroj konsiderata "la plej granda malkovro" de Torbern Bergman. Kvankam Bergman mortis pro tuberkulozo antaŭ ol kompletigi 50 jarojn, li sukcesis fari el Upsalo ian gravan studocentron por kemio en Eŭropo. Liaj plej talentoplenaj lernantoj kiel Scheele, Johan Gadolin (1760–1852)[2], Peter Jacob Hjelm (1746-1813)[3] kaj la fratoj Elhyar[4] daŭrigis lian laboron. La traduko el liaj laboroj, origine latine aŭ svede publikigitaj, komenciĝis kiam la scienculo ankoraŭ estis vivanta.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Physick Beskrifning Ofver Jordklotet (Fizika priskribo de la tero), 1766.
  • Disquisitio de Attractionibus Electivis (Disertacio pri la selektaj afinecoj), 1775.
  • Opuscula physica, chemica et mineralogica (Verko pri fiziko, kemio kaj mineralogio) 1779–1781.
  • Gvidlibro pri Mineralogio, 1784

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj