Aluno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aluno estas duobla salo, entenanta reĝan akvon (Klorida acido- Nitrata acido). Ĝi konsistas plej ofte el aluminia sulfato - Al2(SO4)3 - kaj sulfato de iu alia elemento. La duobla salo estas produktebla per hidratigo de sulfato de iu unuvalenta katjono (ekz. kalio) kaj iu trivalenta katjono (ekz. aluminio). La aluminia sulfato formas alunojn kun la unuvalenta kalia, natria, amonia, cezia katjono aŭ kun katjonoj de aliaj elementoj kaj kemiaj kombinaĵoj.

La aluno estas acidgustaj, senodoraj, blankaj, kristalaj pulvoroj en senakvigita stato. Ili solviĝas bone en varma akvo, estas bone koaguligeblaj el akva solvaĵo kaj formas grandajn, okedrajn kristalojn.

La aluminia sulfato povas esti anstataŭigebla per sulfatoj de trivalentaj katjonoj de fero, kromo, mangano, kobalto kaj aliaj metaloj. La plej gravaj alunoj estas la kombinaĵoj de la kalia, amonia kaj natria sulfato. La kalia aluminia sulfato havas la kemian formulon de K2SO4•Al2(SO4)3•24 H2O aŭ KAl(SO4)2• 12 H2O.

La alunoj estas facile koaguligeblaj el akva solvaĵo. Oni ekzemple solvas dum la produktado de kalia aluminia sulfato aluminian kaj kalian sulfaton en akvo, kaj la aluno kristaliĝas el la solvaĵo dum la destilado. Pli ofte okazas, ke oni traktas baŭksiton per sulfata acido, poste per kalia sulfato.

Dum produktado de amonio-entena aluno, oni destilas akvan solvaĵon de amonia kaj aluminia sulfato. Tiu aluno estas produktebla ankaŭ per amonia traktado de amonia sulfato kaj sulfata acido. La naturaj alunoj aperas en multaj mineraloj, ekzemple en la alunito.

Uzeblecoj[redakti | redakti fonton]

  • bone mildigas la sangumadon,
  • dum pentrado, ĝi ligas la kolorigaĵon al la pentrotolaĵo aŭ alia materialo, la kolorigaĵo iĝas ne solvebla
  • por pretigo de acidaj legomaĵoj
  • por produktado de bakpulvoro
  • en fajroestingiloj

La industria uzo de la alunoj okazas per hidrolizo de la aluminiaj saloj, kiam estiĝas aluminia hidroksido. La gluigon de la papero oni antaŭhelpas per aluminia hidroksido, kiu enkonstruiĝas inter la celulozaj fibroj.

La aluminia hidroksido ligas la ŝvebantajn korpusklojn de la akvo, tiel la akvopurigaj uzinoj uzas ĝin kiel koaguligaĵon.

Oni uzas en la industrio hodiaŭ anstataŭ ĝi jam ĉefe aluminian sulfaton, ĉar tiu estas facile produktebla per sulfatacida traktado de la baŭksito.