Kreto (ŝtono)
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri ŝtono. Se vi serĉas informojn pri la samnoma greka insulo, vidu la paĝon Kreto (insulo). |
Kreta krutaĵo ĉe Etretat, Francio
Kreto estas speco de kalka roko, aperanta en tavoloj en la tero kaj uzata plejofte en pulvora formo (CaCO3). La dekantita kreto servas por purigi dentojn kaj arĝenton.
Oni nomas ankaŭ kreto tiun bastoneton, kiun oni uzas por skribi sur nigra surfaco (ĉefe en instruejoj; sur kretotabulo).