Gösta Mittag-Leffler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gösta Mittag-Leffler

Magnus Gösta MITTAG-LEFFLER (16-an de marto 1846, Stokholmo, Svedio - 7-an de julio 1927, samloke) estas sveda matematikisto, fondinto de la internacia matematika eldonaĵo Acta Mathematica (1882).

Mittag-Leffler en 1872 eklaboris en la sveda Universitato de Uppsala kiel helpinstruisto (docento?), oni nomumis lin 5 jarojn poste al matematika profesoro de la Helsinka Universitato. Li fondis - per financa apogo de Oskaro la 2-a, sveda reĝo - la eldonaĵon Acta Mathematica. Redaktoroj de la periodaĵo estis matematikistoj el la kvar skandinavaj landoj. Li estis dum 45 jaroj ĉefredaktoro del a gazeto.

Li pluevoluigis la matematikan analizon, okupiĝis pri limvaloro, diferencia kaj integrala kalkulado, analitika geometrio kaj probablokalkulo.

Li laboris pri ĝenerala principo de la funkcioj, analizis la rilaton inter la dependaj kaj sendependaj variabloj, en 1875 pruvis teoremon de franac matematikisto Augustin Louis Cauchy.

Lia plej konata laboro temas pri la analitika bildigo de la unuvaloraj funkcioj, kies ĉefa punkto estas la Mittag-Leffler-teoremo.

Lia kastelo kaj biblioteko en Djursholm estas hodiaŭ parto de la Matematika Instituto Mittag-Leffler.

Li estis membro en multaj akademioj.