Liguroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Popoloj sur la itala duoninsulo komence de la ferepoko (ĉirkaŭ la jaro 800 a.K.)

La liguroj estas la probable indiĝena loĝantaro de la okcidenta parto de la Alpoj, aparte de la regionoj Supra Rejno, okcidenta Svislando, la valo de la rivero Rodano, la Pada Ebenaĵo, la regiono Provenco, la franca kaj itala Riviero kaj Korsiko. Ili konsideriĝas inter la popoloj de Malnoveŭropo kaj estas portantoj de la "kulturo Terramare", bronzepoka kulturo ĉirkaŭ la nuna urbo Ĝenovo. Pri la ligura lingvo, kiuj dum sia evoluo forte miksiĝis kun la keltaj lingvoj, kaj antaŭ kaj post tiu miksiĝo apenaŭ io estas konata: ekzistas iuj ligurdevenaj lokaj nomoj, sed ĝis nun troviĝis neniuj ŝtonaj, ceramikaĵaj aŭ moneraj enskribaĵoj. Koresponde spekulativaj estas ĉiuj supozoj pri eblaj parencecoj de la liguroj en etna kaj lingvistika vidpunktoj.

Ekde la jaro 700 a.K. la daŭre pli disvastiĝantaj keltoj forpremis la ligurojn al la marborda regiono, kiu ankoraŭ hodiaŭ nomiĝas Ligurio, kaj al okcidenta Iberio. Aparte en la valo de la rivero Rodano ili formis miksitan liguran-keltan kulturon kompareblan al tiu de la keltiberoj. Ekde la jaro 238 a.K. ili estis sub la regado de la Romia Respubliko, post kiam jam antaŭe ili devis provizi helpsoldatojn por la romiaj legioj.

Unu el la ĉefaj loĝlokoj de la liguroj estis la marborda urbo AlbingaunumAlbum Ingaunum (nuntempe Albenga).

Vidu ankaǔ[redakti | redakti fonton]