Malnoveŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Malnoveŭropo (termino inter alie diskonigita de litovdevena sciencistino Marija Gimbutas) aŭ Neolitika Eŭropo estas termino el la eŭropa historiografio kaj lingvistiko, kiu celas la prahistorian Eŭropon de la supozata enmigro de hindeŭropanoj en la kontinenton (postulita inter alie per la Kurgan-hipotezo).

La teorio de la antaŭ-hindeŭropa Malnoveŭropo supozigas unuecan matriarkecan kulturon de centra Germanio en la okcidento tra la vasta baseno de la rivero Danubo ĝis la tuta orienta, norda kaj okcidenta bordaro de la Mediteranea Maro, inkluzive de Anatolio en la oriento. Tian teorion ekde la 19-a jarcento defendas pluraj arkeologoj, historiistoj kaj aparte lingvistoj. Ligita al tiu koncepto estas la hipotezo pri praa vaskona lingvo.

Popoloj[redakti | redakti fonton]

Inter la antaŭ-hindeŭropaj popoloj de Malnoveŭropo kalkuleblas (parte ankaŭ de anatolia deveno)

Ili do konsideriĝas pli malnovaj ol la popoloj de la kelta lingvaro, kvankam la keltoj parte forte kulture influis kaj asimiligis ilin, antaŭ ol kaj multaj el la antaŭ-hindeŭropaj kaj el la keltaj popoloj estis asimiligitaj fare de la parolantoj de la hindeŭropa italika lingvaro, aparte "romanigitaj" de la latinlingva milite ekspansiema regno Romio. Iuj antaŭ-hindeŭropaj popoloj, kiel la pelasgoj kaj lelegoj, estis asimiligitaj de grekaj triboj, kaj unu el la popoloj, la eŭskoj, sukcesis pluvivi ĝis hodiaŭ kiel lingva unuo.