Lelegoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lelegoj
izolita homa grupo
helena mitologio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La lelegoj (greke Λέλεγες, léleges) estis indiĝena popolo de la regiono Egea Maro, antaŭ ol alvenis la greka popolo. Ili estis apartaj de alia antaŭ-helena popolo de la regiono, la pelasgoj. La precizaj areoj al kiuj ili estis indiĝenaj estas necertaj, ĉar ili estis ŝajne antaŭalfabetaj kaj la nuraj referencoj al ili estas en malnovgrekaj fontoj. Ĉi tiuj referencoj estas neformalaj kaj (laŭdire) foje fikciaj. Same oni malmulte scias pri la lingvo de la "lelegoj".

Multaj grekaj aŭtoroj ligas la lelegojn al la karianoj de sudokcidenta Anatolio.[1] Homero nomas la lelegojn inter la Trojaj aliancanoj kune kun la karianoj, pelasgoj, peonianoj kaj paflagionanoj.[2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la nomo léleges estas eksonimo, en longe formortinta lingvo, anstataŭ endonimo. Tio estas, dum la Bronzepoko la vorto lulahi ŝajne signifanta "fremduloj" estis uzata en la luva lingvo kaj en aliaj anatoliaj lingvoj. Ekzemple, en hitita kojnskriba surskribo, pastroj kaj templaj servistoj estas direktitaj eviti konversacii kun lulahi kaj eksterlandaj komercistoj. [3] Laŭ la sugesto de Vitalij Ŝevoroŝkin, provo transliterumi lulahi al la greka povus rezultigi Λέλεγες, léleges.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herodoto: 1.171
  2. Homero: Iliado, 10.429
  3. E. H. Sturtevant: "A Hittite text on the duties of priests and temple servants" (Hitita teksto pri la devoj de pastroj kaj templaj servistoj) en la ĵurnalo Journal of the American Oriental Society, volumo 54, numero 4, dato decembro 1934, paĝoj 363–406; citaĵo "Li evitu fruan morton, li evitu la koleron de la dioj [kaj] la paroladon de la loĝantaro ... de la lulahi-viroj [kaj] de la komercistoj..."