Pada Ebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Pada Ebenaĵo estas granda ebenaĵo en norda Italio, kreita kaj transirata de rivero Pado.

Ĝi etendiĝas triangule inter la Alpoj (norde), la Apeninoj (sude) kaj la maro Adriatiko (oriente).

Politike ĝi apartenas al la italaj regionoj Piemonto, Lombardio, Venetio kaj Emilio-Romanjo.

Pro sia natura situo ĝi ĉiam estis grava trafika ligilo orient-okcidenta, kiel atestas vojoj laŭ ĝiaj norda kaj suda randoj. Nord-suda trapasas ĝin la vojo tra la pasejoj Abetone en Apeninoj kaj Brenero en Alpoj.

Gravaj urboj estas Bolonjo, Milano, Mantovo, Parmo, Pavio, Torino kaj Verono.

Pianura padana.jpg
Val padana.jpg


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]