Veneto

El Vikipedio
(Alidirektita el Venetio)
Saltu al: navigado, serĉo
Veneto
Itala nomo Veneto
flago  
Kodo: VEN
Ŝtato: Italio
Areo: 18.264 km2
Ĉefurbo: Venezia
Loĝantaro: 4.699.950 loĝ.
Loĝdenso: 258 loĝ./km²
Provincoj: Beluno, Padovo, Rovigo, Trevizo, Venecio, Verono, Viĉenco
Komunumoj: listo de 581 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 05
Prezidanto: Giancarlo GALAN  4/4/2005
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
v  d  r
Information icon.svg

Veneto (itale Veneto [veneto]) estas nordorienta regiono de Italio.

Enhavo

Geografio[redakti]

Veneto samlimas okcidente kun Lombardio, oriente kun Friulo-Venecio Julia, norde kun Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj sude kun Emilio-Romanjo, kaj geografie estas inter la montĉeno de Alpoj kaj la Adriatika maro. Ĝin trairas du gravaj riveroj, Pado kaj Adiĝo.

La ĉefurbo estas Venecio kaj la aliaj provincoj estas Beluno, Padovo, Rovigo, Trevizo, Verono kaj Viĉenco.

Ĉefaj urboj[redakti]

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Venecio Provinco de Venecio 269 000 loĝ.
2 Verono Provinco de Verono 260 400 loĝ.
3 Padovo Provinco de Padovo 210 500 loĝ.
4 Viĉenco Provinco de Viĉenco 114 200 loĝ.
5 Trevizo Provinco de Trevizo 81 900 loĝ.
6 Rovigo Provinco de Rovigo 51 200 loĝ.
7 Chioggia Provinco de Venecio 50 900 loĝ.

Historio[redakti]

Situo de la provincoj de la regiono Veneto

Tiu regiono estas riĉega de artaj kaj kulturaj trezoroj. Ĝiaj heredaĵoj enhavas la unikajn konstruaĵojn kaj pontojn de Venecio, kaj multaj vilaoj de Andrea Palladio. Verono havas arenon, kiu estas antikva romia amfiteatro kaj tradicie gastigas operajn spektaklojn. Ankaŭ la varmaj banoj de Abano Terme estas famaj.

Ekonomio[redakti]

La regiona ekonomio, kiu antaŭe tute dependis de la agrokulturo, nuntempe orientiĝas aparte al pintoteknologia industrio kaj al la modbutikoj (ekzemple Benetton); krome, ludas ŝlosilrolon kultura turismo.