Picenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Popoloj sur la itala duoninsulo komence de la ferepoko (ĉirkaŭ la jaro 800 a.K. )
la antikva regiono Picenum, hejmo de la picenoj, sur historia mapo

La picenojlatine piceni - estis antikva popolo en Italio, kiu dum la 3-a jarcento a.K. estis finkonkerita de la Romia Imperio kaj integritia en la imperion, tiel ke la popolanoj estis politike, lingve kaj kulture romanigitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Probable la picenoj ekde la 9-a jarcento a.K. setlis en norda Italio borde de la Adriatika Maro en la regiono Markio kaj en la tiea montaro starigis kabanajn vilaĝojn relative alte super la marnivelo. Ŝtonaj konstruaĵoj ekaperis dum la 7-a jarcento a.K.. Ekde la 5-a jarcento a.K. la picenoj transprenis de etruskoj kaj helenoj ortangulajn ŝtonajn konstruaĵojn kun tegole tegitaj tegmentoj.

Kulturan kulminon la popolo travivis dum la 6-a kaj 5-a jarcento a.K., kiam ĝi profitis de la komercaj vojoj de etruskoj kaj helenoj. La tombaj aldonaĵoj el tiu epoko pruvas komercajn kontaktojn ĝis Malgrandazio. Oni supozas ankaŭ kulturajn ligojn al la regiono norde de la Alpoj, sed tiuj kontaktoj ĝis nun ne estas arkeologie pruvataj. En tiu epoko ankaŭ la picena ĉefurbo Numana havis sian plej grandan etendiĝon. Kiam keltaj popoloj de nordo atakis Italion, la picenoj estis forte trafitaj de tio. Parte ili tamen ankaŭ transprenis keltajn kutimojn, kion montras keltaj kaskoj, glavoj kaj ornamaĵoj en la tiuepokaj picenaj tomboj. Inter la jaroj 400 ĝis 350 a.K. la regno pli kaj pli disfalis. Dum 295 a.K. la romianoj en la batalo de Sentinum venkis la restojn de la picena popolo kaj absorbis la postvivintojn en ilian regoteritorion. La finon de la sendependa picena kulturo markas la definitiva romia konkeriĝo de la regiono Picenum dum la jaro 268 a.K..

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Pri la kulturo de la picenoj nur malmulto konatas, kion kaŭzas precipe la malmultaj arkeologiaj trovaĵoj, kiuj precipe fontas el tombaj aldonaĵoj, kaj apenaŭ el setlejoj. Krome multaj picenaj arkeologiaj trovaĵoj neniiĝis dum la bombardo de la muzeo de la urbo Ancona dum la Dua Mondmilito. Signifaj estas la elfojaxoj de la nekropolo proksime de Novilara, kie apud metalepokaj objektoj ankaŭ troviĝis kalkoŝtona tabulo, kiu ĝis nun estas la sola pruvaĵo de la nord-picena lingvo, kiu ankoraŭ ne deĉifriĝis kaj konsidereblas neklasigita lingvo. La tabulo troviĝas en la muzeo Oliveriano en Pesaro. Pli konata estas la sud-picena lingvo, kiu klare klasigeble apartenas al la italika branĉo de la hindeŭropa lingvaro kaj kune kun inter alie la umbra lingvo kaj oska lingvo konsistigas la oskan-umbran subgrupon.