Latianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Popoloj sur la itala duoninsulo komence de la ferepoko (ĉirkaŭ la jaro 800 a.K. )

La antikva etno de latianojlatine latinii – estis ĉefa popolo de la italika etnaro, proksime parenca al la faliskoj. Ili enmigris en ne klare fiskebla momento, eble komence de la 1-a jarmilo a.K., en la teritorion de la nuntempa Italio, aparte en la regionon Latio, kiu estis nomata laŭ ili. Ilia lingvo, la latina, pro la giganta ampleksiĝo de la Romia Imperio iĝis monda lingvo. Ĉar la lingvo en Esperanto foje nomiĝas Latino en substantiva formo, eviteblus nomi la popolon simple "latinoj", tial la formo "anoj de la regiono Latio" aŭ mallonge "latianoj".

Historio[redakti | redakti fonton]

La setloregiono de la latianoj troviĝis borde de la rivero Tibero. La ĉirkaŭa regiono ricevis sian nomon Latio de la popolo. Laŭ romia legendo la nomo devenis de la reĝo Latinus de la mitaj indiĝenoj de Italio.

Ekestis ligo de latianaj urboj sub la gvido de Alba Longa, kies kunliga kultura elemento estis la kulto de la dio Jupitero. Pliaj latianaj urboj estis Aricia, Astura, Bovillae, Circei, Gabii, Lanuvium, Lavinium, Praeneste, Terracina, Tivoli kaj Tusculum. En Latio troviĝis krome la urboj Antium kaj Velitrae de la volskoj, Ardea de la rutuloj) kaj pli poste la romia kolonio Ostia.

La urbo Romo principe konsistis el latianoj, kaj do en Romo paroliĝis la latina lingvo, sed tamen la urbano mem konsideris sian urbon ne parto, sed najbaro de Latio. Dum la 6-a jarcento a.K. la latianoj ankoraŭ estis signife pli potencaj ol la romanoj, sed en la pli postaj kronikoj la romanoj antaŭdatigis la romian detruon de la urbo Alba Longa al la 7-a jarcento a.K. kaj tiel substrekis sian regopretendon pri Latio. En la du Latiaj militoj la romanoj batale atingis la regon super la regiono: dum la 4-a jarcento a.K. ĝi iĝis plejpotenca kaj diktis regulon, laŭ kiu la komerco nur okazu "tra Romo". La venko de Romo en la dua Latia milito (340 ĝis 338 a.K.) markigis gravan paŝon en la ampleksigo de roma potenco ekster la limoj de la urba teritorio – fakte temis pri la transiro de la urboŝtato Romo al la regno Romio, kiu poste nur pli kaj pli ampleksigis sian areon ĝis monda potenco.

Latia juro[redakti | redakti fonton]

La latiaj komunumoj en la senpera proksimeco de Romo inter la italikaj aliancanoj de Romo havis aparte priveligigian rolon. Laŭ la tielnomata "latia juro" iliaj civitanoj estis jure samrangaj al la civitanoj de la urbo Romo kaj rajtis voĉdoni en la urba asembleo. Kiam ili translokiĝis al Romo, ili aŭtomate ricevis la urbajn civitanajn rajtojn.

Krome estis dua grupo de komunumoj de latia juro: temis pri la setlejoj, kiujn la kreskanta regno Romio kreis kiel kolonioj. La civitanoj de tiuj romiaj kolonioj ĝuis pli-malpli la samajn rajtojn kiel la latianoj. Tiaj kolonioj sub latia juro ekzistis precipe en Iberio, norda Afriko kaj la nuntempa suda Francio.