Bretona lingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bretona lingvo
Brezhoneg
Parolata en Bretonio (Francio)
Denaskaj parolantoj proksimume 200.000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa

 Kelta
  Britona
   Bretona

Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 br
  ISO 639-2 bre
  SIL bre
Vikipedio
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La bretona lingvo (ISO 639 : ISO 639-1 br, ISO 639-2 bre; propranome Brezhoneg) estas hindeŭropa lingvo, en la kelta familio de lingvoj, parenca de la kimra.

La bretona estas parolata en la okcidenta parto de la regiono Bretonio (nordokcidente de Francio) sed ĝi ne havas oficialan statuton. Tamen, oni konsideras ke pli-malpli 200,000 personoj uzas ĝin, aŭ almenaŭ kapablas kompreni ĝin. La lasta unulingva parolanto mortis en 2002. (estis la sinjorino Bourdonnay, kiu sciis saluti kaj diri kelkajn frazojn en la franca, sed ne pli)

La bretona uzas latinan alfabeton. Supersignitaj literoj estas ñ kaj ù. Krome c ne aperas kiel memstara litero sed ĉiam sub la formo chc'h.

La bretona lingvo enhavas kvar dialektojn, respondantajn al la kvar malnovaj episkopujoj de okcidenta Bretonio :

La plej malnova trilingva vortaro estis la "Catholicon", vortaro bretona-franca-latina, eldonita en 1464.

[redakti] Specimeno

Mellad unan Dieub ha par en o dellezegezh hag o gwirioù eo ganet an holl dud. Poell ha skiant zo dezho ha dleout a reont bevañ an eil gant egile en ur spered a genvreudeuriezh.

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo Oficejo de la Bretona Lingvo (bretone, france, angle)
Ekstera ligilo Kervarker : Portalo pri bretona lingvo (bretone, france, angle, hispane, germane)
Ekstera ligilo TTT-ejo pri la "Catholicon" (bretone, france, germane, angle, hispane, itale, nederlande, portugale)
Ekstera ligilo Skolius - Geriadur ar skoliataer : bretone-france


[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj