Gaŭla lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gaŭla lingvo
Skribo Latina, Greka
Morto post la 4a jarcento
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Kelta lingvaro
Kontinenta kelta lingvaro
Gaŭla lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 xtg Transalpa gaŭla

xcg Cisalpa gaŭla

v  d  r
Information icon.svg

La gaŭla (aŭ galla laŭ alia skribmaniero) lingvo estas formortinta lingvo el kelta lingvaro, kiun parolis gaŭloj en Gallia Cisalpina kaj Gallia Narbonensis ekde la ferepoko ĝis la tempoj de Romia Imperio. La teritorioj kie ĝi estis native uzata estas nun Francio, Svisio, norda Italio, orienta Belgio, Luksemburgo kaj okcidenta Germanio. La gaŭla lingvo formortis ĉ. la 4-a jarcento pro premo de la vulgara latina kaj diversaj ĝermanaj lingvoj. Epigrafiaj ekzemploj de la lingvo estas trovitaj en ĉiuj teritorioj de iama Romia Gaŭlio, kiu kovras la tutan teritorion de moderna Francio kaj ankaŭ partojn de Svisio, Italio, Germanio kaj Belgio.[1]

Gaŭla lingvo estas parafiletike samgrupa kun la keltibera lingvo kiel kontinentaj keltaj lingvoj. Leponta lingvo estas aŭ dialekto de la gaŭla, aŭ tre proksime parenca lingvo. Galatia lingvo estas formo de la gaŭla kiu formiĝis en Malgrandazio post kelta invado de Balkanio en jaro -281.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj enskriboj en Kontinentaj Keltaj lingvoj el ĉ. -6-a jarcento estas trovitaj en teritorioj de Gallia Cisalpina. Ili estas skribitaj en leponta lingvo per iu formo de etruska alfabeto. Enskriboj per varianto de greka alfabeto el -3-a jarcento estas trovitaj en areoj apud la delto de rivero Rodano, kaj pli malfruaj enskriboj el tempoj kiam la Gaŭlio estis okupita far la Romia Imperio uzas latinidan skribon. Laŭ notoj de Julio Cezaro, la gaŭloj (latine Galli, kaj Cezaro asertas ke ili nomis sin mem Celtae en ilia nativa lingvo) estas unu el tri popoloj, kiuj loĝis en Gaŭlio. La aliaj du estis la akvitanoj (Aquitani) kaj la belgoj (Belgae).

Laŭ sia verko Pri detekto kaj neniigo de tiel nomata gnosto, Sankta Ireneo de Liono ankoraŭ bezonis prediki gaŭle en sia diocezo en la lasta kvarono de la 2-a jarcento.[2] Sankta Hieronimo (ĉ. 340-425) rimarkas en sia komento al Epistolo al la Galatoj de Sankta Paŭlo ke la treveroj parolis preskaŭ la saman lingvon kiel la galatoj. Sankta Gregorio de Turo skribis en la 6-a jarcento pri unu sanktejo en Aŭvernjo ke ĝi "nomiĝis Vasso Galate en la gaŭla lingvo", kion oni kredas evidentaĵo ke gaŭla lingvo ankoraŭ estis konata en la regiono en tiu tempo.[3] Tamen estas malklara, ĉu tiu ĉi noto estas nur historia rimarko pri deveno de la nomo aŭ ĉu la lingvo travivis ĝis tiam.

Enskriboj en la gaŭla estas fragmentaj kaj malfacile interpreteblaj. Ili malkovras nur fragmentojn de la lingvo.[4][5]

Moderna franca lingvo enhavas almenaŭ 150-180 vortojn kiuj, laŭkrede, devenas el la gaŭla. Plimulto el ili estas kutimaj kaj rilatas al ĉiutagaj agoj.[6][7] Se oni ankaŭ konsideru dialektajn kaj devenitajn vortojn, entute estas ĉ. 400 gaŭl-devenaj vortoj en la franca. Tio ĉi estas la plej granda aro de kelt-devenaj vortoj en ĉiuj latinidaj lingvoj.[8][9]

Fonologio[redakti | redakti fonton]

Vokaloj de gaŭla lingvo
Antaŭaj Centraj Malantaŭaj
Malvastaj i i: u u:
Mezvastaj e e: o o:
Vastaj a a:
  • vokaloj:
    • mallongaj: a, e, i, o u
    • longaj: ā, ē, ī, (ō), ū
    • diftongoj: ai, ei, oi, au, eu, ou
Konsonantoj de gaŭla lingvo
  Dulipaj Alveolaraj Palatalaj Velaraj
Nazaj m n
Plosivaj p  b t  d k  ɡ
Afrikataj ts
Frikativaj s (x)1
Alproximantaj j w
Likvidaj r, l
  1. [x] estas alofono de /k/ antaŭ /t/.
  • plozivoj:
    • senvoĉaj: p, t, k
    • voĉaj: b, d, g
  • rezonantoj
    • nazaj: m, n
    • likvidaj r, l
  • siblantoj: s
  • afrikatoj: ts
  • duonvokaloj: w, y

La diftongoj transformiĝis dum historio de la lingvo. Ai kaj oi iĝis longa ī; eu kaj ou unuiĝis en longa ō. Ei unuiĝis kun longa ē tre frue, eble eĉ antaŭ unuaj priskriboj de gaŭla lingvo. Ĝenerale, longaj diftongoj emis transformiĝi al mallongaj diftongoj kaj tiuj al longaj vokaloj. Longaj vokaloj antaŭ nazaj konsonantoj iĝis mallongaj.

Aliaj transformoj inkluzivas transformon de senakcentaj i al e. Ln iĝis ll, paŭzo + s iĝis ss, kaj ĉiuj nazaj konsonantoj iĝis /ng/ antaŭ velaroj.

Ambaŭ plozivoj estis, onikrede, malfortaj en la gaŭla. Tio distingas gaŭlan fonologion de la latina, en kiu senvoĉaj plozivoj estis malfortaj kaj la voĉaj estis fortaj. Pro tio aperis konfuzoj inter similsonaj vortoj,ekz. Glanum kaj Clanum, vergobretos kaj vercobreto, Britannia kaj Pritannia ktp.[10]

Ortografio[redakti | redakti fonton]

RIG G-172 enskribo ϹΕΓΟΜΑΡΟϹ ΟΥΙΛΛΟΝΕΟϹ ΤΟΟΥΤΙΟΥϹ ΝΑΜΑΥϹΑΤΙϹ ΕΙωΡΟΥ ΒΗΛΗϹΑΜΙ ϹΟϹΙΝ ΝΕΜΗΤΟΝ "Segomaros, filo de Uillū, civitano[11] (toutious) de Nimo, dediĉis tiun ĉi nemetonon al Belesama"
Leponta alfabeto

La alfabeto de Lugano, kiu uziĝis en Gallia Cisalpina por Leponta lingvo estas:

AEIKLMNOPRSTΘUVXZ

La Lugana alfabeto ne distingis inter voĉaj kaj senvoĉaj plozivoj, t.e. P signifis na ambaŭ /b/ kaj /p/, T na ambaŭ /d/ kaj /t/, K na ambaŭ /g/ kaj /k/. Z probable prononciĝis kiel /ts/. U /u/ kaj V /w/ estas malsamaj en nur unu konata frua enskribo. Θ probable estis por /t/ kaj X por /g/[12][13]

La varianto de Eosta Greka alfabeto uzita por gaŭla lingvo en Gallia Narbonensis estas:

αβγδεζηθικλμνξοπρστυχω

χ estis uzata por [x], θ por /ts/, ου por /u/, /ū/, /w/, η kaj ω por mallongaj kaj longaj /e/, /ē/ kaj /o/, /ō/, laŭorde, ι por mallonga /i/ kaj ει por longa /ī/. Notu ke la Sigmo de Easta Greka alfabeto estas skribita kiel C (t.n. luna sigmo). Ĉiuj grekaj literoj estis uzataj krom fio kaj psio.

Latinida alfabeto (normala kaj kursiva), uzita en Romia Gaŭlio:

ABCDÐEFGHIKLMNOPQRSTUVXZ
abcdðefghiklmnopqrstuvxz
La nomo ARAÐÐOVNA sur gaŭla tombo, kiu ilustras uzon de tau gallicum (ĉi-okaze duobla).

G kaj K estas iam interŝanĝeble uzataj (aparte post R). Ð/ð, ds kaj s povas reprezenti sonon /ts/. X, x estas por /x/ aŭ /ks/. Q aperas tre malofte (ekz. Sequanni, Equos) kaj povas esti arĥaaĵo (travivanta sono *kw) aŭ, samkiel en la latina, kiel alterna skribo de -cu- (por originala /kuu/, /kou/, aŭ /kom-u/).[14] Tie ĉi Ð kaj ð reprezentas specialan literon tau gallicum (la gaŭla denta afrikato), kiu ĝis nun ne aliris al normoj de Unikodo. Malsimile al signobildo de Ð, la centra baro en tau gallicum trastrekas la tutan internon de la signo kaj ne elŝoviĝas el ĝi.

Sonaj reguloj kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

  • La prahindeŭropa senvoĉa labial-velaro kw ŝanĝiĝis al p en la prakelta lingvo (pro tio ĝi kaj ĝiaj derivaĵoj nomiĝas P-keltaj lingvoj). Sama ŝanĝo okazis en aliaj hindeŭropaj lingvoj kiel britonikaj, italikaj kaj la greka. Samtempe, alia branĉo de kelta lingvaro konservis la labial-velaron (kaj do tiuj lingvoj nomiĝas Q-keltaj). La gaŭla estas unu el klasikaj ekzemploj de P-kelta lingvo. Ekzemple, la gaŭla vorto por "filo" estis mapos,[15] kontraste al la primitiv-irlanda *maqqos (genetive, maqqi), kiu iĝis mac (genitive mic) en moderna irlanda lingvo. En moderna kimra lingvo la vorto map (mab) (aŭ ĝis mallongigita formo ap(ab)) ofte renkonteblas en kimraj familinomoj. Simile, unu el gaŭlaj vortoj por "ĉevalo" esti epos (en sud-gaŭla Q-kelta dialekto eqos) dum en la malnovirlanda lingvo estis ech, en modernaj gaelaj lingvoj (la irlanda kaj la skotgaela) each kaj en la manksa egh; ĉiuj ili devenas de prahindeŭropa vorto *eḱu̯os.[16]
  • Voĉa labial-velaro gw iĝis w, ekzemple gwediūmi > uediiumi "mi preĝas" (komparu kun irlanda guidhim, kimra gweddi "preĝi").
  • Prahindeŭopa tst iĝis /ts/, skribita kiel ð, ekzemple *nedz-tamo > neððamon (komparu kun irlanda nesamh "la plej proksima", kimra nesaf "sekva").
  • Prahindeŭopa eu iĝis ou kaj poste ō, ekzemple *teutā > touta > tōta "tribo" (komparu kun irlanda tuath, kimra tud "homoj").
  • Aldone, intervokala /st/ iĝis afrikato [ts] (alveola halto + senvoĉa alveola halto) kaj intervokala /sr/ iĝis [ðr] kaj /str/ iĝis [þr]. Fine, kiam lipa aŭ velara halto aperis antaŭ /t/ aŭ /s/, la du sonoj unuiĝis je frikativo [x].

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Estis iom da simileco inter gaŭla gramatiko kaj la latina (pro tio iuj lingvistoj grupas keltajn kaj italikajn lingvojn kune en hipotezan itala-keltan lingvaron). Franca historiisto A. Lot asertis ke tia ĉi simileco helpis disvastigon de la vulgara latina lingvo en Gaŭlio kaj eventualan anstataŭigon de la gaŭla.

Substantivaj kazoj[redakti | redakti fonton]

La gaŭla lingvo havis ses aŭ sep kazojn.[17] Samkiel la latina, la gaŭla havis nominativon, vokativon, akuzativon, genitivon kaj dativon. Tamen, anstataŭ latina ablativo, la gaŭla havis instrumentalon. Krome, en la gaŭla oni povas eldistingi lokativon. En konataj epigrafiaj enskriboj la plej oftaj kazoj estas nominativo kaj akuzativo kaj la plej kutimaj familioj de substantivoj estas -o-radikaj kaj -a-radikaj. Ankaŭ ekzistas malpli oftaj -i-, -n- kaj -r-radikaj substantivoj. La sekva tabelo priskribas konatajn kazajn finaĵojn (malplena spaco signifas ke la formo estas neniam trovita).

Kazo Singularo Pluralo
ā-radiko o-radiko i-radiko u-radiko r-radiko ā-radiko o-radiko i-radiko u-radiko r-radiko
Nominativo tōtā mapos vātis dorus brātīr tōtas mapoi > mapī vātes doroues brāteres
Vokativo tōta mape vāti doru mapūs
Akuzativo tōtan, tōten
> tōtim
mapon vātin *dorun brāterem tōtās mapūs vātīs doruās brāteras
Genitivo tōtas mapī vātes dorous brāteros tōtanom mapon vātion doruon brāteron
Dativo tōtai > tōtī mapūi > mapū vāte dorou brāteri tōtabo mapobo *vātibo doruebo brāterebo
Instrumentalo tōtia mapu mapobi brāterebi
Lokativo mape

En kelkaj okazoj oni povas observi historian evoluon tra la enskribaĵoj. Ekzemple, por singulara dativo de -a-radikoj la finaĵo estis -āi en la plej oldaj enskriboj, sed eventuale iĝis *-ăi kaj finfine . (simila procezo okazis en la irlanda pri la a-radikaj substantivoj kun "malfortaj" konsonantoj: nom. lámh "mano, brako" (komparu kun gaŭla lāmā) kaj dat. láimh (< *lāmi; kk. gaŭla lāmāi > *lāmăi > lāmī). Krome, la plurala instrumentalo anstataŭigis pluralan dativon (dat. atrebo kaj matrebo > ins. gobedbi kaj suiorebe), kaj en modernaj insulaj keltaj lingvoj la instrumentalaj formoj tute anstataŭigis la dativajn.

Por -o-radikoj, en la gaŭla ankaŭ aperis pronoma finaĵo por plurala nominativo -oi kaj por singulara genitivo -ī, anstataŭ ekspektitaj -ōs kaj -os, kiuj estis trovataj en la keltibera ĝis ĝia formorto. En -a- radikoj, hereda genitiva singulara finaĵo -as estas trovita, sed ĝi estis baldaŭ anstatŭigita per -ias samkiel en insulaj keltaj lingvoj. La plurala genitiva -a-om evoluis al -anom en la gaŭla (kontraŭe al keltibera -aum).

Verboj[redakti | redakti fonton]

Verboj ankaŭ havis kelkajn novaĵojn. La hindeŭropa s-aoristo evoluis al la gaŭla t-preterito, kiu formiĝis pro unuiĝo de la tria persona singulara neperfekta finaĵo -t- kun la tria persona singulara perfekta finaĵo -u aŭ -e kaj posta adapto por ĉiuj formoj de la t-preterita tempo. Simile, la s-preterito formiĝis per ekstendo de la finaĵo -ss (originale de la tria persona singularo) kaj aldono de -it por la tria persona singularo por eldistingi ĝin. Triaj personaj pluraloj estas markitaj per aldono de -s en la sistemo de preterito.

Numeraloj[redakti | redakti fonton]

Ordaj numeraloj el grafito de La Graufesenque

  1. cintus, cintŭos (kk. Kimra cynt "antaŭ", cyntaf "unua", Bretona kent "antaŭ", MalnovIrlanda céta, Irlanda céad "unua")
  2. allos (K ail, Br eil, MNIr aile "alia", Ir eile)
  3. tritios (K trydydd, Br trede, MNIr treide, KlasIr treas, Ir tríú)
  4. petuarios (K pedwerydd, Br pevare, MNIr cethramad, Ir ceathrú)
  5. pinpetos (K pumed, Br pempet, MNIr cóiced, Ir cúigiú)
  6. suexos (ebla konfuso kun suextos; K chweched, Br c'hwec'hved, MNIr seissed, Ir séú)
  7. sextametos (K seithfed, Br seizhved, MNIr sechtmad, Ir seachtú)
  8. oxtumetos (K wythfed, Br eizhved, MNIr ochtmad, Ir ochtú)
  9. nametos (K nawfed, Br naved, MNIr nómad, Ir naoú)
  10. decametos, decometos (Keltibera dekametam, K degfed, Br degvet, MNIr dechmad, Ir deichniú, deichiú)

Aliaj gaŭlaj numeraloj trovataj en latinaj fontoj estas *petrudecametos "la dek kvara" (skribata kiel petrudecameto, t.e. kun latina dativa-ablativa singulara finaĵo) kaj *triconts "tridek" (skribita kiel tricontis, kun latina ablativa plurala finaĵo; komparu kun irlanda tríocha). Latinigita frazo por "deknokta festivalo de (Apolo) Grannus", decamnoctiacis Granni, troveblas en latina enskribo de Limoĝo. La simila formo estas trovita en la gaŭla-lingva kalendaro de Coligny, la argila bordeto de kiu nur kelkaj fragmentoj travivas. Tie estas menciata trinox[...] Samoni "trinokta (festivalo?) de (la monato de) Samonios".

Kiel ekspekteblas, la antikva gaŭla lingvo havas pli multajn similecojn kun la latina ol la modernaj keltaj lingvoj havas kun modernaj latinidaj lingvoj. La ordaj numeroj en la latina estas prīmus / prior, secundus / alter(la duaj formoj estas uzataj nur kiam temas pri ekzakte du objektoj). Ankaŭ notu ke alius, samkiel alter signifas "la alia" (ree, la dua formo uzatas nur kun ekzakte du objektoj). Pluaj numeraloj en la latina estas, laŭorde, tertius, quārtus, quīntus, sextus, septimus, octāvus, nōnus kaj decimus.

Sintakso[redakti | redakti fonton]

Vortordo[redakti | redakti fonton]

Plejparto de gaŭlaj frazoj konsistas el subjekto, poste verbo kaj poste objekto, en jena maniero:

Subjekto Verbo Nedirekta Objekto Direkta Objekto
martialis dannotali ieuru ucuete sosin celicnon
Martialis, filo de Dannotalos, dediĉis al Ucuetis tiun ĉi konstruaĵon.

Ekzistas, tamen, ekzemploj kie unue estas verbo, poste subjekto kaj poste objekto (kiel normalas en kimra lingvo), kun verbo inter subjekto kaj objekto (aŭ objekto kaj subjekto) aŭ kun la verbo je la fino. La lasta estas probable arĥaa formo, travivanta ekde la plej frua etapo de lingva evoluo, simile al pli konservema keltibera lingvo. La frazoj kun la verbo unua, tamen, interpreteblas kiel indiĉo de specialaj formoj kiel imperativo, emfazo, komparo ktp. Alternative, en tiuj frazoj verboj ofte enhavas enklitikajn pronomojn aŭ situas apud vortetoj "kaj" aŭ "sed". Laŭ J. F. Eska, la gaŭla sendube ne estis V2-lingvo, kio evidentas de la sekva:

ratin briuatiom frontu tarbetisonios ie(i)uru
NP.Acc.Sg. NP.Nom.Sg. V.3 Sg.
Plankon de la ponto Frontus Tarbetisonios dediĉis.

Se objekto havas pronoman elementon, ĝi ĉiam estas apud la verbo, t.e. akorde al limigo de Vendryes. Ĝenerale kelta gramatiko akordas kun regulo de Wackernagel, do verbo estas je la komenco de frazo. Samkiel en la malnovirlanda[18] kaj la tradicia literatura kimra,[19] antaŭ verboj ofte aperas vorteto, kiu ne havas iun propran sencon, sed faras prononcon pli facila.

sioxt-i albanos panna(s) extra tuð(on) CCC
V-Pro.Neut. NP.Nom.Sg. NP.Fem.Acc.Pl. PP Num.
Aldonis ilin Albanos, ujojn sub la farmo (en la kvanto de) 300.
to-me-declai obalda natina
Conn.-Pro.1st.Sg.Acc.-V.3rd.Sg. NP.Nom.Sg. Apozicio
Kalumniis min Obalda, (ilia) kara filino.

Laŭ modelo de Eska, limigo de Vendryes ludas grandan rolon en disvolvo de la insula kelta verbo-subjekto-objekto vortordo. Tamen aliaj esploristoj, kiel John T. Koch, disputas tiun modelon.

Ĉar la gaŭla ne estas verb-finala lingvo, oni ne miru ke en ĝi ankaŭ troveblas aliaj "kap-komencaj" formoj:

  • Genetivoj sekvas respondajn subjektajn substantivoj:
atom deuogdonion
Limo de dioj kaj homoj
  • Neŭtrala pozicio de adjektivoj estas tuj post respondaj subjektaj substantivoj:
toutious namausatis
civitano de Nîmes
  • En prepoziciaj frazoj prepozicioj plej kutime estas unuaj:
in alixie
en Alesia
  • Passivaj formoj:
uatiounui so nemetos commu escengilu
Al Vatiounos tiu ĉi sanktejo (estas dediĉita) far Commos Escengilos

Subordinacio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meid, Wolfgang (1994), Gaulish Inscriptions, Archaeolingua
  2. Adv. haer., book I, praef. 3; book III, 4,1.
  3. hist. Franc., book I, 32.
  4. Schmidt, Karl Horst, "The Celtic Languages of Continental Europe" in: Bulletin of the Board of Celtic Studies volume XXVIII. 1980. University of Wales Press.
  5. article by Lambert, Pierre-Yves, Bulletin of the Board of Celtic Studies volume XXXIV. 1987. University of Wales Press.
  6. Pierre-Yves Lambert, La langue gauloise, éditions errance 1994. p. 185.
  7. M. H. Offord, French words: past, present, and future, pp. 36-37
  8. W. Meyer-Lübke, Romanisches etymologisches Wörterbuch, Heidelberg, 3rd edition 1935.
  9. Lambert, Pierre-Yves. La langue gauloise, 2nd ed. Paris: Editions Errance, 2003., 185
  10. Paul Russell, An Introduction to the Celtic Languages, (London: Longman, 1995), 206-7.
  11. Delamarre, Xavier. Dictionnaire de la langue gauloise. Editions Errance, Paris, 2003, p. 300
  12. Lejeune, Michel. Lepontica (Monographies linguistiques, 1). Paris: Société d’edition "les Belles Lettres", 1971
  13. Solinas, Patrizia (1995). ‘Il celtico in Italia’. Studi Etruschi 60:311-408
  14. Stifter, David. (Recension of) Helmut Birkhan, Kelten. Celts. Bilder ihrer Kultur. Images of their Culture, Wien 1999, in: Die Sprache, 43/2, 2002-2003, pp. 237-243
  15. Delamarre, Xavier. Dictionnaire de la langue gauloise, 2nd ed. Paris: Editions Errance, 2003.: 216-217
  16. Delamarre, Xavier. Dictionnaire de la langue gauloise, 2nd ed. Paris: Editions Errance, 2003.: 163-164
  17. Lambert, Pierre-Yves. La langue gauloise, 2nd ed. Paris: Editions Errance, 2003: pp.51–67
  18. Thurneysen, R., A Grammar of Old Irish. Dublin Institute for Advanced Studies. 1980, etc.
  19. Williams, Stephen J., Elfennau Gramadeg Cymraeg. Gwasg Prifysgol Cymru, Caerdydd. 1959.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/06, paĝo 16: La galla, ĉu malaperinta? verkita de André Cherpillod.