Kelta invado de Balkanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La verda areo sugestas la eblan amplekson de la Kelta influo ĉirkaŭ 1000 antaŭ Kristo. La oranĝa areo montras la regionon de naskiĝo de la La Tène stilo. La bruna areo indikas la regionon de Kelta influo ĉirkaŭ 400 antaŭ Kristo.

La kelta invado de Balkanio estis la konkero de keltoj devenantaj de la La-Tène-kulturo ekde la 4-a jarcento a.K. sudorienten al la balkana duoninsulo. Kvankam la plej multaj keltaj setlejoj troviĝis en la okcidenta duono de la Karpata baseno, tamen okazis invadoj kaj ekzistis setlej sur la balkana duoninsulo.

De siaj novaj bazoj en nordaj Ilirio kaj Panonio la keltaj invadoj atingis pinton en la frua 3-a jarcento a.K. pro la invadoj de Makedonujo, Trakujo kaj Grekujo . La invadon de Grekujo en -279 antaŭis serio de aliaj militistaj kampanjoj direktitaj al suda Balkanujo kaj kontraŭ la antikvan regnon de Makedonujo. Faciligis tion la misa etoso post la morto de Aleksandro la Granda. Parto de la invadintoj transiris al Anatolujo kaj restis en la regiono, kiu estis nomata laŭ ili Galatujo. Tie ili konstruis fortikaĵ-urbojn kaj havis florantan manindustrion.

Setlado en sudorienta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Ekde la 4-a jarcento a.K. keltaj grupoj alvenis en la karpata regiono kaj la baseno de la Danubo. La Boii kaj la Volcae estis du grandaj keltaj federacioj, kiuj kutimis kunlabori en siaj kampanjoj. Pli malgrandaj grupoj migris suden laŭ du ĉefaj vojoj: unu laŭ la Danubo, la alia orienten de Italujo. Laŭ legendo 300.000 keltaj eniris Italujon kaj Ilirion.[1] En la 3-a jarcento la indiĝenoj de Panonio estis preskaŭ tute keltigitaj.[2] Trovaĵoj de La-Tene-kulturo troveblas tra la tuta Panonio, kaj maloftas nur okcidente de la rivero Tisza kaj sude de la rivero Sava[2]. La fruktodona lando ĉirkaŭ la riveroj de Panonio ebligis la keltojn facile establiĝi kaj evoluigi sian agrikulturon kaj potfabrikadon dum ili ekspluatis la riĉajn minojn de la nuntempa Slovenujo. Tiel la keltoj kreis novan hejmlandon por si mem en sudorienta Eŭropo, meze de regiono inter Vieno kaj la rivero Tizsa.

Fruaj ekspedicioj[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas ke la politika situacio en norda Balkano estis konstanta fluado. Ĉiam iu aparta tribo superis siajn najbarojn. Dum la propra teritorio estis limigita, tamen eblis kontroli aliajn tribojn uzantajn malsamajn lingvojn sur granda areo. Militistaj ekspedicioj estis estritaj de militistaro de la tribo, aparta moviĝema grupo kapabla de tempo al tempo konkeri vastajn areojn kaj ekspluati la indiĝenojn [3][1]. La politika situacio en la Balkana regiono en la 4-a jarcento a.K. rolis kiel avantaĝo por la keltoj. La Iliroj militis kontraŭ la Makedonoj malfortiginte sian okcidentan flankon. Dum Aleksandro la Granda regis Makedonujon la keltoj ne aŭdacis alproksimiĝi al Makedonujo. Tial la fruaj keltaj ekspedicioj koncentriĝis je iliraj triboj.[4]

Ekzistas malmulte da informoj pri kio okazis en la ilira malantaŭregiono, sed oni scias ke la unua balkana tribo, kiun defiis la keltoj estis la iliroj Autariatae, kiuj ĝuis hegemonion dum la 4-a jarcento a.K. en la plej granda parto de la centraj Balkanoj ĉirkaŭ la riveroj Morava kaj Serbia.[2]

En -335 la keltoj sendis reprezentantojn por pagi omaĝon al Aleksandro la Granda dum Makedonujo militis kontraŭ Trakoj ĉe sia norda landlimo. Iuj historiistoj sugestas, ke tia diplomata agado estis fakte taksado de la milita potenco de la makedonoj, ĉar la ĉefa celo de la keltoj estis la riĉaĵoj de Grekujo.[5] Post la morto de Aleksandro la keltaj armeoj ekiris al la sudaj regionoj minacante Makedonujon kaj Grekujon. En -310 la kelta ĝeneralo Molistomos atakis profunden en la iliran teritorion submetante la dardanojn, la Paeoniojn kaj Tribalojn. La nova reĝo de Makedonujo, Kasandro, estis devigita protekti siajn malnovajn ilirajn malamikojn.[5] En -298 la keltoj provis profunde invadan atakon kontraŭ Trakujo kaj Makedonujo, sed suferis malvenkon ĉe Haemus Mons fare de Kasandro. Tamen aliaj keltoj sub gvidado de la ĝeneralo Cambaules marŝis al Trakujo kaj konkeris vastajn areojn.[6]

La invadoj de Grekujo[redakti | redakti fonton]

La granda ekspedicio de -279[redakti | redakti fonton]

La vojoj de la keltoj

En -281 okazis turnpunkto de la kelta milita premo suden en la Balkanojn kaj kontraŭ Grekujon. La kolapso de la sukcesinto de Luzimakus en Trakujo malfermis la vojon al enmigrado.[7] La kialo de tio estis laŭ Pausanias pred-avido,[8] laŭ Justinus rezulto de surpoplado,[9] kaj laŭ Memnon malsatego.[10] Laŭ Pausanias unua prova atako estis gvidata de Cambaules, kiu retiriĝis, kiam li vidis ke ili ne estis sufiĉe grandnombraj.[8]

En -280 granda armeo de ĉirkaŭ 85.000 militistoj,[11] venis de Panonia kaj disigis al tri divizioj kaj marŝis suden en granda ekspedicio[12] al Makedonujo kaj centra Grekujo. 20.000 el ili, estritaj de Cerethrius moviĝis kontraŭ la trakoj kaj la tribaloj. Alia divizio estrita de Brennus [13] kaj Acichorius [14][15] moviĝis kontraŭ la paionoj dum tria divizio estrita de Bolgios, celis makedonojn kaj ilirojn.[8]

Romia kopio de greka statuo memorigante la venkon super la galatoj, nomita mortanta gaŭlo.

Bolgios forte batis la makedonojn, kies juna reĝo, Ptolemy Keraunos, estis kaptita kaj senkapigita. Tamen li estis devigita retreti antaŭ la makedona nobelo Sosthenes kunportante grandan predon. Sosthenes poste estis atakita kaj venkita de Brennus kaj ties trupoj, kiuj tiam estis liberaj detrui la tutan landon.

Hejmenirinte post tiuj ekspedicioj Brennus instigis kaj persvadis la keltojn al tria kuna ekspedicio kontraŭ la centra Grekujo estrita de si mem kaj de Acichorius.[8] La raportita forto de la armeo de 152.000 piedsoldatoj kaj 24.400 kavaliroj estas nekredeble granda.[16] La vera nombro de kavaliroj estas taksita duono: Pausanias priskribis la taktikon nomatan trimarcisia, kie ĉiun kavaliron sekvis du surĉevaligitaj servistoj, kiuj donus al li kroman ĉevalon kiam li perdus la sian aŭ anstataŭus lin en la batalo, se li estus vundita aŭ mortigita.[17][18]

La batalo de Termopileno (-279)[redakti | redakti fonton]

Greka koalicio de Aetolioj, Beotoj, Atenanoj, Focidanoj kaj aliaj Grekoj, establiĝis norde de Korinto ĉe la mallarĝa pasejo Termopileno, ĉe la orienta marbordo de centra Grekujo. Dum la unua atako la trupoj de Brennus multe suferis. Tial li decidis sendi grandan armeon estritan de Acichorius kontraŭ Aetolio. Kiel esperis Brennus, la aetolaj trupoj forlasis Termopileon por defendi siajn hejmojn. Maljunuloj kaj virinoj partoprenis la batalon. [19] Konsciinte ke la gaŭlaj glavoj estis danĝeroj nur deproksime, la aetolioj adoptis apartan taktikon (en:Skirmisher).[7] Laŭ Pausanias, revenis nur duono de tiuj, kiuj ekiris batali el Aetolujo.[8]

Fine Brennus trovis vojon ĉirkaŭantan la pasejon de Termopileno, sed la grekoj eskapis perŝipe.

La atako de Delfo[redakti | redakti fonton]

Brennus marŝis al Delfo kie li estis venkita kaj devis retreti, kaj fine mortis pro vundiĝo en la batalo. Lia armeo retretis al la rivero Spercheios.

Ambaŭ historiistoj, kiuj raportas la atakon al Delfo, kaj Pausanias kaj Junianus Justinus, diras, ke la gaŭloj estis venkitaj kaj forpelitaj. Ili suferis fortan fulmotondron, kiu malebligis manovron aŭ eĉ aŭdon de la ordonoj. La sekva nokto estis frostega kaj la sekvan matenon la grekoj atakis de ambaŭ flankoj. Brennus vundiĝis kaj la gaŭloj retretis, mortigante la proprajn vunditojn, kiuj ne kapablis sekvi. Tiunokte paniko kaptis la tendaron, la gaŭloj disiĝis en du grupojn, kiuj kontraŭbatalis unu la alian. Acichorius kaj la resto de la armeo kuniĝis, sed la grekoj devigis ilin al kompleta retreto. Laŭ Pausanias Brennus memmortigis sin trinkante vinon, laŭ Justinus sin ponardante. La gaŭloj retretis ĝis Spercheios, kie la atendantaj Tesalioj kaj Maliaoj detruis ilin.[20][21]

La damnita oro de Delfo[redakti | redakti fonton]

Kvankam ekzistis la grekaj raportoj pri la malvenko de la gaŭloj la romia literatura tradicio preferis tute malsaman version. Strabono raportis historion rakontitan tiutempe pri duonlegenda trezoro - la aurum Tolosanum (oro de Tolosa), 15.000 talentoj de oro kaj arĝento - kiun oni supozis la celitan orpredon en la atako de Delfo, retransportita al Tolosa (la nuntempa Tuluzo en Francujo) de la Tektosagoj, kiuj laŭdire estis parto de la invadinta armeo.

Pli ol jarcento kaj duono post la atako la romianoj estris la provincon Gallia Narbonensis. En -105, dum marŝo al Arausio Orange, la prokonsulo de la cisalpa Gaŭlujo, Quintus Servilius Caepio, prirabis la sanktejon de la urbo de Tuluzo, kies enloĝantoj kuniĝis kun la Cimbroj, trovante pli ol 50.000 15 funtojn pezajn or-ingotojn kaj 10.000 15 funtojn pezajn arĝent-ingotojn. La riĉaĵoj de Tuluzo estis retransportitaj al Romo, sed nur la arĝento alvenis: la oro estis ŝtelita de bandaĉo, kiu kredis, ke Caepio mem dungis ĝin. La oro de Tuluzo neniam estis retrovita, sed oni rakontis ke ĝi alvenis ĝis la lasta heredinto de la Servilii Caepiones, Marcus Junius Brutus.

En -105, Caepio rifuzis kunlabori kun sia supera oficiro, Gnaeus Mallius Maximus, ĉar li konsideris lin novus homo, decidante memstare ekbatali kontraŭ la Cimbroj, ĉe la Rhone. Tie la romia armeo suferis grandegan malvenkon kaj tutan detruon en la tiel nomata Batalo de Arausio (la nuntempa Orange).

Reveninte al Romo Caepio estis akuzita pro "perdo de sia armeo" kaj defraŭdo. Li ricevis la plej gravan punon, li perdis la romian civitanecon, ne rajtis ricevi fajron kaj akvon ene de okcent mejloj de Romo, devis pagi monpunon de 15.000 or-talentoj (tio estas ĉirkaŭ 8125.000 funtoj da oro) kaj ne rajtis vidi aŭ paroli al siaj amikoj aŭ familianoj antaŭ la foriro al ekzilo.

Dum la resto de sia vivo li loĝis en Smyrna in Malgrand-Azio.

Strabono distanciĝis de tiu raporto, argumentante ke la malvenkitaj gaŭloj tute ne estis en pozicio kunport tiom grandan amason de oro kaj arĝento, kaj ke Delfo jam estis prirabita de la Focidanj dum la tria sankta milito en la antaŭa jarcento.[22] Tamen la mita prirabado de Delfo fare de Brennus estas prezentita kiel fakto fare de iuj modernaj historiistoj [23]

Post la grekaj kampanjoj[redakti | redakti fonton]

Etnogenezo kaj migradoj de la Volcae.

Iuj kleruloj opiniis la grekajn kampanjojn katastrofo por la keltoj. Tamen daŭra okupado ne estis ilia celo, ili celis nur rabon de la riĉaĵoj de Grekujo - kion ili ja faris. Kaj kvankam ili estis forpelitaj el Grekujo, ilia potenco en sudorienta Eŭropo ne finiĝis.

Kelkaj supervivantoj de la grekaj kampanjoj gvidataj de Comontoris (unu el la ĝeneraloj de Brennus) setlis en Trakujo, fondante mallongvivan urboŝtaton nomitan Tylis.[24] Alia grupo de gaŭloj, kiuj disigis de la armeo de Brennus en -281 estis transportita al Malgrand-Azio de Nikodemo la 1-a por helpi lin kontraŭ lian fraton kaj sekurigi la tronon de Bitinio. Ili fine setlis en la regiono kiu tial ricevis la nomon Galatia. Venkis ilin Antiochus la 1-a, post kio ili devis transloĝiĝi al la montara lando en la centro de Anatolujo.[25]

Keltaj grupoj estis daŭre la estraj politikaj unuoj en la nodaj Balkanoj de la 4-a ĝis la 5-a jarcento. La Boioj kontrolis la plej grandan parton de norda Panonio dum la 2-a jarcento a.K. kaj oni trovas mencion, ke ili okupis la teritorion de la nuna Slovakujo. De aliaj triboj loĝantaj en Panonio oni sciis ke ili apartenis al la boia federacio. Tio estis la Taurisci en la supera valo de la Sava, okcidente de Sisak kaj la Anarti, Osi kaj Cotini en la karpata baseno. En la malsupra valo de la Sava la Scordisci regis siajn najbarojn dum pli ol jarcento.

Triboj en Panonio kaj okcidenta Dacia, ĉirkaŭ 50 a.K.

La lasta duono de la 1-a jarcento a.K. alportis multajns ŝanĝojn pri la potencrilatoj de barbaraj triboj en Panonio. La malvenko de la boia federacio ĉe Burebista forte influis la keltan kontrolon de la karpata baseno kaj ie keltiĝo inversiĝis. Tamen aliaj keltaj triboj aperas en fontoj. La Hercuniates kaj Latobici migris de la nordaj regionoj de Germanujo. Aperis novaj triboj kun latinaj nomoj (kiel ekzemple la Arabiates), kiuj verŝajne reprezentis novajn kreaĵojn el la malvenkinta boia imperio. Por pli malfortigi la keltan hegemonion en Panonio la romioj translokigis la panoniajn-ilirajn Azali al norda Panonio. La politika estreco, kiujn ĝuis la keltoj antaŭe, estis ombrita de pli novaj barbaraj federacioj, kiel tiuj de la Marcomanni kaj Iazyges. Ilia etna sendependeco iom post iom perdiĝis, dum ilin absorbis la ĉirkaŭaj popoloj Daciaj, Iliraj kaj ĝermanaj, kvankam keltaj nomoj supervivis ĝis la 3-a jarcento.[26]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El: The Celts. A history. Daithi O Hogain. Boydell Press. ISBN 0-85115-923-0
  2. 2,0 2,1 2,2 Pannonia and Upper Moesia. A History of the Middle Danube Provinces of the Roman Empire. A Mocsy, S Frere
  3. Pannonia and upper Moesia. A History of the Middle Danube Provinces of the Roman Empire. A Moczy, S Frere
  4. The Illyrians. A Stipcevic. Noyes Press. pg 44
  5. 5,0 5,1 Stipcevic
  6. The Celts
  7. 7,0 7,1 Alexander to Actium, 133. 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Guide for Greece. Pausanias. Alirita 2008-09-21.
  9. Justin Book XXIV. Justin. Alirita 2008-09-21.
  10. http://www.attalus.org/translate/memnon1.html Memnon: History of Heracleia
  11. [493 Les Celtes, histoire et dictionnaire]. 
  12. The Ancient Celts, 80–81. 
  13. Oni diras ke Brennus apartenis al alimaniere nekonata tribo nomita la Prausi. Vidu: Strabo, Geography 4:1.13. Ne konfuzu kun Brennus el la antaŭa jarcento (4-a), kiu atakis Romon en -387.
  14. Kelkaj aŭtoroj supozas, ke Brennus kaj Acichorius estis fakte nur unu persono, la unua nomo estante titolo kaj la dua la vera nomo. Schmidt, "De fontibus veterum auctorum in enarrandis expeditionibus a Gallis in Macedoniania susceptis," Berol. 1834
  15. Smith, William (1867), "Acichorius", in Smith, William, Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, 1, Boston, MA, pp. 12, http://www.ancientlibrary.com/smith-bio/0021.html 
  16. Antigonas Gonatas, W W Tarn p148
  17. 10.19 Description of Greece. Pausinus. Alirita 2008-09-21.
  18. 24.4-6 Epitome of Pompeius Trogus' Histories. Junianus Justinus. Alirita 2008-09-21.
  19. Guide of Greece,. Pausanias. Alirita 2008-09-21.
  20. 10.23 Pausanias, Description of Greece. Alirita 2008-09-21.
  21. 24.7-8 Junianus Justinus, Epitome of Pompeius Trogus' Philippic Histories. Alirita 2008-09-21. , 24.7-8
  22. 4:1.13 Strabo, Geography. Alirita 2008-09-21.
  23. Kiel ekzemple Peter Berresford Ellis, en The Celtic Empire, Constable, 1990, pp. 82-84.
  24. Celtic Settlement in North-Western Thrace during the Late Fourth and Third Centuries BCE (PDF). Nikola Theodossiev. Alirita 2008-09-21.
  25. The Ancient Celts, 83. 
  26. Celts and the Classical World. H D Rankin. Pg 17

Bibliografio[redakti | redakti fonton]