Natura lingvo
El Vikipedio
1. Natura lingvo aŭ etna lingvo estas lingvo kiu evoluis kiel parto de kulturo de iu etno, kies anoj parolas ĝin kiel gepatra lingvo. Ĝi estas la malo de konstruita lingvo, do estas lingvo kiu neniam estis racie elpensita.
2. Ofte la termino natura lingvo signifas iun ajn lingvon parolatan aŭ paroleblan de homoj, dum programlingvoj kaj komputilaj lingvoj estas klasifikitaj kiel artefaritaj.
3. Paradokse, kelkaj planlingvoj ricevis la nomon "Natura lingvo":
Pro ĉi tiu plursenceco de la termino, multaj homoj, precipe esperantistoj, ne emas uzi ĝin en la unua senco, ĉar homoj, kiuj ne bone komprenas la plursencecon de la vorto, povus malprave pensi ke konstruita lingvo kiel Esperanto ne estas parolebla.

