Konstruita lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Konstruita lingvo (aŭ artefarita lingvo) estas lingvo kiu estis racie elpensita de homo(j). Iuj estas konstruitaj por uzo en homa komunikado same al la naturaj lingvoj, ekzemple por uzo kiel internacia interlingvo, kiel komuna norma lingvo por parolantoj de parencaj sed malsamaj dialektoj aŭ kiel apartiga lingvo (germane Sondersprache) de iu grupo, sed multaj aliaj estas kreitaj por fikcioarto en pli vasta senco, por lingva eksperimentado aŭ por iu pli speciala celo. La esprimo sekreta lingvo nur diras, ke temas pri lingvo kiu ne estas komprenebla por eksteruloj, sed tiun funkcion ĉiuspecaj lingvoj povas plenumi. Bausani nomas la apartigajn lingvojn sekretaj. Aliaj konstruitaj lingvoj estas intencitaj por komunikado inter homoj kaj maŝinoj, ekzemple programlingvoj aŭ nur inter maŝinoj (maŝinlingvoj). Oni povas klasifiki la konstruitajn lingvojn laŭ pluraj malsamspecaj kriterioj.

Klasifiko laŭ funkcio[redakti | redakti fonton]

Priskriboj de la unuopaj klasoj troveblas pere de la ligiloj.

Multfoje estas malfacile klasifiki la konstruitajn lingvojn. Ekz. Loglan estis konstruita por testi la Sapir-Whorf hipotezon kaj tial estas eksperimenta lingvo, dum la tre simila Lojban estu laŭ ĝiaj subtenantoj parola lingvo kaj tial estas planlingvo. Sed certe ambaŭ povus esti klasifikitaj en ambaŭ klasoj. Tokipono montras ecojn de arta, filozofia, lude eksperimenta lingvo, sed ankaŭ de interlingvo. Aparta kazo estas la Blisa skribo, kiu estis konstruita por funkcii kiel tutmonda neparola interlingvo, sed kiu ensociiĝis kun tute alia funkcio, nome kiel la unua lingvo por personoj kun lingva handikapo.

Ofte oni uzas la terminon planlingvo por nomi lingvon konstruitan por la uzo en homa komunikado. Plej ofte tiu termino tamen nur estas uzata kiam temas pri konstruitaj interlingvoj, precipe pri tiuj, kiuj ensociiĝis. Multaj esperantistoj dum varbado preferas tiun terminon al artefarita lingvo, ĉar ĉi tiu lasta povas sugesti nenaturecon (vidu natura lingvo).

Klasifiko laŭ komunikmedio[redakti | redakti fonton]

Medioj Ekzemploj
Parollingvo sen skribo Damino kaj la ĝemelaj lingvoj
Parollingvo kun skribo pruntita La granda plimulto de la konstruitaj lingvoj
Parollingvo kun propra skribo Medefajdrino, la eskaja; la klingona kaj aliaj artaj lingvoj
Nur skriba lingvo Blisa skribo kaj la aliaj pazigrafioj
Gesta lingvo Gestuno (interlingvo por surduloj)
Gestigita parollingvo Signa sveda kaj Signuno
Multmedia lingvo Solresolo (parola, skriba, kanta, muzika, kolora, semafora, tuŝa)

Klasifiko laŭ fontlingvoj[redakti | redakti fonton]

Precipe ĉe parolaj planlingvoj, oni kutimas distingi inter aprioraj kaj aposterioraj lingvoj. Ĉe la aposterioraj, vortoj, morfemoj kaj gramatikaj strukturoj estas grandparte ĉerpitaj el unu aŭ, plej ofte, el pluraj fontlingvoj. Ĉe la aprioraj lingvoj, vortoj, morfemoj kaj gramatikaj strukturoj aŭ ne estes ĉerpitaj el fontlingvoj aŭ ne en rekonebla maniero. Anstataŭe, tiuj lingvoj baziĝas sur filozofiaj konsideroj, artecaj preferoj, aŭ plene arbitraj decidoj aŭ kapricoj. La atributoj apriora / aposteriora aplikeblas ankaŭ al unuopaj trajtoj aŭ eroj de konstruitaj lingvoj. En certaj kazoj ekzistas ligo inter formo kaj signifo, ekzemple ce sonimitaj vortoj, aŭ en gestlingvo ĉe bildigaj gestoj. Tiajn formojn oni ankaŭ povas konsideri aposterioraj.

Al la aposterioraj lingvoj apartenas plej konsekvence la konstruitaj normlingvoj kaj la la kontrolitaj lingvoj. Plej multaj internaciaj planlingvoj ankaŭ estas grandparte aposterioraj. La elekto de fontlingvoj kaj la relativa pezo atribuita al ili varias inter malsamaj planlingvoj. En plej multaj kazoj temas pri eŭropaj (okcidentcivilizaj) lingvoj. Al tiu klaso apartenas ekz. Volapuko, Esperanto, Interlingvao kaj similaj lingvoj. Plej multaj adoptas la okcidentcivilizajn internaciajn vortojn. Afrihilio baziĝas sur afrikaj lingvoj. Multaj fikciaj lingvoj ankaŭ estas aposterioraj, ekzemple imagigantan alternativan historion, en kiu dialektoj de la latina lingvo evoluis al fikciaj latinidaj lingvoj kiel Brithenig.

Al la aprioraj lingvoj apartenas ekzemple la filozofiaj lingvoj de la 17a jarcento, Solresolo kaj la logikaj lingvoj de la 20a jarcento, ekzemple Loglano kaj Loĵbano. La ekskluzivaj lingvoj (”malinterlingvoj”) kiel la ĝemelaj kaj la apartigaj lingvoj estas tipe aprioraj en sia vortprovizo, sed ne en siaj gramatikaj strukturoj. Konsiderindan nombron da aprioraj trajtoj havas ankaŭ Volapuko. Esperanto havas kelkajn (ekzemple kelkajn finaĵojn kaj vortojn kiel edzo kaj krokodili), dum Interlingvao havas preskaŭ neniajn.

Klasifiko laŭ aŭtonomeco[redakti | redakti fonton]

Tie oni povas unue distingi inter memstaraj, aŭtonomaj lingvoj kaj variojregistroj de ekzistantaj lingvoj. En certaj lingvaj ludoj oni transformas la vortojn laŭ certaj simplaj reguloj. Ekzemplo estas Pig Latin (vario de la angla) kaj Verlan (vario de la franca). Tiaj ludoj, foje nomataj ”sekretaj lingvoj”, kiuj estas popularaj ĉe infanoj kaj junuloj eble tutmonde, klare ne estas aŭtonomaj lingvoj. Ĉe malsamaj registroj de lingvo temas pri socilingvistikaj varioj de lingvo, elektendaj laŭ diversaj kondiĉoj, ekzemple la rolo, kiun plenumas la parolanto, la rango, sekso, aĝo de la alporalata persono, ktp. Tio, kio distingas malsamajn registrojn estas plej ofte la vortprovizo, dum la sintaksaj kaj morfologiaj reguloj restas la samaj.

Ofte la formoj de certa registro rezultis el releksikonigorevortarigo. Tio estas anstataŭado de vortoj per aliaj. Tio ankaŭ karakterizas sekretajn lingvojn kaj oftas ĉe apartigaj lingvoj. Ekzemple, damino povas esti konsiderata kiel releksigkonigita registro de la loka lardila lingvo, kvankam la diferencoj en tiu kazo estas ekstremaj. Kelkaj konstruitaj lingvoj originis el releksikonigo de aliaj. Ekzemple, Loĵbano komenciĝis kiel releksikonigo de Loglano, sed la lingvoj dise evoluis post tio.

Ĉe aŭtonomaj lingvoj gravas plue la distingo inter skemismo kaj naturalismo (aŭ naturismo). Ĉe skemismo temas pri utiligado de la propraj rimedoj de la lingvo. Ĉe naturalismo temas pri imitado de fontlingvaj formoj. La distingo plej ofte koncernas la vortfaradon. Por tiu, la skemismaj lingvoj tendencas utiligi la aron da leksemoj kaj morfemoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo, dum la naturalismaj tendencas prunti pretajn vortojn el siaj fontlingvoj. En tiu rilato la naturalisma, novlatina Interlingvao distingiĝas disde la skemisma Esperanto. La vortoj de Interlingvao similas al tiuj de siaj fontlingvoj kaj plej ofte estas rekoneblaj por ties parolantoj sen lernado, sed ĉiu vorto devas esti aparte memorigita de tiuj kiuj ne jam konas latinidan lingvon. En Esperanto, la vortoj estas faritaj el aŭtonomaj morfemoj laŭ la propraj reguloj de lingvo, kio postulas iom da lernado de ĉiuj, sed por aktiva uzado, Esperanto estas pro sia skemeco pli simpla ol Interlingvao.

Notindas ke spontanee estiĝintaj interlingvoj (piĝinoj) kiuj stabiliĝis aŭ transformiĝis en kreolajn lingvojn, kaj kies natureco apenaŭ estas disputebla, tute ne estas naturalismaj sed altagrade skemismaj. Pro tio, ankaŭ tiuj ne estas tuj facile kompreneblaj por parolantoj de la ĉefa(j) fontlingvo(j), sed ili estas facile lerneblaj por ĉiuj. Tre naturalismaj, ankaŭ en sia gramatiko, estas superdialektaj normaj skriblingvoj kiel la novnorvega, dum pli granda skemismo estas karakterizo de la kontrolitaj lingvoj. Plej skemismaj estas la filozofiaj lingvoj.

ISO kodoj[redakti | redakti fonton]

ISO 639 havas kodojn por ok unuopaj konstruitaj lingvoj: eo, ia, ie, io, vo, afh, jbo, tlh. Ĝi havas ankaŭ la kodon "art" ("artificial", artefarita) por "aliaj konstruitaj lingvoj".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ĉiu el la sekvaj libroj traktas nur kelkajn elektitajn specojn de konstruitaj lingvoj.

  • Alessandro Bausani (1970) Geheim- und Universalsprachen: Entwicklung und Typologie, Stuttgart: Kohlhammer. (Plilarĝigita eldono itala: Alessandro Bausani (1974) Le lingue inventate: linguaggi artificiali, linguaggi segreti, linguaggi universali, Roma: Ubaldini.)
  • Andrew Large (1985) The Artificial Language Movement, Oxford: Basil Blackwell.
  • Umberto Eco (1996) La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo, Pisa: Edistudio. (Traduko de itala originalo Umberto Eco (1993) La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea.)
  • Detlev Blanke (2006) Interlinguistische Beiträge, Frankfurt am Main: Peter Lang Verlag.
  • Arika Okrent (2009) In the Land of Invented Languages: Esperanto Rock Stars, Klingon Poets, Loglan Lovers, and the Mad Dreamers Who Tried to Build A Perfect Language, New York: Spiegel & Grau.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]