Loglano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Loglan)
Loglano
Loglan
logika lingvo • apriora lingvo
Skribo latina alfabeto
Kreinto James Cooke Brown
Dato 1955
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 art
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Loglan
Franca nomo loglan
vdr

Loglano (esperantigo de la angla Loglan, mallongigo de logical language, 'logika lingvo'), propralingve la loglalo logla, estas planlingvo kreita en 1955 de D-ro James Cooke Brown. Li komencis verki nelongan (li pensis tiam) artikolon pri la ebleco de kontrolo de psikologia fenomeno konata ankaŭ kiel hipotezo de Sapir-Whorf. La temo iĝis la plej grava laboro de lia vivo — por kontroli la hipotezon de Whorf, D-ro Brown komencis krei specialan artefaritan lingvon.

La esenco de la hipotezo estas: "lingvo influas pensadon". D-ro Brown kaj liaj kunlaborantoj kreis principojn por kontroli la Whorf-efikon kaj la plej gravan ilon por tio — elstare logikan lingvon, kiu estas dekomence konata kiel Loglano.

Jaroj pasis kaj oni ekkomprenis, ke Loglano estas ne nur altvalora pro antropologiaj sciencaj testoj, sed ankaŭ por komunikado inter homo kaj komputilo, por komputila analizado de tekstoj, ktp.

Dum dek unu jaroj oni kreis la lingvon — en 1966 aperis la unua eldono de "Loglan 1", priskribo de la lingvo. Kelkajn jarojn poste komputilaj kontroloj trovis en Loglano sintaksajn neprecizojn. La lingvo denove troviĝis en laboratorio. Nur en 1988 oni eldonis la finan varianton de Loglano.

Nun oni povas diri, ke Loglano estas ne nur kodaro, sed parolebla lingvo — ja kelkaj homoj ne nur verkas Loglane, sed eĉ jam povas paroli.

Tamen ne estas simple lerni Loglanon. La lingvo mem ne estas malfacila: ĝi havas simplan gramatikon, kaj ĉefaj vortoj estis kreitaj por havi komunajn sonojn kun la ses lingvoj de UNo. Malgraŭ tio, iuj opinias, ke por ĉiuj en la mondo, ĝi estas egale fremda. Alia problemo estas, ke malgraŭ homa menso ŝatas logikon, ĝi ne vere uzas ĝin: pensi en tiom preciza lingvo estas malfacile.

Loĵban-skismo[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj 1980-aj, okazis lukto pri aŭtororajto de la lingvo. Grupo de loglanistoj, kiuj ne estis kontentaj pri la aŭtoritato de Brown unue provis uzi la lingvon ekster la Loglana Instituto. Kiam Brown asertis sian kopirajton pri la lingvo, ili fondis Logiklingvan Grupon (LLG) kaj kreis propran version de la lingvo kun modifitaj vorttrezoro kaj interne kreita nomo Loĵbano.

Unue la gramatiko estis la sama kiel tio de Loglano, sed iom post iom la du grupoj evoluigis siajn lingvojn malsame. La loĵbanistaro nun estas pli aktiva ol la loglanistaro, des pli post la morto de d-ro Brown en 2000. Fakte okazas interproksimiĝo de la du grupoj, sed kompreneble ne de la lingvoj.

Loglana literaturo[redakti | redakti fonton]

En Loglano ekzistas multaj malgrandaj tekstoj, ankaŭ beletraj.

La sola romano en Loglano estis verkita de brito Alex Leith, forpasinta en 2001 fervora entuziasto de la lingvo. La romano, "La Unua Vizito al Loglando", rakontas pri vizito de studanto de loglano al elpensita ŝtato Loglandias kaj pri liaj aventuroj tie; ĝi estis publikigita post la morto de la aŭtoro, en 2002.

Plia informo[redakti | redakti fonton]

Nombroj (1-10): ne, to, te, fo, fe, so, se, vo, ve, neni.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, James Cooke

Loglan 4 & 5: a Loglan-English/English-Loglan dictionary Gainesville [Florida]: Loglan Institute, 1975 (2nd edition, 510 p.)

  • Brown, James Cooke & Brown, Lujoye Fuller

Loglan 3: speaking Loglan: programmed textbook on the phonology, basic vocabulary, and grammar of the simple Loglan sentence University Microfilms, 1981 / Loglan Institute, 198?

  • Brown, James Cooke

Loglan 1: a logical language Gainesville [Florida]: Loglan Institute, 1989 (4th edition, 599 p.)

  • Brown, James Cooke

Notebook 3: the present state of the Loglan language San Diego: Loglan Institute, 1987 (217 p.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]